La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie Materialoj
por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


2.
CONAN
EL CYMMERIA

Aŭtoroj:
Robert Ervin Howard
L. Sprague de Camp
Lin Carter

©2026 Geo


Laciĝinta de la ĉarmoj de la civilizo, Conan revenas al sia denaska Cymmeria. Tamen, post monato aŭ du da ĉasado de knabinoj kaj drinkado, lia maltrankvila naturo tiras lin reen al la malnovaj amikoj, la AEsiroj. Kune, li komencas armitan ekspedicion al Vanaheim.

La Enhavo

LA FILINO DE LA FROSTGIGANTO

ROBERT E. HOWARD

La tintado de glavoj kaj hakiloj silentiĝis, la krioj de la mortigatoj svagiĝis – silento ekregis super la ruĝiĝinta neĝo. Morna, pala suno blindige brilis sur la glaĉerojn kaj neĝkovritajn ebenaĵojn, ekbruligante arĝentajn brilojn sur la dishakitaj kirasoj kaj breĉetitaj klingoj kie kuŝis la batalmortitoj. Tie kaj aliloke, sensenta mano daŭre tenis la tenilon de rompita glavo, kaj kaskumitaj kapoj, ĵetitaj malantaŭen en mortspasmoj, levis siajn ruĝajn kaj orajn barbojn morne al la ĉielo, kvazaŭ en fina alvoko al Ymir – la frostgiganto, dio de militistoj. Meze de la karmezin-trempitaj amasoj kaj kiraskovritaj kadavroj, du viroj staris unu kontraŭ la alia. Nur ili estis moviĝantaj en ĉi tiu dezertejo. Ĉio ĉirkaŭ ili frostiĝis: la frosta ĉielo super ili, la blanka, senfina ebenaĵo ĉirkaŭe, kaj la mortintoj ĉe iliaj piedoj. Ili paŝis malrapide inter la korpoj, kiel fantomoj alvenantaj el la mondo de la mortintoj por antaŭaranĝita renkontiĝo. Ili ekstaris vizaĝo kontraŭ vizaĝo en la daŭra silento.

Ambaŭ estis altaj kaj potence konstruitaj. Ili perdis siajn ŝildojn, kaj iliaj kirasoj estis fleksitaj kaj ĉizitaj. Sango kovris iliajn kirasojn kaj makulis glavojn, kaj iliaj kornaj kaskoj portis la spurojn de batoj. La unua militisto estis senbarba kaj havis nigrajn harojn; la bukloj kaj barbo de la dua estis ruĝaj kiel sango sur suntrempita neĝo.

– Homo – diris ĉi-lasta – diru al mi vian nomon, por ke miaj fratoj en Vanaheim sciu, kiu estis la lasta el la bando de Wulfhere, kiu falis sub la manon de Heimdul.

– Ne en Vanaheim – respondis la nigraharulo – sed en Valhalla vi diros al viaj fratoj, ke vi renkontis Conan-on de Cymmeria!

Heimdul saltis sur lin, muĝante kolere, kaj lia glavo konturis luman arkon. Conan ŝanceliĝis, kaj antaŭ liaj okuloj elŝprucis fasko da ruĝaj flamoj dum la malsuprenfalanta klingo siblis kaj krakis kontraŭ lia kasko, eligante bluajn fajrerojn. Li ŝanceliĝis, sed per la tuta forto de siaj potencaj brakoj, li puŝis sian glavon en sian malamikon. La klingo trapikis la latunajn skvamojn de lia maŝkiraso, trapikis lian koron, kaj la ruĝhara militisto falis senviva ĉe la piedoj de Conan.

La Cymmeriano staris kun sia glavo mallevita en la mano, superfortita de ondo de naŭziga elĉerpiĝo. La suno reflektanta de la neĝo pikis liajn okulojn kiel tranĉilo; la ĉielo ŝajnis strange nereala kaj malproksima. Li turnis sian dorson al la vasta, piedpremita batalkampo, kie militistoj kun flavaj barboj kuŝis ŝlositaj en mortbrakumo kun ruĝbarbaj militistoj. Li faris kelkajn hezitajn paŝojn, kaj subite la brilo de la neĝkampoj malaperis el lia vido. Blindigita, li falis en la neĝon, apogante sin sur sian brakon kovritan per maŝkiraso kaj skuis sian kapon kiel vundita leono, provante dispeli la mallumon, kiu nubigis lian vidon.

Subite, arĝenta rido trarompis la ondojn de konfuzo, kaj Conan reakiris sian vidkapablon. Stranga ŝanĝo okazis en la ĉirkaŭa pejzaĝo, io, kion li nek povis nomi nek difini – la tero kaj ĉielo alprenis nekutiman koloron. Sed li ne pensis pri tio. Antaŭ li, ŝanceliĝante kiel arbido en la vento, staris juna virino. Ŝia korpo ŝajnis glata kiel eburo; krom la reto de ŝia maldika vualo, ŝi estis nuda kiel la tagiĝo. Ŝiaj malgrandaj piedoj, pli blankaj ol neĝo, paŝis malpeze trans la blankan ebenaĵon. Kaj ŝi ridis pri la nekredema militisto per rido pli dolĉa ol la plaŭdado de arĝenta fontano, tamen nuancita de kruela mokado.

– Kiu vi estas? – demandis la Cymmeriano. – De kie vi venas?

– Kian diferencon tio faras? – ŝi diris per la voĉo pli melodia ol la sono de arĝentkorda harpo, sed akrigita de krueleco.

– Voku viajn homojn – li diris, premante la tenilon de sia glavo. – Kvankam mia forto fuĝis, ili ne kaptos min vivanta. Mi vidas, ke vi apartenas al Vaniroj.

– Ĉu mi diris tiel?

Li ekrigardis ŝiajn neregeblajn buklojn, kiuj unuarigarde ŝajnis ruĝaj. Nun li vidis, ke ŝia hararo – nek ruĝa, nek ora – estis grandioza miksaĵo de ambaŭ koloroj. Li rigardis, sorĉite. Tiuj bukloj estis kiel oro de elfoj: la suno brilis tiel blindige en ili, ke lia rigardo apenaŭ povis elteni la vidon. En ŝiaj okuloj – iomete bluaj, iomete grizaj – dancis lumoj kaj nuboj de koloroj, kiujn li ne povis eĉ nomi. Ŝiaj plenaj lipoj ridetis, kaj ŝia korpo – de ŝiaj malgrandaj piedoj ĝis ŝia grandioza krono de ondantaj haroj – estis die bela, kiel el sonĝo. Lia koro batis forte.

– Mi ne povas konstati – li diris – ĉu vi estas el Vanaheim, kaj tial mia malamiko, aŭ el Asgard, do tial mia amiko. Mi multe vojaĝis, sed nenie mi renkontis virinon kiel vi. La brileco de via hararo blindigas min. Mi neniam vidis tiajn hararojn, eĉ ne ĉe la blondharaj filinoj de la EAsiroj. Je Ymir!

– Kiu vi estas por ĵuri je Ymir? – ŝi mokis. – Kion vi scias pri la dioj de neĝo kaj glacioj, vi, kiu venis el la sudo por serĉi aventurojn inter fremduloj?

– Je la mornaj dioj de miaj prapatroj! – li ekkriis kolere. – Kvankam mi ne estas la orhara AEsir, neniu uzas la glavon pli bone ol mi! Hodiaŭ mi vidis kiel falis okdek militistoj, kaj mi sola postvivis la batalon inter la rabistoj de Wulfhere kaj la lupoj de Braga! Diru al mi, virino, ĉu vi vidas la brilon de ŝtalo sur la neĝa ebenaĵo, aŭ armitajn virojn paŝantajn trans la glaĉeron?

– Mi vidas froston brilantan en la suno – ŝi respondis. – Mi aŭdas la venton flustrantan inter la eternaj neĝoj.

Li skuis la kapon kun suspiro.

– Niord devus esti aliĝinta al ni antaŭ la batalo. Mi timas, ke li kaj liaj armitoj falis en embuskon. Wulfhere kaj liaj militistoj kuŝas mortintaj... La milito pelis nin malproksimen, kaj mi pensis, ke ne ekzistas iu ajn vilaĝo je leŭgoj ĉirkaŭe, sed vi ne povus esti veninta el malproksime sen vestaĵoj. Konduku min al via tribo, se vi estas el Asgard, ĉar mi estas malfortigita de batoj kaj laca de batalado.

– Mia vilaĝo kuŝas pli malproksime ol vi povas marŝi, Conan el Cymmeria – ŝi ridis. Ŝi klinis sin super lin, disigante siajn brakojn larĝe, klinante sian kapon flanken, kaj rigardis lin per volupte brilantaj okuloj duone vualitaj de longaj, silkecaj okulharoj.

– Ho, homo, ĉu mi ne estas bela?

– Kiel nuda tagiĝo leviĝanta inter la neĝoj – li murmuris kaj liaj okuloj flamis kiel tiuj de lupo.

– Do leviĝu kaj sekvu min? Kiu potenca militisto kuŝas ĉe miaj piedoj? – ŝi diris kante per voĉo plena de mokado. – Kuŝu en la neĝo kaj mortu kiel tiuj stultuloj, Conan kun la nigra hararo! Vi ne povos iri kien mi direktas.

Conan, malbenante, pene stariĝis; lia veteraĝinta, cikatra vizaĝo tordiĝis pro kolero, kaj danĝera brilo aperis en liaj bluaj okuloj. Sovaĝa deziro igis la sangon pli rapide flui tra liaj vejnoj kaj bati kiel martelo en liaj tempioj. Furioza deziro ekflamis en li, trapikante lin kiel ŝtala klingo, kovrante la teron kaj ĉielon per ruĝa nebulo.

Superfortita de frenezo, li forgesis sian lacecon kaj malfortecon. Senvorte, li puŝis sian sangmakulitan glavon reen en ĝian ingon kaj ĵetis sin al la knabino, provante kapti ŝian molan korpon en siaj larĝe etenditaj brakoj. Kun moka rido, ŝi saltis malantaŭen kaj forkuris, ĵetante mokajn rigardojn trans sian ŝultron. Kun mallaŭta grumblo, Conan komencis sekvi ŝin. Li forgesis la batalon, forgesis pri Niord kaj liaj militistoj, kiuj ne alvenis ĝustatempe. Li pensis nur pri tiu malgranda, blanka figuro, kiu ŝajnis naĝi anstataŭ kuri.

Ili kuris trans blindige blankan ebenaĵon. La piedpremita, sangoruĝa batalkampo malaperis de la vido, sed Conan daŭre persekutis la virinon kun la silenta persisto, kutima al barbaroj. Liaj pezaj piedoj rompis la frostan kruston de neĝo, li falis en neĝdunojn, kaj kun plej granda malfacileco, li puŝis tra ili. La knabino kuris per dancanta paŝado, malpeze kiel plumo glitanta trans la surfacon de lageto, ŝiaj nudaj piedoj apenaŭ lasis spuron sur la neĝsurfaco. Malgraŭ la fajro fluanta en la vejnoj de la militisto, la frosto mordis lin tra lia meŝkiraso kaj felsubŝtofita tuniko; sed la knabino en la fluanta vualo kuris malpeze kaj ĝoje, kvazaŭ dancante inter la palmoj de rozĝardenoj de Poitain.

Pli kaj pli fore ŝi kondukis ŝin persekutantan Conan-on. Torento da malbonaj malbenoj fluis el la sekaj lipoj de la Cymmeriano. Li grincis per la dentojn, kaj la vejnoj en liaj tempioj ŝveliĝis kaj dolore pulsis.

– Vi ne fuĝos! – li muĝis. – Konduku min en embuskon, lasu min amasigi la kapojn de viaj parencoj ĉe viaj piedoj! Kaŝiĝu de mi, kaj mi renversos montojn por trovi vin! Mi persekutos vin ĝis la Infero mem!

Li aŭdis ŝian frenezigan ridon, kaj ŝaŭmo ekfluis el lia buŝo. La knabino kondukis lin pli kaj pli foren en la dezertejon. Horoj pasis, kaj la suno malleviĝis ĉe la horizonto, plilongigante la ombrojn. La pejzaĝo ŝanĝiĝis: vastaj ebenaĵoj cedis lokon al longaj ĉenoj de senfinaj montetoj. Malproksime norde, la barbaro ekvidis altajn montopintojn, kovritajn de eternaj neĝoj, bluetaj de ĉi tiu distanco, kaj rozigitajn pro la radioj de sangoruĝe subiranta suno. La malheliĝanta ĉielo super ili estis tranĉita de flagrantaj radioj de aŭroro, disvastiĝantaj kiel ventumilo de klingoj el malvarma, fajra brilo, ŝanĝanta kolorojn. La ĉielo brulis, tranĉata de strangaj ekbriloj kaj lumoj. La neĝo briletis fantome: nun blua, nun viola, nun kun malvarma arĝenta brilo. Conan senĉese antaŭenpuŝis tra tiu brileta, sorĉita regno de glacio; en la kristala labirinto de montoj, la sola realaĵo ŝajnis al li esti blanka, nuda korpo, daŭre kuranta rekte antaŭ li.

Li ne konsideris la strangecon de la eventoj – eĉ kiam li ekvidis du gigantajn figurojn bloki lian vojon. La skvamoj de iliaj ĉenmaŝkirasoj pliblankiĝis pro frosto, kaj iliajn kaskojn kaj hakilojn kovris glacio. Neĝpolvo priŝutis iliajn harojn, glacio transformis iliajn barbojn en kristalajn glacipendaĵojn, kaj iliaj okuloj estis tiel malvarmaj kiel la lumo fluanta malsupren el la ĉielo.

– Fratoj! – ekkriis la knabino, dancante inter ili. – Rigardu, kiu venas! Mi alportis al vi homon por mortigi! Elŝiru lian koron, por ke ni povu meti ĝin fumantan sur la tablon de nia patro!

La gigantoj respondis per muĝo simila al la krakado de glaciflosumaĵoj raspantaj kontraŭ glacikovrita bordo. Ili levis siajn pezajn hakilojn, brilantajn en la stellumo, sed la frenezigita Cymmeriano sin ĵetis al ili, atentanta nenion . La frostigita klingo fulme pasis antaŭ liaj okuloj, blindigante per sia brilo; malgraŭ tio, li faris teruran baton kaj detranĉis la kruron de la atakanto ĉe lia genuo. La trafito falis kun ĝemo, kaj en la sama momento, fulmrapida hakilbato de la dua giganto ĵetis Conan-on en la neĝon. Lia brako rigidiĝis por momento, sed lia ĉenmeŝkiraso savis lian vivon. Kontraŭ la malvarme flamanta ĉielo, li ekvidis sian kontraŭulon turi super li kiel koloso ĉizita el glacio. La hakilo falis – kaj eniĝis profunde en la neĝon kaj frostigitan teron, ĉar en la lasta momento la Cymmeriano ruliĝis flanken kaj saltis sur siajn piedojn. La giganto kun muĝo eltiris la klingon, sed la glavo de Conan jam falis. La genuoj fleksiĝis sub la atakanto, kaj li malrapide sinkis en la neĝon, ruĝiĝinta pro la sango ŝprucanta el lia detranĉita nuko.

Conan turniĝis kaj ekvidis la knabinon starantan apude, rigardantan lin per larĝe malfermitaj okuloj, el kiuj malaperis ĉiu mokado. La barbaro eligis sovaĝan krion, kaj gutoj da sango ekŝprucis el la glavo, kiun li svingis en atako de freneza kolero.

– Alvoku la reston da viaj fratoj! – li ekkriis. – Mi ĵetos iliajn korojn al la lupoj! Vi ne fuĝos for de mi!

Kun krio de teruro, ŝi turnis sin kaj forkuris antaŭen. Ŝi jam ne ridis kaj ne mokis lin.

Ŝi kuris, timante pri sia propra vivo. Kvankam li streĉis sin per sia tuta forto ĝis la sango ŝajnis eksplodi ĉe liaj tempioj kaj la neĝo kirliĝis en ruĝaj flokoj antaŭ liaj okuloj, ŝi daŭre malproksimiĝis de li, kaj ŝia figuro pli kaj pli malgrandiĝis en la lumo elfluanta el la ĉielo ĝis ŝi estis ne pli granda ol infano, poste fariĝante nur blanka flameto dancanta sur la neĝo, kaj ĝis fine apenaŭ nur malklara makulo. Tamen Conan daŭre persekutis ŝin, ŝanceliĝante kaj kunpremante la dentojn. Subite la malklara makulo transformiĝis en blankan flameton, poste en infanecan figuron, kaj post momento ŝi estis nur cent paŝojn antaŭ li. Malrapide, paŝon post paŝo, eĉ tiu ĉi distanco mallongiĝis.

La knabino nun kuris kun peno: li aŭdis ŝian rapidan, anhelantan spiron, vidis ŝiajn fluantajn orajn buklojn, kaj la ekbrilon de timo en la rigardoj, kiujn ŝi ĵetis al li trans la ŝultron. La obstina persekutado de la barbaro donis rezultojn. La kruroj de la fuĝanta virino perdis sian rapidecon; ŝi komencis ŝanceliĝi.

En la senbrida animo de la Cimmeriano eksplodis Infera fajro, tiel lerte disblovita de ŝi. Kun nehoma muĝo, li kaptis la knabinon, kiu turniĝis, kriante akre kaj etendante siajn brakojn en defenda gesto. La glavo falis sur la neĝon – Conan tiris la knabinon al si. Ŝi klinis sian sveltan korpon malantaŭen, malespere baraktante en lia fera teno. Oraj bukloj flirtis ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, blindigante lin per sia brilo, kaj la tuŝo de ŝia svelta korpo tordiĝanta en liaj maŝkovritaj brakoj frenezigis lin. Li enprofundigis siajn fortajn fingrojn en ŝian glatan haŭton – ĝi estis glacie malvarma. Li sentis kvazaŭ li brakumus virinon faritan ne el karno kaj sango, sed el brulanta glacio. Ŝi klinis sian oran kapon flanken, provante eviti la furiozajn kisojn, kiujn li premis sur ŝiaj plenaj lipoj.

– Vi estas neĝe malvarma – li balbutis, konfuzita. – Venu, mi varmigos vin per la fajro de mia sango...

Kun malespera krio, ŝi liberiĝis kaj saltis reen, lasante delikatan kiel araneaĵo vualon en lia mano. Li ekrigardis ŝiajn orajn buklojn, disĵetitajn malorde, ŝian peze ondantan bruston, kaj ŝiajn belajn okulojn, brilantajn en teruro. Dum momento, li staris admire pro ŝia terura beleco, rigardante ŝian nudan korpon meze de la neĝo.

Ŝi eklevis siajn brakojn al la lumplena ĉielo kaj ekkriis per voĉo, kiu por ĉiam restis en liaj oreloj:

– Ymir! Ho patro mia, savu min!

Conan saltis, etendante la manon por kapti ŝin, kiam subite, kun la tondranta krako de krevantaj glaĉeroj, la tuta ĉielo ekflamis. La korpon de la knabino envolvis blanka mantelo de flamoj tiel blindigaj, ke Conan ŝirmis siajn okulojn per la manoj kontraŭ ilia neeltenebla brilego. Dum mallonga momento, la ĉielon kaj neĝkovritajn montetojn priverŝis brilo de kraketanta blanka fajro, bluaj lancoj de frosta lumo kaj malvarmaj, karmezinaj flamoj.

Conan ŝanceliĝis kun krio. La knabino malaperis. La brilanta neĝo kuŝis malplena kaj senmova; nur alte supre, fajroj furiozis en la malvarma ĉielo. Tondro ruliĝis trans la malproksimajn bluajn montojn, kiel la muĝado de grandega militĉaro, veturata de ĉevala jungitaro, kies furiozaj hufoj frapis fulmojn el la neĝo kaj vekis subĉielajn eĥojn.

Subite, la aŭroro, la neĝkovritaj montetoj, kaj la flamanta ĉielo ekdancis freneze antaŭ la okuloj de la Cymmeriano. Miloj da fulmoj eksplodis en pluvo de sparkoj, kaj la ĉielo turniĝis kiel giganta rado, ŝutanta stelojn. La neĝkovritaj montetoj ektremis sub la piedoj de Conan, kiu sinkis en la neĝon kaj kuŝis senmove.

* * *

En malluma, malvarma universo, kies suno estingiĝis antaŭ eonoj, la Cymmeriano eksentis tremon de vivo, fremda kaj nedivenebla. Li estis en la centro de tertremo, ĵetita ĉi tien kaj reen; iu frotis liajn manojn kaj piedojn. Conan komencis ĝemi pro doloro kaj palpe serĉi sian glavon.

– Li rekonsciiĝas, Horso – diris ies voĉo. – Rapidu, ni devas forpeli la froston de liaj membroj se li iam denove uzu la glavon.

– Lia maldekstra mano estas kunpremita – murmuris alia voĉo. – Li tenas ion en ĝi...

Conan malfermis siajn okulojn kaj ekvidis barbajn vizaĝojn kliniĝantajn super li. Altaj, orharaj militistoj en maŝkirasoj kaj feloj ĉirkaŭis lin.

– Conan! – diris unu el ili. – Vi vivas!

– Je Krom, Niord – ekflustris la Cymmeriano. – Ĉu mi vivas, aŭ ĉu ni ĉiuj renkontiĝis en Valhalla?

– Ni vivas – murmuris la Asgardano, prizorgante la duone frostmorditajn piedojn de Conan. – Ni devis trarompi nian vojon el la embusko, alie ni aliĝus al vi antaŭ la batalo. Kiam ni alvenis al la batalkampo, la korpoj ankoraŭ ne malvarmiĝis. Ni ne trovis vin inter la mortigitoj, do ni sekvis viajn spurojn. Je Ymir, Conan, kial vi kuraĝis iri en dezertojn de l' Nordo? Ni sekvis viajn spurojn dum horoj. Se neĝoŝtormo forbalais ilin, ni neniam trovus vin, je Ymir!

– Ne ĵuru tiel ofte je Ymir – murmuris alia militisto maltrankvile, rigardante la malproksimajn montojn. – Ĉi tiu estas lia lando, kaj legendoj diras, ke la dio atendas sian tempon inter ĉi tiuj neĝkovritaj pintoj.

– Mi vidis virinon – diris Conan, daŭre konfuzita. – Ni koliziis kun la homoj de Braga sur la ebenaĵo. Mi ne scias kiom longe ni batalis. Nur mi restis viva. Mi estis malforta kaj konfuzita. La lando ĉirkaŭ mi estis kiel el sonĝo – nur nun ĉio ŝajnas al mi ordinara kaj konata. Ĉi tiu virino venis kaj mokis min. Ŝi estis bela kiel la frosta fajro de Infero. Kiam mi ekrigardis ŝin, stranga frenezo ekregis min, kaj mi forgesis la tutan mondon. Mi ĉasis ŝin. Ĉu vi ne vidis ŝiajn spurojn? Aŭ la gigantojn en glaciaj kirasoj, kiujn mi mortigis?

Niord skuis sian kapon.

– Ni trovis nur viajn piedsignojn sur la neĝo, Conan.

– Tiam mi devas esti freneza – diris la mirigita Cymmeriano. – Tamen vi ŝajnas al mi ne pli reala ol tiu orhara junulino, kiu estis nude forkuranta de mi trans la neĝon. Mi jam havis ŝin en miaj brakoj, kiam ŝi malaperis en malvarmaj flamoj.

– Li deliras – flustris unu el la militistoj.

– Tute ne! – ekkriis maljunulo kun sovaĝa kaj morna rigardo. – Ŝi estis Atali, la filino de Ymir, la frosta giganto! Ŝi venas al la mortintoj sur postbatalejoj kaj aperas al la mortantoj! Mi vidis ŝin mem, kiam kiel knabo mi kuŝis duonmorta sur la sanga kampo de Wolfraven. Mi vidis ŝin paŝi inter la kadavroj kuŝantaj en la neĝo; ŝia nuda korpo brilis kiel eburo, kaj ŝia ora hararo brilis kun neeltenebla brilo en la lunlumo. Mi kuŝis tie ĝemante kiel mortanta hundo, ĉar mi ne havis forton rampi post ŝi. Ŝi allogas militistojn en la sovaĝejon por esti mortigitaj de ŝiaj fratoj – gigantoj, kiuj kuŝigas fumantajn homajn korojn sur la tablon de Ymir. La Cymmeriano vidis Atali-on, la filinon de la frostgiganto.

– Bah! – murmuris Horsa. – La menso de maljuna Gorm estis malklarigita de kapvundo, kiun li ricevis en sia junaĝo. Conan deliris en batalfrenezo – rigardu kiel difektita estas lia kasko. Ĉiu el tiuj batoj povus esti konfuzinta lian menson. Li ĉasis iluzion en la sovaĝejon. Li estas el la Sudo; kion li povus scii pri Atali?

– Vi certe diras la veron – murmuris Conan. – Ĉio ĉi estis tiel stranga kaj mistera… Je Crom!

Li interrompis sin, rigardante la peceton da ŝtofo pendantan de lia forte kunpremita maldekstra mano. La aliaj rigardis silente la maldikan kiel aranaĵo vualon, kiun nenia tera ŝpinilo ŝpinis.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.