La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Gianni Rodari

©2026 Geo

La Enhavo

SUNO KAJ NUBO

La suno vojaĝis tra la ĉielo, gaja kaj glora sur sia fajra ĉaro, siajn radiojn ĵetante ĉien, koleregigante pluvŝtorm-humoran nubon, kiu grumblis:

« Malŝparulo, tru-manplatulo, forĵetu, forĵetu viajn radiojn: vi vidos kiom malmultaj restos. »

En la vitĝardenoj, ĉiu vinbero kiu surrebe maturiĝis ŝtelis po unu, aŭ kelkfoje po du radiojn minute; kaj ĉiuj herbero, araneo, floro, akvoguto prenis sian parton.

« Lasu, lasu ke ĉiuj ŝteladu vin: vi vidos kiom ili vin dankos, kiam vi ne plu havos ŝtelindaĵojn. »

La suno ĝoje daŭrigis sian vojaĝon, pomilione, pomiliarde siajn radiojn fordonacante, senkalkule.

Nur je subiro, li kalkulis la restantajn radiojn: kaj, nu vidu, eĉ ne unu mankis. La nubo, prosurprize, solviĝis en hajlon.

Tiam la suno gaje plonĝis en la maron.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.