La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie Materialoj
por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


2.
CONAN
EL CYMMERIA

Aŭtoroj:
Robert Ervin Howard
L. Sprague de Camp
Lin Carter

©2026 Geo


Turmentata de la memoro pri la glacia beleco de Atali kaj enuigita de la monotoneco de la cymmeria vilaĝa vivo, Conan iras suden al la civilizaj regnoj, kie li havas la esperon, ke li facile varbiĝos tie kiel kondotiero en la servo de unu el la hyboriaj princoj. Li estas nur 23-jaraĝa.

La Enhavo

LA NESTO DE LA GLACIA VERMO

L. SPRAGUE DE CAMP

LIN CARTER

1.

La sola rajdanto la tutan tagon estis trairanta la deklivojn de la Eiglofiaj Montoj, kiuj etendiĝis de oriento al okcidento kiel potenca muro el neĝo kaj glacio, apartigante la nordajn landojn – Vanaheim-on, Asgard-on kaj Hyperbian — de la sudaj regnoj. Meze de vintro, la plej multaj el la pasejoj estis neatingeblaj, sed kun la alveno de printempo, ili denove malfermiĝis, permesante al grupoj de sovaĝaj, blondaj barbaroj el la nordo ataki la pli varmajn, najbarajn landojn.

La rajdanto estis sola. Trovinte sin en la pasejo kondukanta al la Landlima Regno kaj Nemedia, li kuntiris la bridoj de sia ĉevalo kaj haltis por momento, rigardante la mirindan vidaĵon antaŭ si.

La ĉielo estis kupolo el karmezinaj kaj oraj nebuloj, malheliĝantaj de zenito ĝis horizonto per la purpuro de alproksimiĝanta vespero. Tamen, la grandioza brilo de la forvelkanta tago ankoraŭ pentris la trompe blankajn montopintojn per varma, rozkolora lumo. Ĝi ankaŭ ĵetis densajn, lavendkolorajn ombrojn sur la frostan surfacon de la grandega glaĉero, kiu serpentumis kiel giganta vipuro el valo inter la pintoj, ĉiam glitante malsupren por turniĝi ĉe la montpasejo kaj denove turniĝi maldekstren, nur por maletendiĝi ĉe la piedo de la montoj en strion da fluanta akvo. Homo, kiu eniris la montpasejon, devis paŝi singarde laŭ la rando de la glaĉero kaj esperi ne fali en unu el la fendetojn kaj ne esti forportita de lavango descendanta de la deklivoj supre. La subiranta suno transformis la glaĉeron en briletantan vastaĵon de karmezina kaj ora koloro. La rokaj deklivoj leviĝantaj ambaŭflanke de la ravino estis punktitaj de sporadaj, nanaj arboj.

La Rajdanto sciis, ke li estas sur la Glaĉero de la Neĝa Diablo, ankaŭ nomata la Glacian Riveron de Morto. Li aŭdis pri ĉi tiu loko, kvankam dum siaj multaj vagadoj li neniam antaŭe estis tie ĉi. Ĉio, kion oni rakontis al li pri ĉi tiu glaĉer-gardata pasejo, estis plena de stranga timo. Liaj samlandanoj, la Cymmerianoj, vivantaj inter dentitaj pintoj okcidente, parolis pri la Neĝa Diablo kun hororo, kvankam neniu sciis kial. La rajdanto ofte konsideris la legendojn ligitajn kun ĉi tiu glaĉero, kiuj donis al ĝi strangan aŭron de antikva malbono. Oni diris, ke tutaj kontingentoj de armitaj viroj malaperis ĉi tie senspure kaj por ĉiam.

La juna Cymmeriano nomita Conan ne atentis tiajn onidirojn. Li kredis, ke la mankantaj viroj verŝajne ne estis trejnitaj pri montogrimpado kaj senatente paŝis sur unu el la malfortaj, neĝaj pontoj, kiuj ofte kaŝas glaciajn fendojn. La neĝa ponto kolapsis, enterigante ilin profunde en la verdblua glaĉero. Je Crom, tiaj akcidentoj jam okazis, kaj pli ol unu el la kunuloj de juneco de Conan fariĝis viktimo. Tamen, tio ne estis kialo paroli pri la Neĝa Diablo kun tremanta voĉo kaj timo en la okuloj, rigardante ĉirkaŭen maltrankvile.

Conan volis transiri la pasejon kiel eble plej rapide kaj malsupreniri inter la malaltajn montetojn de la Landlima Regno, ĉar li laciĝis de la monotona vivo en sia denaska cymmeria vilaĝo. La malbonŝanca ekspedicio kun la orharaj AEsir-oj kontraŭ Vanaheim donis al li nur kelkajn kontuzaĵojn. Krome, ĝi lasis lin kun la iritanta rememoro pri la glacia beleco de Atali – la filino de Frosta Giganto – kiu allogis lin en la mortigan kaptilon de la glaciaj dezertoj.

Ĉio ĉi lacigis lin pri la malgaja Nordo. Li ne povis atendi revenon al la varmaj landoj de la Sudo, por denove sperti la ĝojojn de silkaj vestoj, dolĉa vino, bona manĝaĵo kaj la mola, virina karno. Sufiĉe, li diris al si, da enuiga, kampara vivo kaj spartanaj malkomfortoj en la kampoj kaj tendaro!

Lia ĉevalo mem atingis la lokon, kie la glaĉero intersekcis la padon kondukantan rekte malsupren al la malaltebenaĵoj. Conan deĉevaliĝis kaj kondukis la beston laŭ mallarĝa pado inter la glaĉero maldekstre kaj la alta, neĝokovrita deklivo dekstre. Larĝa ursfela mantelo plue akcentis la larĝajn ŝultrojn de la junulo. Ĝi ankaŭ kaŝis maŝkirason kaj pezan, longan glavon ĉe lia flanko.

Sub la rando de lia korna kasko, brilis bluaj okuloj; la malsupra duono de la vizaĝo de la barbaro estis kovrita per ŝalo, protektante liajn pulmojn de la mordanta frosto je tiu alto. En sia libera mano, la junulo portis longan lancon. Kiam la pado komencis serpentumi trans la glaĉera surfaco, Conan duobligis sian singardemon, pikante la neĝon per la pinto de la lanco en lokoj, kie li suspektis kaŝitajn fendojn. Lia hakilo pendis sur rimena lopo ĉe la pomelo.

La Cymmeriano atingis la finon de la mallarĝa pado inter la glaĉero kaj la deklivo, kie la glacio turniĝis maldekstren kaj la pado daŭris laŭ larĝa, milda deklivo, priŝutita de printempa neĝo, kovranta rokojn kaj montetojn. Abrupte, penetranta krio igis Conan-on fulme turni sin kaj rapide ekrigardi supren.

Je unu arkpafo maldekstren, kie la glaĉero platiĝis antaŭ sia fina plonĝo, grupo da vilaj, mallertaj estaĵoj ĉirkaŭis knabinon en blanka felo. En la klara aero, eĉ de tiu distanco, Conan povis distingi la mildan ovalon de ŝia vizaĝo kaj la kolharojn de brila, malhelblonda hararo eskapanta el sub ŝia blanka kapuĉo. La knabino estis vera beleco.

Sen perdi tempon por konsiderado, Conan deĵetis sian mantelon kaj, uzante sian lancon kiel stangon, surĉevaliĝis. Li tiris la bridojn kaj enpikis siajn spronojn en la flankon de la ĉevalo. Kiam la konsternita besto leviĝis malpeze sur siaj malantaŭaj kruroj en subita salto, Conan malfermis sian buŝon por eligi la akran, resonan militkrion de la Cymerianoj – sed tuj fermis ĝin. Se li estus pli juna, li krius por aldoni kuraĝon al si, sed jaroj da servado en la turana armeo multe instruis lin. Kial averti siajn malamikojn trofrue?

Sed ili baldaŭ aŭdis lin ĉiuokaze. Malgraŭ ke la neĝo obtuzigis la sonon de ĉevalaj hufoj, la mallaŭta tintado de kiraso kaj krakado de selo kaj jungilaro igis unu el la atakantoj turniĝi. Li kriis kaj tiris la brakon de sia najbaro tiel, ke post kelkaj sekundoj ili ĉiuj turniĝis por alfronti la alproksimiĝantan Conan-on, preparante sin por alfronti lin.

La grupo konsistis el ĉirkaŭ dekduo da montaraj homoj, armitaj per krudaj lignaj klaboj kaj lancoj kaj hakiloj kun ŝtonaj klingoj. La sovaĝuloj estis mallongkruraj kaj fortikaj, envolvitaj en ĉifonaj, malpuraj feloj. Malgrandaj, sangruĝaj okuloj brilis en profundaj kavoj sub malaltaj fruntoj; dikaj lipoj malkaŝis grandajn, flavajn dentojn. Ili ŝajnis esti restaĵoj de iu frua stadio de homa evoluo, io, pri kiu iam diskutis filozofoj en la ĉeesto de Conan en la korto de la nemedia templo. Sed nun la Cymmeriano estis tro okupata pri sia ĉevalo kaj lanco por pensi pri tiaj aferoj pli ol paseme. La sekvan momenton, kiel tondro, li falis sur siajn malamikojn.

2.

Conan sciis, ke la sola maniero batali kontraŭ tia nombre supera malamiko estis plene utiligi la moveblecon, kiun lia ĉevalo donis al li – konstantaj ŝanĝoj de pozicio, por ke ili ne povu ĉirkaŭi lin. Lia kiraso protektos lin kontraŭ la plej multaj el iliaj batoj por iom da tempo, eĉ se ili faligus lian ĉevalon per siaj krudaj armiloj. Do li rajdis al la plej proksima homsimio, stirante sian rajdbeston iomete flanken en la lasta momento.

La fera pinto trapikis la karnon kaj ostojn de la vila kreitaĵo, kiu ekkriis, faligis sian armilon, kaj provis kapti la lancostangon. La impeto de la kuranta rajdbesto frapis ĝin teren. La antaŭa parto de la lanco kliniĝis, kaj la malantaŭo leviĝis supren. Flugante tra la disa grupo de malamikoj, Conano eltiris la lancon.

La montarhomoj eligis ĥoran kriegon de kolero. Ili svingis siajn brakojn kaj kriis unu al la alia, kriante dekduon da konfliktaj ordonoj samtempe. Dume, Conan turnis sian ĉevalon kaj galopis reen al la malamikoj.

Ĵetita lanco glitis malsupren sur lia maŝkovrita ŝultro, alia malpeze vundis lian rajdbeston en la flanko. Sed la Cymmeriano trapikis per la lanco alian kontraŭulon kaj ankoraŭfoje forrajdis senvunde, lasante post si konvulsie tordiĝantan korpon, kiu ŝprucis la neĝon per karmezina sango.

Ĉe la tria atako, viro trafita de la lanco falante ruliĝis teren, rompante la ŝafton. Conan dum kuro flankenĵetis la rompitan lancon kaj kaptis la tenilon de la hakilo pendanta ĉe sia selo. Li denove atakis la malamikon, leviĝante sur siaj piedingoj. La ŝtala klingo ekbrilis en la subiranta suno kiam la hakilo svingis grandan okon en la aero – lopon maldekstren kaj lopon dekstren. Du pliaj malamikoj falis en la neĝon kun disrompitaj kranioj. Karmezinaj gutoj ŝprucis sur la neĝon. La tria viro, kiu ne sukcesis salti flanken sufiĉe rapide, estis ĵetita malsupren kaj piedpremita de la hufoj de la rajdbesto.

Hurletante pro timo, li pene stariĝis kaj lamante komencis fuĝi. En sekva momento, la ses aliaj aliĝis al li en panika fuĝo trans la glaĉeron. Conan tiris la bridon, rigardante post la rapide malaperantaj figuroj en la distanco — kaj tuj li devis deĉevaliĝi, lia ĉevalo ektremis kaj falis. La silikpinta lanco plonĝis profunde en la flankon de la ĉevalo, tuj malantaŭ la maldekstra kruro de Conan. Unu ekrigardo sufiĉis al li por konfirmi, ke la ĉevalo estas morta.

– Crom punu min pro mia stulteco! – li murmuris al si.

En la nordaj landoj, ĉevaloj estis multekostaj kaj malfacile atingeblaj. Li alportis ĉi tiun rajdbeston la tutan vojon el Zamora. Dum la longa vintro, li tenis ĝin en stalo, nutris kaj dorlotis ĝin. Kiam li aliĝis al la AEsiroj en ilia militekspedicio, li lasis ĝin hejme, sciante, ke la profunda neĝo kaj perfida glacio farus ĝin malmulte utila. Li kalkulis, ke lia fidela ĉevalo portos lin reen al la varmaj landoj, kaj nun la besto estis morta; ĉio ĉi ĉar li impulseme enmiksiĝis en la aferojn de la montara popolo, kiuj havis nenion komunan kun li.

Kiam li ĉesis anheli kaj la ruĝa nebulo de batala frenezo malaperis el lia vido, li turnis sin al la knabino, por kies protekto li batalis. Ŝi staris kelkajn futojn for, rigardante lin per larĝe malfermitajaj okuloj.

– Ĉu la bestioj vin vundis, knabino? – li murmuris. – Ne timu min, mi ne estas via malamiko. Mi estas Conan la Cymmeriano.

Ŝi respondis al li en dialekto, kiun li neniam antaŭe aŭdis. Ĝi ŝajnis al li kiel tio estas iu hyboria dialekto miksita kun vortoj el aliaj lingvoj – kaj nemediaj kaj aliaj, kiujn li ne sciis. Li pene komprenis duonon de tio, kion ŝi provis diri.

– Vi batali kiel dio – ŝi elbalbutis. "Mi pensis... vi Ymir veni savi Ilgan.

Kiam ŝi reakiris sian trankvilecon, li eltiris el ŝi la tutan rakonton, vorton post vorto. Ŝia nomo estis Ilga, kaj ŝi estis el popolo de la Virunoj – la hyperborea tribo, kiu migris al la Limregno. Ŝia popolo konstante militis kontraŭ la vilaj kanibaloj loĝantaj en kavernoj de la Eiglofiaj Montoj. En ĉi tiu severa lando, la batalo por postvivado estis vere furioza – se Conan ne estus ŝin savinta, la knabinon manĝus tiuj, kiuj kaptis ŝin.

– Antaŭ du tagoj – ŝi klarigis – ŝi ekiris kun malgranda grupo de Virunoj al la pasejo super la Glaĉero de Neĝa Diablo. De tie, ili intencis rajdi nordorienten dum kelkaj tagoj kaj atingi Sigtonan – la plej proksiman fortikaĵon de la Hyperboreanoj. Tie ili havis parencojn, kun kiuj ili deziris komerci antaŭ rikoltoj. La onklo de Ilga, kiu akompanis ŝin, ankaŭ volis trovi por ŝi bonan edzon tie. Tamen, ili estis embuskitaj de vilaj simihomoj, kaj nur Ilga eskapis viva la teruran batalon sur la glitigaj deklivoj. La lasta ordono de ŝia onklo, antaŭ ol li falis, kun la kranio disrompita per ŝtonhakilo, estis kuri kiel la ventego hejmen.

Antaŭ ol ŝi eskapis ekster la vido de la montaranoj, ŝia ĉevalo glitis sur glacia pado kaj rompis kruron. Ŝi sukcesis deĉevaliĝi kaj, kvankam kontuzita, komencis fuĝi perpiede. Sed la viluloj vidis ŝian falon, kaj grupo de militistoj rapidis malsupren laŭ la glaĉero por kapti ŝin. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi estis fuĝanta de ili dum horoj. Fine, ili atingis kaj ĉirkaŭis ŝin, kiel tion Conan vidis.

La Cymmeriano murmuris vortojn de kunsento; lia brulanta malamo kontraŭ la Hyperboreanoj devenis de la suferado, kiun li eltenis kiel ilia sklavo, sed ĝi ne etendiĝis al iliaj virinoj. La rakonto de la knabino estis morna, sed tia estis la vivo en ĉi tiuj severaj, nordaj landoj. Li ofte aŭdis similajn rakontojn.

Sed nun ili alfrontis alian problemon. Noktiĝis, kaj ili ambaŭ estis senĉevalaj. La vento estis plifortiĝanta, kaj ili havis malmultan ŝancon postvivi la nokton sur la glaĉero. Ili devis trovi ŝirmejon kaj ekbruligi fajron, alie la Glaĉero de Neĝa Diablo postulos du pliajn viktimojn.

3.

Iomete pli poste, Conan endormiĝis. Ili trovis niĉon sub roka superpendaĵo flanke de la glaĉero, kie la glacio sufiĉe fandiĝis por ke ili povu enpremiĝi. Kun la dorsoj kontraŭ la granita roko, grave gratitaj kaj skrapitaj pro la trapremado tra la fendo, ili trovis lokon por kuŝi komforte. Antaŭ la niĉo leviĝis la flanko de la glaĉero – travidebla glacio, trazigzagita de labirinto de fendoj. Malgraŭ la malvarmo de la glacio trapikis ilin ĝis ostoj – ĉiukaze estis pli varme al ili ol estus sur la surfaco de la glaĉero, kie hurlanta vento nun pelis pezajn, densajn nubojn.

Ilga malvolonte sekvis Conan-on, kvankam li klare diris al ŝi, ke li ne intencas fari malbonon al ŝi. Ŝi konstante forpuŝis lian manon, kriante iun strangan vorton sonantan kiel yakhmar. Fine, perdinte paciencon, li malpeze pugnobatis ŝin sur la kapon kaj portis ŝin senkonscian al la humida kaverno.

Poste li iris por repreni sian ursan mantelon, sian ekipaĵon kaj la provizojn alligitajn al la ĉevala selo. Sur roka deklivo leviĝanta ĉe la rando de la glaĉero, li kolektis du brakplenojn da branĉoj, kiujn li portis al la kaverno. Uzante silikon kaj tindron, li ekbruligis malgrandan fajron. Ĝi donis pli da iluzion de varmo ol vera varmigo, ĉar li ne kuraĝis fari tro grandan fajron pro timo, ke la proksimaj glacimuroj povus fandiĝi kaj inundi ilian ŝirmejon.

Oranĝaj ekbriloj de fajro penetris la mallumon de la fendoj kaj tuneloj, kiuj etendiĝis profunde en la glaĉeron, iliaj kurboj kaj branĉoj malaperante en la distancon. Conan kaptis malfortan brueton fluanta akvo, foje interrompitan de la krakado kaj knarado de la malrapide moviĝanta glaĉero.

La Cymmeriano denove eliris en la frostan venton por dehaki kelkajn pecojn da viando el la rigidiĝanta kadavro de la ĉevalo. Poste li portis ilin al la kaverno kaj fritis ilin, fiksante ilin sur la finojn de akrigitaj bastonetoj. Ĉevalaj stekoj kaj tranĉaĵoj de plengrajna pano el lia selsako, posttrinkitaj per acida asgarda biero el kapra ledsako, konsistigis simplan sed nutrigan manĝon.

Manĝante, Ilga aspektis pensema. Komence, Conan pensis, ke ŝi ankoraŭ koleras kontraŭ li pro la bato, per kiu li ŝin senkonsciigis. Sed iom post iom li komprenis, ke ŝi pensas pri io tute alia. Ŝi ne koleris, sed freneze teruriĝis. Ne estis la kutima timo, kiun ŝi sentis pri la bando da ŝin persekutantaj vilaj kanibaloj, sed profunda, superstiĉa timo, iel ligita al la glaĉero. Kiam li provis demandi ŝin pri tio, ŝi ne povis eligi ion pli ol tiun strangan vorton: yakhmar, kaj ŝia bela vizaĝo paliĝis kaj streĉiĝis pro teruro. Kiam li provis instigi ŝin klarigi la vorton, ŝi nur faris strangajn, sensignifajn gestojn.

Post la manĝo, varmigitaj kaj lacaj, ili kunpremiĝis sub la ursa felo. La proksimeco de ŝia korpo sugestis al Conan, ke iom da varma amo eble trankviligus la knabinon por endormĝi pli rapide. Farante siajn unuajn mildajn paŝojn, li trovis ŝin tute volonta. Nek ŝi estis indiferenta pri liaj junaj penoj; kiel li rapide lernis, ŝi ne estis novulino en ĉi tiu ludo. Antaŭ ol pasis horo, ŝi anhelis kaj kriis pro volupto en lia brakumo. Poste, pensante ke ŝi forgesis sian timon, la Cymmeriano retiriĝis kaj falis en profundan dormon.

Sed la knabino ne endormiĝis. Ŝi kuŝis senmove, rigardante en la mallumon kiu kuŝis en la glaciaj kavernoj preter la malforta brilo ĵetata de la estingiĝanta fajro. Fine, antaŭ la tagiĝo, venis tio kion ŝi tiel timis.

La sono estis malforta kaj pepema – mallaŭta, monotona melodio eĥanta en ŝia menso ĝis ŝi estis tiel senhelpa kiel birdo en kaptilo. Ŝia koro batis forte en ŝia brusto. Ŝi povis nek moviĝi nek eldiri vorton por veki la ronkantan junulon apud ŝi.

Subite, ĉe la enirejo de la plej proksima koridoro, du diskoj de malvarma, verda fajro aperis en la glacio – du grandaj sferoj fandiĝantaj en ŝian junan animon kaj ĵetantaj mortigan sorĉon sur ŝin. Malantaŭ tiuj brulantaj okuloj, estis neniu penso aŭ intelekto – nur nesatigebla malsato.

Kvazaŭ en sonĝo, Ilga ekleviĝis, lasante la ursfelon fali al ŝiaj piedoj. Nuda, svelta kaj blanka en la mallumo reganta ĉirkaŭ ŝi, ŝi eniris la mallumon de la tunelo kaj malaperis. La infera pepo estingiĝis kaj ĉesis; la malvarmaj, verdaj okuloj palpebrumis kaj svagiĝis. Kaj Conan dormis plu.

4.

Li vekiĝis. Stranga antaŭsento – averto sendita de la rimarkinde akraj sentoj de la barbaro – ekiritis liajn nervojn. Kiel atenta, predanta kato, Conan vekiĝis el profunda dormo dum unu momento. Li kuŝis senmove, per ĉiuj siaj sentoj skanante la mallumon ĉirkaŭ si.

Poste, kun obtuza grumblo, li eksaltis sur siajn piedojn kaj trovis sin sola en la kaverno. La knabino malaperis. Tamen ŝiaj feloj, kiujn ŝi deĵetis dum ilia amorado, daŭre estis tie. Conan sulkigis siajn brovojn en kolera grimaco. Danĝero pendis en la aero, per nevideblaj fingroj iritante la finojn de liaj nervoj.

Li rapide vestiĝis kaj alzonis sian armilon. Kun hakilo enmane, li premis sin tra la mallarĝa spaco inter la superpendaĵo kaj la flanko de la glaĉero. Ekstere, la vento jam kvietiĝis. Kvankam Conan sentis la alproksimiĝantan tagiĝon en la aero, neniu matenradio ankoraŭ malheligis la diamantan brilon de la miloj da steloj flagrantaj super lia kapo. Lunarko pendis super la pintoj okcidente, ĵetante paloran brilon sur la neĝajn vastaĵojn.

Conan ekrigardis ĉirkaŭen akre. Li vidis neniun spuron de paŝoj aŭ luktado sur la neĝo ĉirkaŭ la enirejo en la kavernon. Aliflanke, ŝajnis neverŝajne, ke Ilga vagis nuda en la profundon de la labirinto de fendetoj kaj tuneloj, kie marŝado, eĉ en najlitaj botoj, estis preskaŭ neebla, kaj ĉiu falsa paŝo povus rezultigi falon en unu el la malvarmaj torentoj de fandita glacio, fluantaj laŭ la glaĉera fundo.

La stranga malapero de la knabino starigis la harojn sur la kapo de Conan. Superstiĉa barbaro en la koro, li timis neniun mortontan estaĵon, sed la strangaj, neteraj estaĵoj kaj potencoj kaŝantaj en la mallumaj niĉoj de lia primitiva mondo, teruris lin.

Li daŭre ĉirkaŭrigardis, kaj subite li ektremis. Io klare eliris el truo en la glacio kelkajn paŝojn for de la superpendaĵo. Ĝi estis grandega, longa, mola kaj stranga – ĝi moviĝis ne per kruroj. Li povis vidi la malfortan, kurbiĝeman spuron, kiun la ventro de la kreitaĵo lasis en la mola pulvoro – kvazaŭ ia monstra neĝserpento.

La subiranta luno brilis malforte, sed la okuloj de Conan, akrigitaj en la sovaĝejo, povis facile legi la spuron. Ĝi kondukis supren, inter neĝaj amasoj kaj elstarantaj rokoj, al ventoblovataj pintoj. La Cymmeriano ne dubis, ke ĉi tiu aĵo prenis la knabinon.

Kiel nigra, dika, felkovrita ombro, li sekvis la spuron, preterpasante la lokon, kie kuŝis lia morta ĉevalo. Nun nur kelkaj ostoj restis de la kadavro. Inter la restaĵoj, li vidis la spuron de la kreitaĵo, sed ĝi estis tre malklara, ĉar ĝin kovris alblovita neĝo. Iom pli for, li trovis la knabinon – aŭ pli ĝuste, kion restis de ŝi. Al ŝi mankis la kapo kaj plejparto de la torso, kaj en la svagiĝanta lunlumo, ŝiaj blankaj ostoj brilis kiel eburo. Ili estis senigitaj je sia karno kvazaŭ ĝi estus dissolvita aŭ lekita de iu vasta, malglata lango.

Conan estis militisto, hardita filo de hardita popolo, kiu vidis morton en mil malsamaj formoj. Sed nun, nekontrolebla kolero ekkaptis lin. Antaŭ kelkaj horoj, ĉi tiu svelta, afabla knabino kuŝis en liaj brakoj, redonante liajn karesojn. Nun, nur mutilitaj, senkapaj restaĵoj restis, kiel tiuj de pupo, rompita kaj forĵetita en angulon.

La Cymmeriano devigis sin ekzameni la kadavron. Kun murmuro de surprizo, li konstatis, ke ĝi estis frostigita kaj kovrita per krusto de malmola glacio.

5.

Conan mallarĝigis siajn okulojn kontemple. Ilga ne povis esti leviĝinta el sia kuŝejo antaŭ pli ol horo, ĉar kiam li vekiĝis, la pelto konservis la varmon de ŝia korpo. En tiu mallonga tempo, varma korpo ne frostiĝas je ŝtono, des malpli kovriĝas per glacio. Tio estis kontraŭ la naturo.

Subite, li malbenis. Naŭzo kaj kolero kaptis lin, ĉar li nun sciis, kio forprenis la knabinon dormantan ĉe lia flanko. Li rememoris al si duone forgesitajn legendojn rakontitajn ĉirkaŭ la fajroj en tempo de lia infanaĝo. Unu el ili diris pri terura monstro de la neĝoj, la sinistra Remora – vampiro de glacioj, kies nomon oni paroli flustre kaj kun timo.

Conan sciis, ke ĉiuj bestoj elradiis varmon. Tiuj je pli malaltaj niveloj de evoluo, kovritaj per skvamoj aŭ kiraso, reptilioj kaj fiŝoj, havis temperaturon de ĉirkaŭaĵo. Sed Remora – la vermo de la neĝaj teroj – ŝajnis esti la sola estaĵo, kiu elradiis malvarmon – aŭ almenaŭ tiel Conan imagis ĝin. Ĝi elradiis penetran malvarmon, kiu povus envolvi kadavron en kirason de glacio post kelkaj minutoj. Ĉar neniu el la samtribanoj de Conan asertis esti iam vidinta Remoran, la barbaro konstatis, ke la estaĵo jam delonge mortis.

Do ĝi devis esti la monstro, kiun Ilga timis, tiu, pri kiu ŝi vane provis averti lin per la vorto yakhmar. Conan decidis sekvi la monstron al ĝia kuŝejo kaj mortigi ĝin. Li mem malmulte konsciis pri siaj motivoj. Tamen, malgraŭ sia tuta juneca impeto kaj sovaĝa, senbrida temperamento, la Cymmeriano posedis sian propran primitivan honorsenton. Li ŝatis teni sian vorton kaj plenumi libere donitajn devojn. Kvankam li ne konsideris sin perfekta kavalira heroo, li traktis virinojn kun bruska ĝentileco, kiu kontrastis kun la senkompata krueleco, kiun li montris al siaj malamikoj. Li neniam trudis sian amon al virinoj kaj provis zorgi pri ili, se ili dependis de li.

Nun li sentis, ke li malsukcesis. Akceptante liajn amajn proponojn, Ilga metis sin sub lian protekton. Kaj kiam ŝi plej bezonis lin, li dormis kiel mortinto. Nekonscia pri la hipnota, pepa sono, per kiu Remora paralizis siajn viktimojn kaj lulis la kutime viglan barbaron al dormo, Conan malbenis sian stultecon kaj nescion pro tio, ke li ĝuste ne atentis la avertojn de la knabino. Kunpremante la dentojn kaj mordante la lipon pro kolero, li decidis forviŝi ĉi tiun makulon sur sia honoro, eĉ se tio kostus al li lian vivon.

Kiam la orienta ĉielo heliĝis, la Cymmeriano revenis al la kaverno. Li nodis siajn havaĵojn kaj elpensis agadplanon. Kelkajn jarojn antaŭe, li sekvus la spuron de la glacivermo, kredante, ke lia neelĉerpebla forto kaj akra glavo permesus al li eskapi el iu ajn malfacilaĵo senvunde. Sed, la sperto, kiun li akiris, eĉ se ĝi ne ekstermis ĉiujn liajn praajn instinktojn, tamen instruis al li certan prudenton.

Kontraŭ la glacivermo oni ne povus batali nudmane. Jam sola tuŝo de tiu ĉi estaĵo signifis morton pro frostigo. Eĉ glavo kaj hakilo havis limigitan efikecon. La terura malvarmo povus frakasi metalon aŭ supreniri laŭ la tenilo kaj frostigi la manon, kiu tenis ĝin.

Tamen – kaj jen morna rideto aperis sur la lipoj de Conan – eble li povus turni la potencon de la vermo kontraŭ ĝi mem.

Rapide kaj mallaŭte, li finis siajn preparojn. La sata larvo sendube dormas. Sed la Cymmeriano tute ne sciis, kiom longe daŭros por li atingi ĝian kuŝejon kaj timis, ke la sekva neĝoŝtormo eble forviŝos la kurbiĝeman spuron de la monstro.

6.

Conan necesis pli ol unu horon por trovi la neston de la glacia vermo. La leviĝanta suno apenaŭ sukcesis leviĝi super la pintoj de la Eiglofiaj Montoj, igante la neĝkampojn brili kvazaŭ pavimitaj per dispremitaj diamantoj, kiam la barbaro fine ekstaris antaŭ la enirejo de glacia kaverno, al kiu kondukis spuro sur la neĝo. La truo estis en la muro de pli malgranda glaĉero, konektita al la Neĝa Diablo. Starante sur la altaĵo, Conan povis vidi la tutan deklivon sube kaj la lokon, kie ĉi tiu pli malgranda glaĉero kurbiĝis por kuniĝi kun la ĉefa kiel alfluanto.

La Cymmeriano eniris la tunelon. La radioj de la leviĝanta suno brilis kaj reflektiĝis de la travideblaj glacimuroj ambaŭflanke, refraktante en ĉielarkajn motivojn kaj multkolorajn ekbrilojn. Li havis impreson kvazaŭ li magie promenas tra la solida interno de kolosa juvelo.

Poste, kiam li eniris la profundojn de la glaĉero, mallumo ĉirkaŭprenis lin. Malgraŭ tio, li antaŭeniris, farante singarde paŝon post paŝo. Li levis la kolumon de sia ursa mantelo protektante sin kontraŭ mordanta malvarmo, kiu ĉirkaŭis lin. Ĝi kaŭzis okuldoloron kaj devigis lin fari mallongajn, malprofundajn spirojn por eviti frostodifekton en siaj pulmoj. Glacikristaloj aperis sur lia vizaĝo – kiel delikata masko, fendiĝanta ĉe ĉiu muskola movo kaj reformiĝanta denove. Tamen li daŭrigis, tenante forte la ligaĵon zorge envolvitan per felo.

Subite, en la mallumo antaŭ si, li ekvidis du malvarmajn, verdajn okulojn, ŝajne borantajn en la plej profundajn niĉojn de lia animo. Ĉi tiuj lumaj globoj ĵetis sian propran brilon, kvazaŭ radiante subakve. En sia malforta brilo, simila al la fosforesko de putra ligno, la junulo ekvidis, ke la kaverno finiĝis per profunda puto, kiu estis la nesto de la glacia vermo. Volvaĵo post volvaĵo, ĝia grandega korpo kuŝis volvita en la kavaĵo de ĉi tiu nesto. Ĝian senostan korpon kovris silka lanugo de densa, blanka felo. Ĝia buŝo estis nur sendenta, ovala malfermaĵo, nun fermita kaj ŝvela. Super ĉi tiu muzelo, en glata, ronda kaj neforma kapo, du lumaj okuloj brilis.

La sata, glacia larvo bezonis kelkajn momentojn por reagi al la ĉeesto de la entrudiĝinto. Dum la sennombraj eonoj, kiujn la kreitaĵo travivis en la frosta silento de la Glaĉero de Neĝa Diablo, neniu homo iam minacis ĝin en ĝia propra nesto. Nun Conan ekaŭdis timigan, melodian, hipnotan pepon, venantan en nehaltigeblaj ondoj, lulante lin kiel drogo.

Sed estis jam tro malfrue. La barbaro malvolvis siajn felojn kaj eltiris la objekton, kiun li portis en ili. Ĝi estis lia peza, kornopinta asgardia ŝtala kasko, plena de subbrulantaj karboj el la fajro, en kiuj estis la akraĵo de hakilo, fiksita per leda rimeno ĉirkaŭ la tenilo de agrafo. La hakiltenilo kaj la kaskorimeno estis ligitaj per bridoj prenitaj de morta rajdbesto.

Tenante la finon de la bridoj en unu mano, Conan svingis la pezon super sian kapon, turnante ĝin kiel ŝnurĵetilon. La aerfluo ardigis la subbrulantajn karbojn al ruĝo, poste al blanko. La odoro de brulanta rimeno plenigis la aeron.

La glacivermo levis sian malakre tranĉitan kapon. Malrapide, ĝi malfermis sian ovalan faŭkon, rivelante vicon da malgrandaj, internen-kurbitaj dentoj. Kiam la pepanta sono fariĝis neeltenebla kaj la nigra ovalo de ĝia buŝo komencis alproksimiĝi al la Cymmeriano, li ĉesis turni sian kaskon en la aero. Li eltiris ruĝe ardantan hakilon el la brulantaj karboj kaj, per fulmrapida movo, ĵetis ĝin en la gapantan faŭkon. Kaptinte la kaskon je unu korno, Conan ĵetis ĝin post la hakilo. Poste li turnis sin kaj ekkuris for tiel rapide kiel li povis.

Conan neniam poste povis rememori al si kiel li atingis la elirejon. La konvulsiaj tremoj de la glacimonstro skuis la glaĉeron. La glacio ĉirkaŭ la barbaro fendiĝis per tondranta krako. La netera malvarmo jam ne estis eliĝanta el la tunelo – anstataŭe, sufokaj nuboj de blindiga blanka vaporo plenigis la aeron. Stumblante, glitante kaj falante sur la glitiga, malebena surfaco de la tunelo, frapante la murojn, Conan fine atingis la elirejon. La glaĉero sub liaj piedoj tremis pro la konvulsioj de la mortanta monstro. Vaporkolonoj elĵetiĝis el multaj fendetoj kaj kavaĵoj ambaŭflanke de la Cymmeriano, kiu glitante kaj ŝanceliĝante kuris malsupren laŭ la neĝa deklivo. Li direktiĝis flanken, volante forlasi la glaĉeron kiel eble plej baldaŭ. Sed antaŭ ol li atingis solidan teron, meze de dentitaj rokoj kaj deformitaj arboj, la glacia ŝelo eksplodis. Kiam la ruĝvarmigita ŝtalo de la hakilo renkontis la malvarman internon de la glacilarvo, io devis okazi.

Kun surdiga muĝo, la glacio ektremis, fendiĝis, sendante milojn da vitrecaj splitoj en la aeron, kaj kolapsis, formante kaosan amason da glacio kaj akvo, rapide obskuritan de vasta nubo da vaporo. Conan perdis sian ekvilibron, falis, ruliĝis, glitis kelkajn metrojn trans la glacion, kaj krake kraŝis en rokon ĉe la rando de la glaĉero. Neĝo ŝtopis lian buŝon kaj sigelis liajn okulojn. La grandega serako renversiĝis kaj frapis la rokon sub kiu li kuŝis, preskaŭ enterigante lin sub la glacisplitoj.

Duone svenigita, Conan elrampis el sub la amaso da derompaĵoj. Kvankam – post zorgema movado de siaj membroj – li ​​trovis, ke ĉiuj liaj ostoj estis sendifektaj, li estis tiel batita kvazaŭ li batalis batalon. Kie la glacivermo estis, nigra kratero troviĝis nun, super kiu leviĝis vasta nubo da vaporo kaj kirliĝantaj glacikristaloj. Fluoj da koto kaj akvo fluis en ĝin de ĉiuj flankoj. La tuta parto de glaĉero ĉirkaŭanta la krateron kolapsis.

Iom post iom, ĉio estis revenanta al normaleco. Malvarma monta vento forblovis la nubojn da vaporo. La fandita akvo denove frostiĝis. La glaĉero denove senmoviĝis.

Kontuzita kaj laca, Conan lamis al la pasejo. Lamante, li nun devis atingi Nemedian aŭ Ophir-on, ĝis li povus aĉeti, petegi, prunti aŭ ŝteli alian rajdbeston. Tamen li marŝis kun malpeza koro, turnante sian kontuzitan vizaĝon suden – al la oraj landoj, kie grandiozaj urboj levis siajn sveltajn turojn al la varma suno, kaj kie forta, kuraĝa viro, kun iom da bonŝanco, povus akiri oron, vinon kaj molajn, plenbrustajn virinojn.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.