La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Gianni Rodari

©2026 Geo

La Enhavo

LA BUTERAJ VIROJ

Johaneto Tempoperdema, granda vojaĝisto kaj fama esploristo, iun tagon atingis la landon de la buteraj viroj. Sub la suno ili likviĝis, ili devis ĉiam vivi en malvarmo, kaj ili loĝis en urbo kie anstataŭ domoj estis multaj fridujoj. Johaneto pasis tra la stratoj kaj vidis ilin montri sin de la fenestretoj de iliaj fridujoj, kun glaciosako sur la kapo. Sur la ŝildo de ĉiu fridujo estis telefono por paroli kun la loĝanto.

– Saluton.

– Saluton.

– Kiu parolas?

– Mi estas la reĝo de la buteraj viroj. Plej altkvalita kremo. Svisbova lakto. Ĉu vi bone vidis mian fridujon?

– Ho ve, ĝi estas tute ora. Ĉu vi vere neniam lasas ĝin?

– Vintre, se estas sufiĉe malvarme, en glacia aŭto.

– Kaj se la suno hazarde aperas inter la nuboj dum Via Reĝa Moŝto promenumas?

– Ne eblas, tio ne estas permesite. Mi tuj karcerigus ĝin de miaj soldatoj.

– Ba! – diris Johaneto. Kaj li iris al alia lando.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.