|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialojpor geliceanoj |
![]() 2.
|
©2026 Geo ![]() |
Dum preskaŭ du jaroj, Conan restas en la servo de la Reĝo de Turan, vojaĝante malproksime kaj lernante la komplikaĵojn de militado. Kiel kutime, li konstante trovas sin en problemoj. Post unu grava interbatiĝo – pri kiu oni diras, ke ĝi implikas la amantinon de lia estro – Conan decidas, ke estus plej bone forlasi la turanan armeon, kaj cirkulantaj onidiroj pri kaŝitaj trezoroj devigas lin vojaĝi al la orientaj limoj de Zamora kaj serĉi riĉaĵojn en la Kezankiaj Montoj.
| La Enhavo |
Conan la Cymmeriano serĉis palpe, kiel nun, en tiu ĉi abisme malluma, fetora strateto. Se iu sukcesus vidi lin, tiu vidus altan, forte konstruitan viron en volumena mantelo el kamellano kaŝanta maŝkirason el fortaj ŝtalaj ligiloj, tiritan super maldika zuagira khilat. El sub larĝa turbano videbliĝis nigra kolhararo kaj juna vizaĝo, bronzigita de la suno.
Abrupte, penetranta dolorkrio traŝiris liajn orelojn. En la labirinto de stratoj de Arenjun, la Urbo de Ŝtelistoj, similaj krioj neniun mirigis, kaj neniu singarda aŭ timema viro estis sufiĉe malsaĝa por enmiksiĝi en fremdaj al si aferojn. Sed Conan apartenis nek al singardaj nek al timemaj. Lia ĉiam lin turmentanta scivolemo ne permesis al li ignori la krion por helpo. Krome, li serĉis certajn homojn kaj bezonis akiri iujn informojn.
Obeeme al sia furioza, barbara naturo, la Cymmeriano moviĝis direkte al lumfasko trapikanta la proksiman mallumon. Momenton poste, li trovis krevon en la fendo de fermita ŝutro, do li ekrigardis en la fenestron de malalta konstruaĵo kun dikaj ŝtonaj muroj.
Antaŭ si li ekvidis vastan ĉambron kovritan per veluraj drapiraĵoj, plenan de multekostaj tapiŝoj kaj mebloj. Ĉirkaŭ lito staris kelkaj viroj – ses fortikaj zamoraj fiuloj kaj du aliaj de malfacile determinebla nacieco. Sur la lito oni etendis nudigitan ĝis la talio viron. Li estis kezankia altmontarano: alta, potence konstruita viro kun sangruĝaj okuloj kaj larĝa brusto brilanta de ŝvito. Kvar fortikaj atakantoj tenis lin je la brakoj kaj kruroj, tute senmovigante lin, kvankam la muskoloj en liaj membroj kaj ŝultroj tremis kiel streĉitaj ŝnuroj. Antaŭ la okuloj de Conan, svelta viro en ruĝa silka turbano eltiris per prenilo ardantan karbon el la fajrujo kaj alproksimiĝis ĝin al la tremanta, brulvund-markita brusto de la Kezankiano. Alia viro, pli alta ol tiu en la ruĝa turbano, grumblis ion, kion la Cymmeriano ne komprenis. La altmontarano perforte skuis la kapon kaj furioze kraĉis al la demandanto. La brulanta karbo falis sur la harkovritan bruston, elŝirante nehoman muĝon el la lipoj de la viktimo. Sammomente, Conan tutforte frapis per sia ŝultro la fenestroŝutron.
La Cymmeriano entute ne agis tiel malsaĝe kiel ŝajnus. Pro iu kialo, li bezonis la amikecon de la kezankiaj montaranoj, popolo vaste konata pro sia malamikeco al ĉiuj eksteruloj. Nun estis la perfekta okazo por certigi ĝin. La ŝutro frakasiĝis kun kraŝo, falante kune kun Conan internen. La Cymmeriano saltis en la ĉambron, tenante mallongan, kurban sabron en unu mano kaj longan zuagiran ponardon en la alia. La sbiroj turniĝis subite, eligante kriojn de miro.
Ili vidis altan figuron, vestitan per zuagiraj vestoj, kun la vizaĝo kaŝita sub la faldoj de fluanta turbano. Briletaj bluaj okuloj ekbrilis en la duonmallumo. Por momento, ĉiuj frostiĝis.
La viro en la ruĝa turbano ekkriis mallongan ordonon, kaj tiam taŭza, grandega Zamorano saltis renkonte al la alproksimiĝanta malamiko. La brutulo tenis sian mallongan glavon malalte kaj atakis de sube. La bato estis vere murdiga, sed la leviĝanta brako renkontis la malsuprenirantan cimitaron de Conan. La mano premanta la glavtenilon flugis flanken, ŝprucante sangoduŝon, kaj la longa, mallarĝa klingo en la maldekstra mano de la Cymmeriano tranĉis tra la gorĝo de la atakanto, subpremante dolorkrion.
Conan saltis super la korpon de sia falinta malamiko. Li atakis la Ruĝan Turbanon kaj lian altan kunulon. La unua eltiris sian tranĉilon, la alia sian sabron.
– Mortigu lin, Jillad! – Ruĝa Turbano murmuregis, saltante for de la furioza atako de la Cymmeriano. – Zal, helpu nin!
La homo nomata Jillad deturnis la tranĉon de la sabro kaj rebatis. Conan evitis la puŝon, saltante flanken kun kata lerteco, sed tiu ĉi evito alportis lin en la atingon de la tranĉilo de Ruĝa Turbano. La klingo ekbrilis kaj batis la flankon de la barbaro sed malsukcesante penetri la ringojn de lia nigra maŝkiraso. La atakanto fulmrapide retiriĝis, apenaŭ evitante la puŝon de Conan, tiel, ke la mallarĝa klingo de la zuagira ponardo tranĉis tra lia silka robo kaj la haŭto de lia brusto. Ruĝa Turbano stumblis je tabureto. Li falis forte, sed antaŭ ol Conan povis profiti sian avantaĝon, Jillad atakis lin per sia sabro, pluvigante amason da batoj. Forpuŝante la atakon, la Cymmeriano rimarkis la atakanton, nomatan Zal, alproksimiĝantan de la flanko kun peza glavo enmane, dum Ruĝa Turbano provas stariĝi.
Li ne atendis, ĝis ili fortranĉu lian retiriĝon. Per larĝa svingo de sia sabro, li devigis Jillad-on retiriĝi. Zal levis sian glavon por frapi, kaj Conan plonĝis sub lian levitan brakon kaj per fulmrapida puŝo, etendis sian kontraŭulon sur la plankon. Momenton poste, la fiulo tordiĝis en sia propra sango kaj internaĵoj. La Cymimeriano rapidis al la homoj tenantaj la kaptiton. Kun kriego, ili liberigis la Kezankianon, elprenante siajn kurbajn sabrojn. La kaptito ruliĝis de la lito, apenaŭ evitante baton de unu el siaj buĉistoj. Conan ekstaris inter la altmontarano kaj la atakantoj – kvankam la retiriĝo komenciĝis, li daŭre batalis, forpuŝante iliajn batojn.
– Malfermu la pordon kaj eliru! Rapide! – li kriis al la Kezankiano.
– Hundoj! – muĝis Ruĝa Turbano. – Ne lasu ilin eskapi!
– Venu ĉi tien kaj gustumu la morton, fiulo! – ekridis Conan, parolante la zamoran lingvon kun barbara akĉento.
Malfortigita de la torturoj, la altmontarano fine sukcesis forpuŝi la riglilon kaj puŝis malfermen la pordon kondukantan al malgranda korto. Stumblante li kuris en la nokton, dum Conan haltigis siajn kontraŭulojn en mallarĝa pasejo, kie ili ne povis uzi sian avantaĝon. Donante batojn kaj forpuŝante ilin, li alterne ridis kaj malbenis. Ruĝa Turbano baraktis malantaŭ la antaŭenirantaj atakantoj, kriante insultojn.
La sabro de Conan falis kiel fulmo. Unu el la Zamoranoj ekkriis kaj falis, kaptante sian bruston. La atakanta Jilad renversiĝis sur lin. Antaŭ ol la malbenantaj, kriantaj kaj amasiĝantaj atakantoj povis eliĝi eksteren, Conan turnis sin kaj forkuris trans la korton al la muro, malantaŭ kiu la Kezankiano malaperis. Enŝovinte sian glavon malantaŭ sian zonon, li saltis de la tero, kaptis la randon de la muro, leviĝis kaj ĵetis rapidan rigardon sur la malluman, kurbiĝeman strateton. Subite, la ĉielo falis sur lian kapon, kaj li falis senkonscie al la alia flanko, en la mallumon…
Malforta brilo falanta sur la vizaĝon de Conan rekonsciigis lin. Li sidiĝis, palpebrumante, mallaŭte malbenante, kaj palpserĉante sian armilon. La flamo estingiĝis, kaj voĉo aŭdiĝis en la mallumo:
– Ne timu, Conan el Cymmeria, mi estas via amiko.
– Kiu vi estas, je Crom? – demandis la barbaro. Li jam trovis la sabron kuŝantan apude kaj iomete fleksis siajn krurojn por salti. Li kuŝis sur la strato, ĉe la piedo de la muro, de kiu li falis, kaj la homo kliniĝanta super li estis nur malklara, fortika formo kontraŭ la stelplena ĉielo.
– Amiko – ripetis la homo kun mola Iranistana akĉento. – Nomu min Sassan.
Conan leviĝis kun sabro enmane. La Iranistanano etendis ion direkte al li. En la stellumo Conan ekvidis la brilon de ŝtalo, sed antaŭ ol li atakis, li rimarkis, ke la fremdulo tenas lian propran ponardon, direktitan ne per la klingo sed per la tenilo.
– Vi estas suspektema kiel lupo, Cymmeriano – Sassan ekridis. – Pli bone rezervu vian ŝtalon por la malamikoj.
– Kie ili estas? – demandis Conan, prenante la ponardon.
– Ili rajdis for en la montojn, sekvante spuron de la Sangŝprucigita Dio.
La barbaro saltis al li kaj, kaptante la ĥilaton sur la brusto de Sassan per fera teno, ekrigardis en la mokantajn, malhelajn okulojn kun enigma esprimo.
– Al diablo kun vi, diru, kion vi scias pri la Sangŝprucigita Dio! – li siblis, premante sian tranĉilon kontraŭ la flankon de la Iranistanano, tuj sub la ripoj.
– Mi scias – Sassan diris – ke vi venis al Arenjun postkurante ŝtelistojn, kiuj ŝtelis mapon de vi, montrantan la kaŝlokon de trezoro pli granda ol la riĉaĵoj de Yildiz. Ankaŭ mi serĉas ion ĉi tie. Mi kaŝis min proksime kaj vidis tra truo en la muro, kiam vi enkuris en la ĉambron, kie la Kezankiano estis torturata. Kiel vi sciis, ke ĝuste ili ŝtelis vian mapon?”
– Mi tute ne sciis – Conan murmuris. – Mi aŭdis krion kaj ŝajnis al mi, ke mi devus enmiksiĝi. Se mi scius, ke ili estis tiuj, kiujn mi serĉas… Kion alian vi scias?
– Ne multe. Ne malproksime de ĉi tie, en la montoj, troviĝas kaŝita templo, al kiu eĉ la montaranoj timas alproksimiĝi. Oni diras, ke ĝi staras tie ekde tempo nememorebla, kaj kleraj viroj diskutas ĉu ĝin konstruis la Grondaranoj aŭ nekonata, antikva popolo, kiu loĝis en Hyrkania post la Kataklismo. La Kezankianoj malpermesas eksterulojn veni tien, sed Nemediano nomita Ostorio sukcesis trovi ĝin. Li eniris internen kaj ekvidis oran statueton ornamitan per ruĝaj ŝtonoj. Li nomis ĝin la Sangŝprucigita Dio. Li ne povis kunporti ĝin, ĉar la statueto estis pli granda ol homo kaj multe tro peza, sed li faris mapon, intencante reveni por preni ĝin. Li feliĉe eskapis el la montara lando, sed iu fiulo ponardis lin ĝismorte en Shadizar. Antaŭ ol li mortis, li donis la mapon al vi, Conan.
– Kaj kio poste? – la Cymmeriano demandis morne.
La strato daŭre estis malplena kaj kvieta.
– Oni ŝtelis ĝin de vi – diris Sassan. – Vi scias, kiu faris ĝin.
– Komence mi tute ne sciis – grumblis Conan. – Poste mi lernis, ke la ŝtelistoj estis Zyras la Corynthiano kaj Arahak – senheredigita turana princo. Ilia servisto spionis la mortantan Ostorio kaj raportis pri la mapo al ili. Mi postkuris ilin ĝis ĉi tie, sed mi ne sciis, kiel ili aspektas. Ĉi-vespere mi aŭdis, ke ili kaŝiĝas ie proksime. Mi vagadis en la mallumo, serĉante iun spuron, kiam mi aŭdis tiun krion.
– Vi batalis kontraŭ ili sen scii, kiuj ili estis! – diris Sassan. – La Kezankiano estas Rustum – spiono por Keraspa, la ĉefo de la montaranoj. Ili logis lin al ĉi tiu domo kaj bruligis lin por ke li malkaŝu al ili la sekretan pasejon tra la montoj. Vi scias la reston.
– Ĉion, krom kiu faligis min de la muro.
– Unu el ili ĵetis tabureton kaj trafis vin en la kapon. Kiam vi falis al la alia flanko, ili ne plu atentis vin. Ili probable pensis, ke vi estas mortinta, aŭ ne rekonis vin en viaj vestaĵoj. Ili komencis ĉasi la Kezankianon, sed mi ne scias, ĉu ili kaptis lin. Baldaŭ ili revenis, surĉevaliĝis kaj forrajdis kiel frenezaj okcidenten, lasante malantaŭe la korpojn de la mortigitoj. Mi iris vidi, kiu vi estas, kaj mi rekonis vin.
– Do la homo en la ruĝa turbano estas Arahak – murmuris Conan. – Kaj kie estas Zyras?
– Travestita kiel Turanano. Li estas tiu, kiun ili nomis Jillad.
– Aha! Kaj kio pri vi? – grumblis Conan.
– Kiel vi, mi volas akiri la idolon, kvankam el ĉiuj, kiuj serĉis ĝin, nur Ostorio revenis vivanta. Ia malbeno ŝajnas kuŝi sur tiuj, kiuj intencas prirabi la templon...
– Kion vi scias pri tio? – la Cymmeriano demandis akre.
Sassan ŝultrolevis.
– Ne multe. La montaranoj parolas pri malbeno ĵetita de la dio sur ĉiujn, kiuj avide etendas la manon al lia idolo, sed mi ne kredas je superstiĉoj. Mi pensas, ke ankaŭ vi ne timas ilin, ĉu?
– Kompreneble ke ne!
Verdire, Conan timis. Kvankam li timis nek homon nek beston, supernaturaj fenomenoj vekis atavisman timon en lia barbara animo. Li tamen ne intencis konfesi ĝin.
– Kion vi celas? – li demandis la Iranistananon.
– Nu, nur ke neniu el ni povas alfronti la tutan bandon de Zyras sola, sed kune ni povas ĉasi ilin kaj forpreni la idolon de ili. Kion vi diras?
– Jes, ni tiel faros. Tamen, se vi provos iujn ajn ruzojn, mi mortigos vin kiel hundon.
Sassan ekridis.
– Mi scias, je kio vi kapablas. Vi povas fidi min. Venu, la ĉevaloj atendas.
La Iranistanano kondukis Conan-on tra labirinto da stratoj kun aĵuraj balkonoj pendantaj de supre kaj tra mallumaj, fetoraj stratetoj ĝis ili haltis antaŭ pordego lumigata per la brilo de lanterno pendanta super ĝi. Ĉe la frapo, barba vizaĝo aperis ĉe la pordego. Sassan diris kelkajn vortojn mallaŭte, kaj la pordego malfermiĝis. Li eniris internen, sekvata de Conan, turmentata de suspektoj. Tamen la ĉevaloj efektive atendis ilin.
Laŭ la ordono de la supergardisto, dormemaj servistoj komencis seli ilin kaj plenigi iliajn selsakojn per manĝaĵo.
Baldaŭ Conan kaj Sassan elrajdis el la urbo tra la okcidenta pordego, senatente gardata de dormemaj gardistoj. Sassan estis dika sed muskola viro kun larĝa, saĝa vizaĝo kaj viglaj, malhelaj okuloj. Li estis armita per lanco, kiun li uzis kun lerteco montranta konsiderindan sperton. Conan ne dubis, ke Sassan batalus kun egala lerteco kaj kuraĝo se necese. Nek li dubis, ke li povas fidi je lia honesteco, kondiĉe ke ilia alianco profitigus la Iranistananon, kaj ke Sassan poste provos murdi sian komplicon ĉe la unua okazo, nur por konservi la tutan rabaĵon por si mem.
La tagiĝo trovis ilin meze de la dentitaj ravinoj de la nudaj, nigraj Kezankiaj montoj, apartigantaj la plej orientajn limojn de Zamora kaj Koth de la ebenaĵoj de la turanaj stepoj. Kvankam kaj Zamora kaj Koth postulis ĉi tiun teritorion, neniu el la ŝtatoj sukcesis konkeri ĝin, kaj Arenjun, sekure sidanta sur kruta roko, efike estis forpuŝanta la konstantajn entrudiĝojn de la turanaj hordoj de la oriento. La vojo konstante disbranĉiĝis, la hufspuroj fariĝis pli malklaraj, ĝis Sassan fine konfesis, ke li ne scias, kie ili estas.
– Ni daŭre sekvas iliajn spurojn – diris Conan – kaj kvankam vi ne povas vidi ilin, mi ne perdis ilin el la vido.
Kelkaj horoj pasis, kaj la hufspuroj denove fariĝis videblaj.
– Ni kuratingas ilin – diris Conan. – Ili supernombras nin. Ni devas resti ekster ilia vidkampo ĝis la statuo estos en iliaj manoj. Tiam ni aranĝos embuskon kaj prenos ilian predon.
La okuloj de Sassan ekbrilis.
– Bone! Sed ĉefe, singardemo! Ĉi tiu estas la lando de Keraspa, kaj li rabas ĉiujn vojaĝantojn.
En la frua posttagmezo, ili daŭre sekvis la spurojn laŭ la malnova, preskaŭ detruita vojo. Ili ĵus atingis mallarĝan ravinon kiam Sassan diris:
– Se tiu Kezankiano revenis al sia vilaĝo, ni povas havi problemojn.
Ili abrupte tiris la bridojn, ĉar subite eliris el la ravino svelta, akrvizaĝa montarano.
– Haltu! – li ekkriis, levante sian manon. – Laŭ kies ordono vi eniris la landon de Keraspa?
– Trankviliĝu – murmuris Conan al la Iranistanano. – Li certe ne estas sola.
– Keraspa kolektas paspagojn de vojaĝantoj – diris Sassan mallaŭte. – Eble nur tio estas ĉio, pri kio ili zorgas.
Fosumante malantaŭ sia zono, li diris al la rajdanto:
– Ni estas nur malriĉaj vojaĝantoj, sed ni volonte pagos la paspagon al via kuraĝa ĉefo. Ni estas solaj...
– Kaj tiu malantaŭe? – demandis la montarano, kapmove montrante la vojon, laŭ kiu ili venis. Sassan turnis sin. En tiu momento, la Kezankiano eltiris ponardon el malantaŭ sia zono kaj faris fulmrapidan baton. Li faris ĝin tre rapide, sed Conan estis eĉ pli rapida. La klingo direktiĝis al la gorĝo de Sassan, kiam aŭdiĝis akra fajfo kaj la tinto de ŝtalo frapanta ŝtalon. La ponardo flugis el la mano de la Kezankiano, kiu kun malbeno kaptis la tenilon de sia sabro. Antaŭ ol li sukcesis eltiri ĝin, la Cymmeriano denove frapis, detranĉante la turbanon kaj kranion. La ĉevalo de la montarano, henante kaj kvikante, ĵetis la korpon de sia mastro teren. Conan spronis sian rajdbeston.
– En la ravinon! – li ekkriis. – Ĉi tio estas embusko!
Antaŭ ol la korpo de la Kezankiano falis teren, la fajfo de sagoj kaj la tinto de arkoŝnuroj trapikis la aeron. La rajdbesto de Sassan, trafita en la kolon de sago, ekgalopis kaj portis sian rajdanton pli profunden en la ravinon. Pelante sian rajdbeston, Conan sentis kison de sago fluganta sible preter lia orelo. Li rapidis post Sassan, kiu perdis kontrolon super sia ĉevalo. Galopante direkte al la ravino, ili ekvidis rajdantojn elfali el ĝi, svingante larĝajn, kurbajn sabrojn. Sassan ĉesis provi bridi sian frenezigitan rajdbeston kaj trapikis la unuan el la atakantoj. La lancopinto trapikis la atakanton, ĵetante lin for de la selo.
En la sekva momento, Conan atingis la duan rajdanton, kiu svingis pezan sabron al li. La Cymmeriano levis sian armilon, iliaj ĉevaloj kunfrapiĝis brusto kontraŭ brusto, kaj la ŝtalaj klingoj koliziis kun tinto. Conan ekstaris sur siaj piedingoj. Kolektante sian tutan forton, li frapis, rompante la gardon de sia kontraŭulo kaj fendante lian kranion.
Sen halti, ili galopis en la gorĝon, persekutataj de la fajfantaj sagoj. La mortvundita ĉevalo de Sassan stumblis kaj falis, sed la Iranistanano lerte deĉevaliĝis de la falanta besto.
– Sidiĝu malantaŭ min! – ekkriis Conan, tirante siajn bridojn.
Sassan kun la lanco enmane saltis sur la femurojn de la ĉevalo. Spronita, la ŝarĝita rajdbesto ekmoviĝis per peza galopo. Krioj aŭdiĝantaj el malantaŭ indikis, ke la arkpafistoj ekkuris al siaj kaŝitaj rajdbestoj. Momenton poste, la kurbiĝo en la ravino obtuzigis ĉian sonon.
– Tiu kezankia spiono devis certe atingi Keraspan – diris Sassan anhelante. – Ili volas sangon, ne oron. Ĉu vi opinias, ke ili akiris Zyras?
– Li povus esti preterpasinta antaŭ ol ili starigis la embuskon, aŭ eble ili spuris lin kaj ni hazarde trovis ilin. Mi kredas, ke Zyras kun siaj viroj daŭre estas antaŭ ni.
Mejlon for, enirante vastan valon ĉirkaŭitan de rokoj, ili aŭdis la malfortajn sonojn de persekutado. Aliflanke, kruta deklivo kondukis al mallarĝa montselo. Atingante ĝin, ili ekvidis la pasejon blokitan per malalta ŝtonmuro. Sassan ekkriis kaj saltis de la ĉevalo, kaŝante sin de fajfe alfluganta svarmo da sagoj. Unu el ili eniĝis profunde en la bruston de la ĉevalo. La besto ŝanceliĝis, poste falis kun kraŝo. Conan saltis malsupren en la lasta momento. Li ruliĝis malantaŭ la rokojn, kie lia kunulo jam trovis ŝirmejon. Pliaj sagoj rompiĝis sur la ŝtonoj aŭ trafis la teron kun obtuza bruo. La du aventuristoj rigardis unu la alian.
– Ni trovis Zyras-on! – diris Sassan, kurbigante siajn lipojn en sardona rideto.
– Ili baldaŭ atakos – Conan montris larĝe la dentojn – kaj Keraspa fermos la kaptilon malantaŭ nin.
La moka voĉo de Zyras venis de malantaŭ la muro:
– Eliru kaj lasu esti pafitaj, vi hundaĉoj! Kiu estas tiu Zuagir staranta apud vi, Sassan? Mi pensis, ke mi krevigis lian kapaĉon hieraŭ nokte!
– Mi estas Conan! – la Cymmeriano ekmuĝis.
– Mi povus eble diveni – Zyras ekkriis post mallonga silento. – Nu, ni nun havas vin!
– Ni rajdas la saman ĉevalon! – ekkriis Conan. – Ĉu vi aŭdis la sonojn de batalo en la ravino?
– Jes, ni aŭdis ilin dum ni trinkigis la ĉevalojn. Kiu ĉasas vin?
– Keraspa kun cent Kezankianoj! Ĉu vi pensas, ke ili lasos vin iri post kiam ili finos kun ni? Vi torturis unu el ili!
– Ni pli bone kunigu niajn fortojn – aldonis Sassan.
– Ĉu vi diras la veron? – diris Zyras nekredeme.
Lia turbanita kapo aperis super la muro.
– Ĉu vi estas surda, homo? – respondis Conan.
La ravino eĥis de krioj kaj hufbruo.
– Venu ĉi tien, rapide! – ekkriis Zyras. – Estos sufiĉe da tempo por dividi la predon, se ni eliros tion ĉi vivaj.
Conan kaj Sassan saltis el ŝirmejo kaj kuris supren laŭ la deklivo al la muro, kie sveltaj brakoj helpis ilin transiri. La barbaro ekrigardis siajn novajn aliancanojn. Zyras, morna viro kun malmola rigardo, vestita per turana vestaĵo; Arshak, eleganta eĉ post tiom da horoj da rajdado; kaj tri malhelhaŭtaj Zamoranoj, ridetante salutante. Kaj Zyras kaj Arshak portis mallongajn ĉenmaŝĉemizojn, identajn al tiuj de Conan kaj Sassan.
La Kezankianoj – preskaŭ dudek rajdantoj – ekbridis la ĉevalojn kiam sagoj fajfe flugis al ili el la arkoj de Arshak kaj Zamoranoj. Kelkaj respondis per la samajn armilojn, sed la plej multaj turnis sin, rajdante ekster atingodistanco de sagoj. Ili deĉevaliĝis, preparante por atako, ĉar la muro estis tro alta por kavaleria atako. Unu ĉevalo havis malplenan selon, alia trenis post si vunditan rajdanton je la kruro blokita en la piedingo.
– Ili certe sekvis nin! – ekgraŭlis Zyras. – Vi trompis nin, Conan! Ne estas cent militistoj tie!
– Sufiĉe da ili por tratranĉi niajn gorĝojn – respondis la Cymmeriano, testante la klingon de la glavo per sia dikfingro. – Kaj Keraspa povas voki la helpantaron iam ajn.
– Malantaŭ tiu ĉi muro, ni ne estas sen ŝanco – murmuris Zyras. – Ĝin certe konstruis la sama popolo, kiu starigis la templon de la Sangŝprucigita Dio. Ŝparu viajn sagojn!
La Kezankianoj komencis supreniri en densa grupo, protektitaj de kvar arkpafistoj konstante pafantaj sagojn de la flankoj. Kurantaj antaŭe tenis malpezajn ŝildojn antaŭ si. Conan ekvidis la flamruĝan barbon de Keraspa. La ruza ĉefo kaŝis sin malantaŭ siaj homoj.
– Pafu! – ekkriis Zyras.
La sagoj flugis en la homamason, kaj tri tordiĝantaj figuroj restis sur la deklivo, sed la ceteraj antaŭenpuŝiĝis, kun okuloj sovaĝe flamantaj kaj malvarma fero tenata en siaj vilaj manegoj. La defendantoj pafis siajn lastajn sagojn en la amason da atakantoj kaj ekstaris sur la muro, eltirante siajn armilojn. La montaranoj lanĉis sian atakon. Kelkaj provis levi siajn kunulojn de malsupre, aliaj apogis siajn ŝildojn kontraŭ la muron por fari al ili ŝtupojn. La bruo de batoj, la kolizio de ŝtalo, kaj la malbenoj de la mortantoj eĥis laŭlonge de la barilo. Conan senkapigis la unuan Kezankianon kaj vidis Sassan-an, starantan proksime, enpuŝi sian lancon en la gapantan buŝon de alia tiel, ke la klingo eliris tra la kolo. La sovaĝokula montarano, ŝaŭmante ĉe la buŝo, ponardis unu el la Zamoranoj en la stomakon. La ululantaj Kezankianoj tuj enpuŝiĝis en la breĉon, grimpante la muron kaj saltante al la alia flanko antaŭ ol la Cymmeriano sukcesis haltigi ilin. La barbaro ricevis baton al sia maldekstra ŝultro sed redonis ĝin venĝeme, frakasante la kolon de la atakanto.
Li saltis super la falintan montaranon kaj plonĝis en la amason da atakantoj, ne havante tempon rigardi la turnon, kiun la batalo prenis sur la flankoj. Zyras malbenis corinthie, Arshak hyrkanie. Iu kriegis akre. Iu montarano kaptis la kolon de Conan per siaj gorilaj manegoj, sed li nur streĉis siajn nukmuskolojn kaj ponardis sian kontraŭulon, kiu lasis lin kun ĝemo kaj ruliĝis de sur la muro. Peze anhelante kaj rigardante ĉirkaŭen, la Cymmeriano rimarkis, ke la premo malpliiĝis. La malmultaj restantaj montaranoj lamis malsupren laŭ la deklivo – ĉiuj sangante. Ĉe la piedo de la muro kuŝis amaso da kadavroj. Ĉiuj tri Zamoranoj estis mortintaj aŭ mortantaj. Apud, Arshak sidis, apogante sian dorson kontraŭ la rokoj. Sango fluetis tra liaj fingroj. Liaj lipoj bluiĝis, sed li devigis sin strange rideti.
– Naskita en la palaco – li flustris – mi mortas ĉe la muro, kiel hundo... Ne gravas – la sorto tiel volis... Ĉi tiu idolo estas malbenita – ĉiuj, kiuj serĉis ĝin, pereis... Kun tiuj vortoj, li mortis.
Zyras, Conan kaj Sassan rigardis unu la alian silente – tri sobraj, sangŝprucigitaj ĉifonuloj. Ĉiu estis iomete vundita je brako aŭ kruro, sed iliaj ĉenmaŝĉemizoj savis ilin de la morto, kiu trafis iliajn kamaradojn.
– Mi vidis Keraspan ŝtelfuĝi for! – Zyras ekgrumblis. – Li iros al la vilaĝo kaj venigos la tutan tribon ĉi tien. Ni devas rapidi, trovi la idolon, kaj forporti ĝin antaŭ ol Keraspa atingos nin. Estas sufiĉe da oro por tri.
– Prave – ektondris Conan – sed antaŭ ol ni iros, redonu al mi mian mapon.
Zyras malfermis sian buŝon por diri ion, sed fermis ĝin kiam li ekvidis Sassan-on levi la arkon de unu el la Zamoranoj kaj surmeti sagon sur arkoŝnuron.
– Faru kiel Conan diras al vi – diris la Iranistanano.
Zyras ŝultrolevis kaj redonis la ĉifitan pergamenon.
– Damne estu, mi pensas, ke mi meritas trionon de la trezoro.
La Cymmeriano ekrigardis la mapon kaj enpuŝis ĝin malantaŭ sian zonon.
– Bone. Mi ne havas rankoron. Vi estas virporko, sed se vi traktos nin juste, ni ankaŭ traktos vin same, ĉu ne, Sassan?
La demandito kapjesis kaj plenigis sian sagujon per sagoj.
La ĉevaloj de Zyras staris ligitaj ĉe la muro. La tri kunuloj elektis tri plej bonajn rajdbestojn kaj tri rezervajn kaj ekrajdis for. Noktiĝis, sed pro Keraspa, ili plurajdis, ignorante la mallumon. Conan atente rigardis siajn komplicojn. Li sciis, ke la decida momento venos nur kiam ili estos sekure for kun la idolo kaj ne plu bezonos unu la alian. Tiam Zyras kaj Sassan povus konspiri kune por murdi lin, aŭ unu el ili eble proponos planon por mortigi la alian, sed li preferis observi ilin jam nun. Kvankam la Cymmeriano estis severa kaj senkompata, la barbara honorsento malhelpis lin mem provi perfidon. Li ankaŭ scivolis, kion la kreinto de la mapo volis diri al li antaŭ lia morto. La morto venis por Ostorio ĝuste kiam li komencis priskribi la templon. La Nemediano estis ĵus avertonta Conan-on pri io, kiam sango ekfluis el lia buŝo.
La tagiĝo estis alproksimiĝanta. El mallarĝa ravino, ili enrajdis valon ĉirkaŭitan de krutaj rokmuroj. La ravino, el kiu ili alvenis, estis la sola vojo en la valon. Ili trovis sin sur roka kornico, preskaŭ tridek paŝojn larĝa. Unuflanke, la abruptaĵo leviĝis je arkpafo, aliflanke, ĝi plonĝis en senfundan abismon. Ŝajnis neeble malsupreniri tiun ĉi vojon al la nebulkovrita valfundo. Tamen, la tri partneroj malmulte atentis la mornan pejzaĝon, absorbitaj de la vido, kiu devigis ilin forgesi sian malsaton kaj lacecon.
Sur la kornico, brilante en la leviĝanta suno, staris templo, ĉizita en la vertikala abruptaĵfaco. Granda portiko frontis la elirejon de la ravino. La kornico kondukis al granda latuna pordo, verdigita pro la aĝo. Conan eĉ ne provis diveni, kiaj homoj kaj kia kulturo konstruis ĉi tiun strukturon tie. Li elvolvis la mapon kaj ekrigardis la notojn en la marĝeno, provante trovi manieron malfermi la pordon.
Sassan glitis malsupren de la selo kaj ekkuris antaŭen, laŭte kriante pro ĝojo.
– Malsaĝulo – murmuris Zyras, saltante de sia ĉevalo. – Ostorio lasis averton ĉe la rando de la mapo – ion pri la dio prenanta tributon.
Sassan tiris la diversajn ornamaĵojn kaj elstaraĵojn de la portalo. Post momento, ili ekaŭdis triumfan krion – la pordo ektremis. Subite, la krio de la Iranistanano transformiĝis en terurkriegon. La pordegoj svingiĝis kaj kolapsis, dispremante lin kiel muŝon. Metala plato tute kovris lian korpon. Torentetoj da malhela sango tralikiĝis sur la teron.
Zyras levis la ŝultrojn.
– Mi diris al vi, ke li estas stultulo. Ostorio certe trovis ian manieron malfermi la pordegon sen ke ili falu de siaj hinĝoj.
Unu estonta kontraŭulo malpli, pensis Conan.
– Ĉi tiuj hinĝoj estas fraŭdo – li diris, ekzamenante la pordon de proksime. – Ha! La pordego denove leviĝas!
La hinĝoj estis, kiel konstatis la Cymmeriano, falsaj. La pordegoj estis fiksitaj al du ringoj, metitaj ĉe la malsupraj anguloj tiel ke ili povis svingiĝi eksteren kiel levponto. Ĉenoj kuris supren de ambaŭ supraj anguloj, malaperante en fendojn ĉizitajn en la supra rando de la pordokadro. Nun, kun malforta knaranta sono, la ĉenoj streĉiĝis kaj komencis tiri la pordon supren, reen al ĝia antaŭa pozicio. Conan kaptis la lancon, kiun Sassan faligis, kaj, metinte ĝian pinton en kanelon en la interna surfaco de la pordo, premis la klingon en la angulon de la portalo. La kraka sono ĉesis, kaj la pordo haltis, iomete levita.
– Ruze – koncedis Zyras. – Ĉar la dio jam kolektis sian tributon, ni devus havi liberan vojon.
Li paŝis sur la falintan pordon kaj eniris la templon. Conan sekvis lin. Ili haltis en la antaŭĉambro kaj rigardis en la malluman internon kvazaŭ ili rigardus en neston de vipuroj. Silento regis en la antikva templo, rompita nur de la mola ŝoviĝo de iliaj piedoj. Ili paŝis singarde en la duonmallumon. La karmezinaj radioj brilblindumis iliajn okulojn kiel la brilo de la subiranta suno. Ili ekvidis la oran statuon de la dio, ornamitan per ruĝe flamantaj ŝtonoj.
La statuo, iomete pli granda ol plenkreska homo, prezentis nan-proporcian viron starantan kun larĝaj, plataj piedoj sur bloko de bazalto. Ambaŭflanke de la idolo, staranta direktita fronte al la enirejo, estis grandaj, skulptitaj brakseĝoj el nigra ligno, ornamitaj per juveloj kaj perlamoto, en stilo tute malsama ol io ajn, kion Conan vidis dum siaj multaj vagadoj.
Iom maldekstre, kelkajn futojn de la bazo de la piedestalo, fendego preskaŭ dek kvin futojn larĝa kuris de muro al muro. Iam, probable antaŭ ol oni konstruis la templon ĉi tie, la roko fendiĝis dum tertremo. Sendube antaŭ jarcentoj, pastroj de abomeninda kulto ĵetis kriantajn oferojn en ĉi tiun malluman abismon kiel tributon al la idolo. La altaj muroj de la templo estis kovritaj per strangaj skulptaĵoj, kaj la volbo perdiĝis en mallumo. Tamen la aventuristoj, rigardante la statuon, ne turnis sian atenton al tio. Malgraŭ ĝia besta, abomeninda formo, la idolo estis riĉaĵo; tiu ĉi vido por momento malklarigis la ordinaran prudenton de Conan.
– Je Crom kaj Ymir! – li suspiris. – Ĉi tiuj rubenoj povus aĉeti regnon!
– Ĝi estas tro multe por dividi kun barbara tendarservisto – diris Zyras.
Ĉi tiuj vortoj, eldiritaj senkonscie tra kunpremitaj dentoj, avertis la Cymmerianon. Li fulmrapide kliniĝis, evitante la baton. La fajfanta klingo nur tuŝetis lian kolon, detranĉante buklon da longa hararo. Malbenante sian propran senzorgecon, Conan saltis malantaŭen kaj eltiris sian sabron el ĝia ingo. Zyras atakis lin kun impeto, sed la barbaro refrapis la puŝon. Interŝanĝante batojn, ili moviĝis tien kaj reen antaŭ la rigardanta ilin idolo. La templo eĥis per ilia piedbatado, ilia anhelado kaj la tinto de ŝtalo. Conan estis pli alta ol la Corinthiano, sed la tiu estis forta, lerta kaj sperta – li sciis multajn danĝerajn pikpuŝojn. Ree kaj ree, la Cymmeriano estis preskaŭ tuj mortonta.
Subite, Conan glitis sur la glata planko, kaj lia sabro tordiĝis en lia mano. Zyras verŝis sian tutan forton kaj lertecon en puŝon, kiu trapikus lian kontraŭulon traen se ĝi sukcesus atingi sian celon – sed la barbaro ne perdis sian ekvilibron tiom grade, kiom li ŝajnis. Lerte kiel kato, li moviĝis flanken tiel, ke la longa klingo pasis sub lian dekstran brakon, trapikante la flirtantan ĥilaton… Por momento, la klingo blokiĝis en la ŝtofo. Zyras pikis per la ponardo tenata en lia maldekstra mano. La klingo enpikis la dekstran ŝultron de Conan, sed samtempe, la tranĉilo de la Cymmeriano trapikis la ĉenmaŝkirason de lia kontraŭulo kaj fiksiĝis inter liaj ripoj. La Corinthiano ekgluglis, ŝanceliĝis, kaj kolapsis sur la plankon.
Conan faligis la tranĉilon kaj ekkaŭris, ŝirante strieton de ŝtofo de sia tuniko por aldoni plian bandaĝon al tiuj, kiujn li jam portis. Li envolvis la vundon, streĉis la nodon per siaj dentoj, kaj rigardis en la ŝvelintajn okulojn de la Sangŝprucigita Dio. Kun malfermita buŝo, la idolo ŝajnis ĝui la vidon de sango. Conan, terurita pro superstiĉa timo, ekskuis sin kaj tremo trafluis lian spinon.
Sed li rapide reakiris sian prudenton. La ruĝa statuo nun apartenis al li, la problemo estis nur kiel eltiri ĝin de ĉi tie? Se ĝi estus fandita el ununura bloko de metalo, ĝi estus multe tro peza por movi, sed zorgema frapetado per la tenilo de lia ponardo rivelis, ke la statuo estis kava interne. La Cymmeriano ĉirkaŭiris ĝin, intencante renversi unu el la skulptitaj seĝoj kaj uzi ĝin kiel sledon por treni la statuon de ĝia piedestalo uzante la rezervajn ĉevalojn kaj la ĉenojn fermantajn la pordegon, kiam li aŭdis susuron kaj abrupte turnis sin.
– Ne moviĝu! – diris triumfe nekonata voĉo, parolante Zamorane kun Kezankia akĉento.
Conan ekvidis du virojn starantajn sur la sojlo, celante pezajn Hyrkaniajn arkojn al li. Unu el la alvenintoj estis alta, svelta kaj ruĝbarba.
– Keraspa! – Conan murmuris, etendante la manon al sia sabro kaj ponardo kuŝantaj sur la tero.
– Ne moviĝu! – la ĉefo de montaranoj ripetis. – Vi pensis, ke mi iris al la vilaĝo por helpantoj, ĉu ne? Kaj mi sekvis vin la tutan nokton, rajdante kun unu el miaj viroj, kiu ne estis vundita en la batalado.
Li ekrigardis la statuon.
– Se mi scius, ke la templo enhavas ion tiel valoran, mi estus prirabinta ĝin antaŭ longe, malgraŭ la antaŭjuĝoj de mia popolo. Rustum, prenu de li la glavon kaj ponardon!
La montarano ekrigardis la latunan kapon de akcipitro, kiu kronis la sabron de la Cymmeriano.
– Atendu! – li ekkriis. – Li estis tiu, kiu savis min de torturo en Arenjun! Mi rekonas ĉi tiun armilon!”
– Silentu! – murmuris la ĉefo. – Morton al ŝtelistoj!
– Ne! Li savis mian vivon! Kion vi donis al mi krom riskajn taskojn kaj mizeran salajron? Mi rifuzas obei vin, vi hundo!
Rustum saltis, levante la sabron, kiun li prenis de la Cymmeriano, sed Keraspa pafis sagon, kiu trafis lin en la bruston. Rustum ekkriis kaj ŝanceliĝis malantaŭen, poste plonĝis en la abismon. Lia longa krio, fariĝante pli kaj pli malforta, resonis de la templa plafono. Keraspa fulmrapide elŝiris alian sagon el la sagujo kaj restreĉis la pafarkon antaŭ ol Conan sukcesis salti al li. La senarma Cymmeriano streĉiĝis, preta salti al sia kontraŭulo eĉ kun sago en sia brusto, dum la ruben-inkrustita idolo malsupreniris de sia piedestalo kaj, kun laŭta metala tintado, faris unu longan paŝon al Keraspa.
Kun terura kriego, la montarano celis la idolon kaj lanĉis sagon. Ĝi trafis la metalan brakon kaj desaltis alten, transkapiĝante. Longaj brakoj kaptis la Kezankianon je la brako kaj kruro. La idolo turniĝis kaj ekmoviĝis peze al la fendo. Teruraj krioj eliĝis el la ŝaŭmkovrita buŝo de Keraspa. Conan, senvorta pro teruro, frostiĝis por momento, kaj la statuo blokis lian fuĝvojon. Se li provus gliti preter la idolon nun, li trovus sin atingebla de unu el ĝiaj du longaj, metalaj brakoj. Malgraŭ sia maso, la statuo moviĝis tiel rapide kiel homo.
La ruĝa dio alproksimiĝis al la fendo kaj levis Keraspan alten en la aeron, intencante ĵeti lin en la abismon. Conan ekvidis la gapantan buŝon de la krieganta freneze Kezankiano, nigriĝantan inter lia densa, ŝaŭmgluita barbo.
– Kiam la statuo finos trakti Keraspan – li pensis, – ĝi sendube venos por mi. La antikvaj pastroj ne devis ĵeti oferojn en la abismon por sia dio – ĝi mem prizorgis tion.
La statuo ŝanceliĝis sur siaj oraj kruroj, tenante la muĝantan ĉefon super sia kapo, kiam subite Conan, retiriĝante kontraŭvole, trovis siajn manojn sur la brakapogilo de unu el la seĝoj. En antikvaj tempoj, ĉi tiuj seĝoj certe gastigis ĉefpastrojn aŭ aliajn ceremoniestrojn. La Cymmeriano turniĝis, kaptis la dorson de la masiva trono, kaj levis ĝin en la aeron. Kun peno, li svingis la seĝon super sian kapon kaj ĵetis ĝin, trafante la idolon en la dorson, inter la orajn ŝultrojn, ĝuste en la sama momento kiam ĝi ĵetis la kriegantan Keraspon en la abismon. La ligna trono frakasiĝis en pecojn, sed la ĵetaĵo trafis la idolon ĝuste kiam ĝi kliniĝis antaŭen, kompletigante la movon kiu ĵetis la ĉefon en la abismon. La metala statuo perdis sian ekvilibron. Por momento ĝi ŝanceliĝis sur la rando de la fendo, svingante la aeron per la oraj brakoj. Poste ĝi plonĝis en la abismon, sekvante sian oferaĵon.
Conan metis alian seĝon sur la plankon kaj rigardis trans la fendrandon. La kriegoj de Keraspo mallaŭtiĝis en la profundo. Por momento, ŝajnis al Conan, ke li aŭdis la malproksiman sonon de statuo frapanta la abismomurojn, sed li ne povis esti certa. Ne estis fina krako, neniu obtuza sono – nenio, nur silento.
Conan viŝis sian frunton per muskola brako kaj ridetis sarkasme. La malbeno de la Sangŝprucigita Dio finiĝis, kaj la statuo finiĝis. Kvankam liaj esperoj pri riĉiĝo malaperis kune kun la ora idolo en la fendo, la Cymmeriano estis kontenta – je tiu prezo li aĉetis sian vivon.
Ekzistas ja aliaj trezoroj…
Levinte sian glavon kaj la arkon de Rustum, li eliris en la matenan sunon por elekti sian ĉevalon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl.
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.