La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KRIPTO DE L' BESTIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO V: LA MALPROKSIMA CENTAŬRO

Mi ektremis dumdorme kaj vekiĝis. Kiel Renfrew eltenis ĝin? – mi pensis.

Verŝajne mi ekmoviĝis, ĉar akra doloro trafis min, kaj mallumo fermiĝis super mi. Mi ne scias kiom longe mi kuŝis en ĉi tiu stato de dolora svenado. Kiam mi reakiris konscion, mi eksentis la puŝon de la motoroj, kiuj propulsis la kosmoŝipon.

Konscio estis revenanta al mi malrapide ĉi-foje. Mi kuŝis senmove, sentante la ŝarĝon de jaroj da dormo. Mi decidis strikte sekvi la regulojn, kiujn Pelham establis antaŭ tiel longe.

Mi ne volis sveni denove.

Mi kuŝis kaj pensis: estis malsaĝe de mi zorgi pri Jim Renfrew, kiu estas restonta en hibernacia dormo dum pliaj kvindek jaroj.

Mi komencis observi la lumigatan ciferplaton sur la pupitro. Kiam mi vekiĝis, ĝi montris 23:12; nun estis 23:22. Do dek minutoj jam pasis – la necesa tempo, laŭ Pelham, inter kompleta pasiveco kaj la komenco de aktiveco.

Tre malrapide, mi etendis la manon al la rando de la lito. Klak! Mi premis la butonon estantan tie. Aŭdiĝis mallaŭta susuro. La masaĝaparato komencis milde moviĝi sur mia nuda korpo. Unue, ĝi frotis miajn brakojn, poste miajn krurojn, kaj iom post iom mian tutan korpon. Mi sentis maldikan flueton da oleo guteti malsupren, enfiltriĝante en mian sekan haŭton.

Mi kriis pro doloro multfoje, sed jam post horo, mi povis sidiĝi kaj ŝalti la lumojn.

La malgranda, maldense meblita, konata kajuto ne povis teni mian atenton longe. Mi stariĝis.

La movo certe estis tro perforta. Mi ŝanceliĝis, kaptis la metalan litfoston, kaj elvomis senkolorajn stomakajn sukojn.

La naŭzo malpliiĝis. Tamen, necesis mia tuta volo por iri al la pordo, malfermi ĝin, kaj paŝi laŭ la mallarĝa koridoro al la kontrolejo.

Kvankam ĝi ne estis mia devo, tamen mi ne povis rezisti la tenton – mi klinis min super la kontrolpanelo kaj ekrigardis la kronometron.

Ĝi montris 53 jarojn, 7 monatojn, 2 semajnojn, 0 tagojn, kaj 27 minutojn.

Kvindek tri jarojn! Ĉiuj homoj, kiujn ni konis sur la Tero: la junuloj, kun kiuj ni iradis al la universitato, la knabino, kiu kisis min ĉe la festo honore al ni en la nokto de nia forflugo – ili ĉiuj estas mortintaj nun aŭ vivas ĝis matura maljuneco – mi pensis senpripense, preskaŭ indiferente.

La bildo de ĉi tiu knabino restis en mia memoro. Ŝi estis bela, plena de vivo, tute fremda. Ŝi ridis, ofertante al mi siajn ruĝajn lipojn kun la vortoj: "Kaj nun ankoraŭ kiso por la malbelulo."

Ŝi verŝajne estas jam maljunulino, aŭ restas en sia tombo.

Larmoj ekfluis en miaj okuloj. Mi forviŝis ilin kaj komencis varmigi ladskatolon da likva koncentraĵo, kiu supozeble estis mia unua manĝo. Iom post iom, mi estis reakiranta mian formon.

Kvindek tri jaroj kaj sep monatoj kaj duono, mi pensis kaose. Preskaŭ kvar jaroj preter la asignita tempo. Mi bezonas fari kelkajn kalkulojn antaŭ ol preni la sekvan dozon de la longviveca eliksiro. Dudek granoloj, kiel oni kalkulis, supozeble konservus mian korpon kaj tenus min vivanta dum ekzakte kvindek jaroj. La drogo estis plej ŝajne pli potenca ol Pelham povis detekti dum la mallongdaŭraj testoj.

Mi pripensis ĉion ĉi, sidante streĉe kun mallarĝiĝintaj okuloj. Subite, mi komprenis, kion mi faras kaj eksplodis en ridon. La sono rompis la silenton kiel pafoserio; mi ektimiĝis

Sed samtempe, mi malstreĉiĝis. Do, mi sidas ĉi tie kaj okupiĝas pri kritikumo?

Kaj ja kvar jaroj estas guto en la oceano kompare kun la tuta daŭro de nia vojaĝo!

Fine, mi vivas kaj estas ankoraŭ juna. Tempo kaj spaco estas konkeritaj. La universo apartenas al la homo!

Mi manĝis mian "supon" senhaste, prenante malgrandajn glutojn. Mi formanĝis la tutan bovlon, uzante ĉiun sekundon de miaj asignitaj tridek minutoj. Poste, tre refreŝigita, mi revenis laŭ la sama vojo al la kontrolejo.

Ĉi-foje mi restis tie pli longe por rigardi la ekranojn. Jam post momento, mi lokalizis Sol-on – tre hele lumigantan stelon preskaŭ en la centro de la poba ekrano.

Por lokalizi Alfa-Centaŭron mi bezonis pli da tempo. Sed ankaŭ ĝi fine heliĝis – briletanta punkto en la semita per lumoj kosma nigreco.

Mi ne perdis tempon por kalkuli iliajn distancojn. En kvindek kvar jaroj, ni travojaĝis dekonon de la 4,3 lumjaroj al ĉi tiu plej proksima al ni stelsistemo.

Kontenta, mi revenis al la loĝejaj kajutoj. Nun, unu post la alia, mi pensis. Unue, Pelham.

Kiam mi malfermis la pordon al la hermetikata kajuto de Pelham, la neeltenebla fetoro de putriĝanta karno atakis miajn nazotruojn. Anhelante, mi klakfermis la pordon. Mi staris tremante en la mallarĝa koridoro.

Minuto pasis; mi havis neniun alian elekton krom akcepti la realecon. Pelham estis mortinta.

Mi ne memoras jam precize kion mi faris tiam. Mi kuris, mi scias tion. Mi puŝis malfermen la pordon al la kajuto de Renfrew, poste al tiu de Blake. La pura, freŝa odoro en iliaj kajutoj, la vido de iliaj senmovaj korpoj sur iliaj litoj, restarigis mian internan ekvilibron.

Profunda malĝojo kaptis min. Kompatinda, estiminda Pelham! La inventinto de la longviveca eliksiro, kiu permesis al ni tiun grandan salton en la interstelan spacon, nun kuŝis morta – viktimo de sia propra invento.

Li ja diris: "La risko, ke iu el ni mortos, ne estas tro granda. Sed ekzistas, kiel mi nomas ĝin, mortokoeficiento de ĉirkaŭ dek procentoj, kromprodukto de la unua dozo. Se niaj korpoj superos ĉi tiun komencan ŝokon, ili povos elteni sekvajn dozojn."

Ŝajne, la mortokoeficiento grandas pli ol dek procentoj kaj tial la eliksiro tenis min en hibernacistato dum pliaj kvar jaroj.

Deprimita, mi iris al la magazeno, kie mi akiris mian kosmoveston kaj gudrotukon. Sed eĉ ĉi tiu vesto ne mildigis la hororon de la laboro! La eliksiro konservas la korpon ĝis certa grado, sed eĉ kiam mi levis ĝin, ĝi disfalis popece.

Fine, mi portis la gudrotukon kaj ĝian enhavon al la aerkluzo kaj puŝis ĝin en la spacon.

Mi konsciis, ke mi nun havas malmulte da tempo. La maldormperiodoj supozeble estu mallongaj kaj dum ili oni estis eluzanta tion, kion ni nomis nia "aktuala" oksigenprovizo; la ĉefaj rezervoj supozeble restu netuŝitaj. Kemiaj reakciiloj en ĉiu kabino iom post iom refreŝigis la "aktualan" aeron dum la jaroj, adaptante ĝin por nia sekva vekiĝo.

Okazis iel strange, ke – kvazaŭ por memkonservado – ni ne konsideris la eblecon, ke iu ajn ŝipano mortu, kaj nun, eĉ post senigo de la skafandro, mi sentis la diferencon en la konsisto de la aero, kiun mi enspiris.

Unue, mi paŝis al la radio. Oni kalkulis, ke duona lumjaro estis la limo de la atingopovo de radioondoj, kaj ni ĵus estis alproksimiĝantaj al tiu ĉi limo.

Haste, kvankam zorgeme, mi skribis raporton, poste legis ĝin en la diktafonon kaj komencis elsendi. Mi ŝaltis centfojan elsendon. Daŭros malmulte pli ol kvin monatoj antaŭ ol la mesaĝo atingos la Teron.

Mi alkroĉis mian raporton al la ŝiptaglibro kaj aldonis noton por Renfrew sube. Ĝi estis mallonga omaĝo al la memoro de Pelham. Mi skribis ĝin el la koro, sed mi havis alian kialon: Renfrew kaj Pelham estis amikoj. Renfrew – la inĝeniera genio, kiu konstruis nian ŝipon; Pelham — la granda kemiisto-kuracisto, kies eliksiro ebligis al la homaro entrepreni ĉi tiun mirindan vojaĝon en la kosman spacon.

Mi opiniis, ke Renfrew – kiam li vekiĝos en la granda silento de la kuranta ŝipo – bezonos ĉi tiun mian omaĝon al sia amiko kaj kolego. Por mi, kiu amis ilin ambaŭ, tio estis sufiĉa kialo.

Post la skribado de la noto, mi rapide inspektis la varmigitajn motorojn, notis la legojn de instrumentoj kaj kalkulis kvindek kvin granolojn de la eliksiro. Tio estis la dozo – kalkulita tiel precize kiel mi nur povis – kiun mi bezonos por cent kvindek jaroj.

Ankoraŭ por pli longa momento antaŭ ol mi endormiĝis, mi pensis pri Renfrew kaj la terura ŝoko, kiu atendos lin, preter aliaj sentoj – naturaj en lia situacio – kaj kiel ĝi profunde tuŝos lian aparte senteman naturon...

Mi ekmoviĝis, maltrankviligita de ĉi tiu vizio. La angoro daŭre restadis en mia animo kiam alvenis la mallumo.

* * *

Mi malfermis miajn okulojn preskaŭ tuj. La eliksiro, mi pensis kuŝante. Ĝia efiko finiĝis.

Sento de torporo en mia tuta korpo revenigis min al la realeco. Mi kuŝis senmove, rigardante la horloĝon super mia kapo. Ĉi-foje estis pli facile por mi sekvi la proceduron, escepte ke mi ne povis rezisti kontroli la kronometron denove dum mi preterpasis ĝin survoje al la kuirejo.

Ĝi montris 201 jarojn, 1 monaton, 3 semajnojn, 5 tagojn, 7 horojn, 8 minutojn.

Mi trinkis malgrandglute la bovlon da tiu mia supersupo, kaj poste malpacience alpaŝis al la grandega ŝiptaglibro.

Mi ne povas priskribi la emocion, kiu kaptis min kiam mi ekvidis la konatan manskribon de Blake kaj – post foliumado – Renfrew.

Tamen grade kiam, mi estis leganta kion Renfrew skribis, miaj emocioj trankviliĝis. Ĝi estis seka raporto kaj nenio pli: gravitometriaj legoj, precizaj kalkuloj de la trapasita vojo, detala raporto pri la motoraj rendimentoj, kaj fine, pritakso de la rapidoŝanĝoj bazita sur sep konstantoj.

Ĝi estis bonmetiista laboro, bonega scienca analizo. Sed nenio pli krom tio: neniu mencio pri Pelham, neniu vorto pri kio okazis aŭ kion mi skribis.

Se ĉi tiu raporto estus ia kriterio, Renfrew povus sambone esti roboto por mi.

Mi scias ion pri tio.

Simile — kiel mi konstatis leginte la raporton de Blake – Blake opiniis.

"Bill, ELŜIRU ĈI TIUN PAĜON POST TRALEGO!"

Do okazis la plej malbona. Kia ironio de la sorto. Mi eĉ ne povas elteni la penson pri Pelham mortinta. Kia homo li estis, kia amiko! Sed ni ja sciis la riskon, kiun ni mem prenis; li sciis ĝin eĉ pli bone ol iu ajn el ni. Ni povas nur diri: dormu trankvile, kara amiko. Ni neniam forgesos vin.

Koncerne Renfrew – lia stato ne estas kaŭzo de zorgo. Ni maltrankviliĝis pri kiel li eltenos sian unuan vekiĝon, kaj aldone aperis la ŝoko post la morto de Pelham. Mi pensas, ke nia maltrankviliĝo estis pravigita.

Sur la Tero, Renfrew, ni ambaŭ scias tion, estis sortfavoratulo, kun sia aspekto, sia mono, sia inteligenteco. Lia granda difekto estis, ke li ne zorgis pri la estonteco. Kun sia brila personeco, ĉirkaŭita de amaso da admirantinoj kaj jesuloj – li havis tempon apenaŭ por la estanteco. La severa realeco ĉiam surprizis lin kiel fulmo el la hela ĉielo. Li eĉ povis forlasi siajn tri eksedzinojn (fakte, ne tiom eksedzinaj, se vi interesiĝas pri tio) sen rimarkante, ke tio signifis por ĉiam.

La adiaŭa bankedo sole sufiĉis por konfuzi homon, por senigi homon je la sento de realeco. Vekiĝi cent jarojn poste kaj konsciiĝi, ke tiuj, kiujn li amis, foriris, mortis kaj estis manĝitaj de vermoj — brr!

(Mi intence vestis ĝin per tiaj mornaj tonoj, ĉar ja la homa penso esploras ĝisfunde eĉ la plej terurajn aspektojn de la realeco, sendepende de kiel oni ilin cenzuras en parolo.) Persone, mi kalkulis je Pelham kiel siaspeca morala subteno por Renfrew. Ni ambaŭ scias, ke Pelham konsciis pri sia influo sur lin. Nun oni devos anstataŭigi tion per io. Provu elpensi ion, Bill, dum vi faros viajn taskojn. Ni ja devos vivi kun ĉi tiu ulo kiam ni ĉiuj vekiĝos post kvincent jaroj. Elŝiru tiun paĝon! La resto estas jam nur kutimaj aferoj. Ned."

Mi ĵetis la leteron en la forbruligilon. Mi lastfoje ekrigardis la du dormantoj – kiel morte senmovaj – kaj revenis al la kontrolĉambro.

Sur la ekrano, la suno estis tre hele brilanta stelo, juvelo sur la malhela veluro de la ĉielo, bonguste brilanta diamanto.

Alfa Centaŭro brilis pli hele. Ĝi estis radianta lumo, plene kirasita per nigro kaj brilo. Daŭre oni ne eblis distingi la individuajn sunojn de Alfa: A, B, C kaj Proksima, sed ilia kombinita lumo donis impreson de vasteco kaj majesto.

Mi estis ravita. Subite mi komprenis la signifon de ĉi tiu evento: por la unua fojo, la homo vojaĝas al la malproksima Centaŭro, por la unua fojo kuraĝas atingi la stelojn.

Eĉ la penso, ke sep, eble ok, generacioj jam naskiĝis sur la Tero ekde nia forflugo, kaj ke la knabino, kiu lasis al mi la dolĉan rememoron pri siaj ruĝaj lipoj, estas konata al ŝiaj posteuloj kiel ilia pra-pra-pra-pra-avino, se ili daŭre memoras ŝin – eĉ tiu ĉi penso ne povis obtuzigi mian admiron.

La tempo, kiu pasis, estis senlima, neimagebla, kaj tial neebla elvoki ian ajn emocion. Mi plenumis mian taskon, prenis mian trian dozon de la eliksiro, kaj iris al la lito.

Mi endormiĝis, daŭre sen ia plano rilate al Renfrew.

* * *

Kiam mi vekiĝis, mi aŭdis la alarmsirenon.

Mi kuŝis. Mi povis fari nenion alian. Se mi moviĝus, mi perdus konscion. Mi sciis, kvankam eĉ la penso pri ĝi estis vera turmento, ke sendepende de la danĝero, la plej rapida vojo estus sekvi lastdetale la establitan proceduron laŭ la sekundo.

Iel mi sukcesis. La alarmsireno muĝis akre, sed mi ne moviĝis ĝis venis la tempo leviĝi. Dum mi trapasis la stirejon, la bruo estis neeltenebla. Sed mi eltenis ĝin kaj poste sidis dum duonhoro englutante supon.

Mi estis preskaŭ konvinkita, ke se la bruo daŭrus, Blake kaj Renfrew vekiĝus.

Fine mi decidis, ke estas tempo alfronti la danĝeron. Profunde enspirinte, mi prenis mian lokon ĉe la stirpanelo. Mi malŝaltis la cerbo-borantan sirenon kaj aktivigis la ekranojn.

Flamoj eksplodis el la malantaŭa ekrano. Ĝi estis masiva kolono de blanka fajro, plilongigita, plenigante preskaŭ kvaronon de la ĉielo. Terura penso venis al mia kapo: ke ni devas esti kelkajn milionojn da kilometroj for de iu grandega suno, kiu antaŭnelonge eksplodis en ĉi tiu parto de la kosma spaco.

Mi obstine manipulis la telemetrojn – poste, por momento, obtuze nekredeme, mi rigardis la respondon, kiu aperis sur la ekrano kun metala tinto.

Sep kilometroj. Nur sep kilometroj! La homa menso estas stranga; antaŭ ĵus momento, kiam mi pensis, ke ĝi estas nenormale formita suno, ĝi elvokis en mian menson nenion krom ardantan mason. Nun, subite, mi ekvidis klarajn konturojn kaj facile rekoneblan formon.

Konsternite, mi saltis sur miajn piedojn ĉar…

Ĝi estis kosmoŝipo! Grandega, kilometron kaj duonon longa. Aŭ pli ĝuste - mi refalis en mian sidlokon, dispremita de la katastrofo, kiun mi ĵus atestis – ĝi estis la brulanta vrako de kosmoŝipo. Neniu vivanta povus eskapi ĉi tiun inferon de avidegaj flamoj. Krom se la ŝipanaro sukcesis lanĉi la savboatojn.

Panike, mi serĉis la ĉielon por lumo, brilo de metalo, kiu indikus la ĉeeston de pluvivantoj.

Sed estis nenio krom mallumo kaj steloj kaj brulanta vrako.

Post pli longa tempo, mi rimarkis ĝin pli malproksime: ĝi ŝajnis postresti malantaŭe. Se la motoroj ĝis nun egalis ĝian rapidecon kun la nia, ili fine devis cedi al la furiozo de la fajro konsumanta la ŝipon.

Mi komencis foti. Mi sentis min pravigita malfermante la kranon de rezerva oksigeno. Dum la spaco inter ni komencis pligrandiĝi, ĉi tiu miniatura Novao, estanta antaŭe glata kosma linioŝipo, malrapide ŝanĝis koloron, perdante sian intensan blankecon. Mia lasta ekrigardo rivelis longforman brilon, rememorigantan pri ĉerizkolora nebulozo vidata horizontale – reflekto de brilo en la mallumo super la malproksima horizonto.

Inter ĉi tiuj observoj, mi jam faris ĉion necesan. Nun mi reaktivigis la alarmsistemon kaj fervore revenis al la lito, kun mia menso plena de pensoj.

Kiam mi kuŝis tie, atendante la efikon de la fina dozo de la eliksiro, mi pripensis: la vasta stela sistemo de Alfa Centaŭro certe havas loĝatajn planedojn. Se mi pravas en miaj kalkuloj, ni estas nur apenaŭ 1,6 lumjarojn for de la ĉefa grupo de "Alfa"-sunoj, kaj iomete pli proksime al la ruĝa "Proksimo".

Do tio signifus, ke ekzistas almenaŭ unu pli tre progresinta civilizo en la universo. Miriga mondo, kian ni neniam eĉ revis, kuŝas antaŭ ni malŝlosita. Mi eksentis ekscitiĝon. En la plej lasta momento, ĝuste kiam dormo estis min transprenanta, mi konsciiĝis, ke mi tute forgesis niajn problemojn kun Renfrew. Mi tamen ne sentis ian ajn maltrankvilon. Renfrew certe reakiros sian antaŭan vivenergion kiam li rekte alfrontos fremdan civilizon.

* * *

Niaj problemoj finiĝis.

Evidente mia ekscito devis travivi ĉi tiujn lastajn cent kvindek jarojn da dormo, ĉar tuj kiam mi vekiĝis, mi pensis:

Ni estas sur la loko! Ĉi tiu longa nokto, ĉi tiu nia mirinda vojaĝo, finfine finiĝis. Nun ni estos jam kune, ni vidos unu la alian, kaj ankaŭ ni lernos pri la ĉi-tiea civilizo. Ni vidos la sunojn de la granda Centaŭro.

Stranga afero: dum mi kuŝis tie, plena de ĝojo, frapis min, ke la tempo, kiu pasis, ŝajnis tiel longa al mi. Ĉar fakte... fakte, mi vekiĝis nur tri fojojn, kaj unufoje el tiuj, nur apenaŭ por la daŭro de tuta tago.

En la plej vera senco de la vorto, mi vidis Blake-on kaj Renfrew-on – kaj Pelham-on – antaŭ tago kaj duono. La periodo de mia konscio daŭris nur tridek ses horojn, de la momento kiam molaj lipoj tuŝis la miajn kaj premis kontraŭ ili en la plej dolĉa kiso de mia vivo.

Do de kie ĉi tiu sento, ke tutaj jarcentoj pasis, sekundo post sekundo? De kie venis ĉi tiu nekredebla, senbaza konscio pri la vojaĝo tra nepenetrebla, senfina nokto?

Ĉu la homa menso povus esti tiel facile trompita?

Fine – aŭ almenaŭ tiel ŝajnis al mi – mi trovis la respondon: mia organismo estis tenata viva dum ĉiuj tiuj kvincent jaroj, ĉiuj miaj ĉeloj kaj organoj funkciis – do estas eble, ke certaj centroj en mia cerbo ankaŭ konservis konscion dum tiu ĉi tempo.

Kompreneble, estis ankaŭ la psikologia fakto, ke mi nun ja scias, ke ĝuste kvincent jaroj pasis, kaj ke…

Mi ektremis vidinte, ke dek minutoj jam pasis. Mi zorge ŝaltis la masaĝaparaton.

La mildaj, mole remburitaj manoj de la roboto masaĝis min dum dek kvin minutoj kiam la pordo malfermiĝis. La lumo klakis, kaj mi ekvidis Blake-on.

La tro abrupta turno de mia kapo al li kaŭzis, ke la petaloj komencis kirliĝi antaŭ miaj okuloj. Ferminte miajn okulojn, mi aŭdis liajn paŝojn dum li marŝis al mi.

Post minuto, mi povis jam rigardi denove; ĉi-foje mi vidis lin klare. Mi vidis lin porti bovlon da supo por mi. Li ekstaris super mi, rigardante min per strange morna rigardo.

Fine, lia longa, maldika vizaĝo malstreĉiĝis en malforta rideto.

– Saluton, kiel vi fartas, Bill – li diris. – Ŝŝŝ! – li siblis tuj. – Ne provu paroli nun. Mi nutros vin per supo, kaj vi kuŝu trankvile. Ju pli baldaŭ vi ekfunkcios, des pli bone.

Li denove ridetis, kaj poste, kvazaŭ post iom da pripensado, li aldonis: – Mi jam funkcias ekde du semajnoj.

Li sidiĝis sur la rando de la lito kaj prenis kulerplenon da supo. La zumo de la masaĝilo aŭdiĝis en la silento, kiu ekregis. Mia forto malrapide revenis. Mi ankaŭ pli kaj pli konsciiĝis pri la depresio de Blake.

– Kio pri Renfrew? – mi fine sukcesis raŭke eldiri. – Ĉu li vekiĝis jam? – Blake hezitis, poste kapjesis. Lia vizaĝo malheliĝis. Li sulkigis la brovojn.

– Li estas freneza, Bill – li diris simple. – Li estas kompleta frenezulo! Mi devis ligi lin. Li nun estas en sia kajuto. Li jam iom trankviliĝis, sed antaŭe li murmuris ion kiel maniulo.

– Ĉu vi stultiĝis? – mi fine flustris. – Renfrew neniam estis tiel sentema antaŭe. Deprimita kaj senkuraĝigita, jes, sed certe la nura konscio, ke tiom da jaroj pasis kaj ke neniu el liaj amikoj vivas, ne povus esti frenezinta lin.

Blake skuis sian kapon.

– Ne temas nur pri tio, Bill.

Li paŭzis, poste daŭrigis: – Bill, vi devas prepari vin por ŝoko malsimila al iu ajn, kiun vi iam ajn spertis.

Mi fiksis demandan rigardon sur lin, sentante malplenon en mia menso.

– Kion vi celas?

– Mi scias, ke vi povas elteni ĝin – li daŭrigis, kun grimaco sur la vizaĝo. – Do ne estu timigita. Vi kaj mi estis paro da eksperimentaj vermoj. Ni estis senditaj sur ĉi tiun vojaĝon ĉar ni eniris la U-on kun Renfrew kaj Pelham. Praktike parolante, por dikhaŭtuloj kiel ni, ne devus gravi ĉu ni alteroĝis en la jaro 1 miliono p.K. aŭ 1 miliono a.K. Ni rigardus ĉirkaŭen kaj dirus: "Kiel vi fartas, maljuna malsaĝulo?", aŭ: "Kiu estis tiu pterodaktilo, kiun mi vidis kun vi hieraŭ vespere? Ĝi ne estis pterodaktilo. Ĝi estis la intelekta edzino de Unthahorsten."

– Diru tuj, pri kio temas – mi flustris.

Blake stariĝis. – Billi, kiam mi legis viajn raportojn pri tio, kio okazis, kaj rigardis la fotojn de la brulanta ŝipo, io venis al mi en la kapon. Antaŭ du semajnoj, la Alfa-sunoj estis tre proksimaj, nur ĉirkaŭ ses monatojn for de ni, laŭ nia averaĝa rapideco de okcent kilometroj per sekunde. Ni vidu ĉu mi povas kapti unu el iliaj stacioj, mi pensis al mi.

– Nu – li devigis rideton – dum kelkaj minutoj, mi kaptis centojn da elsendoj. Ili estis elsenditaj sur ĉiuj sep bendoj, tiel klare kiel la sonorado de sonorilo.

Li paŭzis, rigardis min kun malforta rideto.

– Bill – li ĝemis – ni estas la plej grandaj idiotoj en la mondo! Kiam mi rakontis ĉion al Renfrew, li malrigidiĝis kiel trapikita balono.

Li denove paŭzis. Miaj streĉitaj nervoj ne povis elteni la silenton.

– Pro Dio, homo… – mi komencis. Kaj haltis. Mi kuŝis senmove, subita penso trafis min. Mi sentis mian sangon malvarmiĝi. Fine, mi sukcesis eldiri malfortvoĉe:

– Do vi diras, ke…

Blake kapjesis. – Jes, ĝuste tiel aspektas. Ili malkovris nin per siaj skoltaj radioj kaj energiaj ŝildoj. Ŝipo jam lanĉiĝis por renkonti nin. Mi nur esperas – li finis morne – ke ili povos fari ion por Jim.

* * *

Horon poste, dum mi sidis ĉe la stirpupitro, mi vidis ekbrilon en la mallumo. Helarĝenta ekbrilo eksplodis ĝis sia plena grandeco. Jam momenton poste, la masiva kosmoŝipo egalis nian rapidecon, malpli ol kilometron malantaŭe.

Blake kaj mi rigardis unu la alian.

– Ĉu mi aŭdis ĝuste? – mi demandis tremantvoĉe – ke ĉi tiu ŝipo lanĉis el la hangaro antaŭ dek minutoj? – Blake kapjesis.

– Ĝi iras de la Tero al la Centaŭro tri horojn – li diris. Mi ne aŭdis tion antaŭe. Mi sentis mian kapon turniĝi.

– Kio?! – mi ekkriis. – Kaj ĝi daŭris al ni kvincent...

Mi silentiĝis. – Tri horojn! – mi flustris. – Kiel oni povis ignori teknologiajn progresojn?

En profunda silento, ni rigardis kiel malhela malfermaĵo profundiĝas en la roksimila muro antaŭ ni. Mi direktis nian ŝipon en ĉi tiun kavernon.

Sur la poba ekrano oni vidis la enirejon al la kaverno fermiĝi. Lumoj ekbrilis antaŭ ni kaj fokusiĝis sur iun pordon. Dum mi mallevis nian ŝipon sur la metalan plankon, vizaĝo ekbrilis sur la komunikada ekrano.

– Cassellahat! – Blake flustris en mian orelon. – La ulo, kiu tenis kontakton kun mi.

Ĝi estis la vizaĝo de eminenta erudito. Cassellahat ekridetis al ni kaj diris:

– Vi povas forlasi vian ŝipon nun kaj eniri tra ĉi tiu pordo.

Dum ni singarde paŝis eksteren en la vastan akceptejon, mi havis impreson kvazaŭ nin ĉirkaŭas malplena spaco. Ĝi similas al la hangaro de interplaneda ŝipo, mi imagis. Nur ke ĉi tiu estas iel fremda…

"Nervoj!“ mi mense akre riproĉis min.

Sed mi povis vidi el la esprimo de Blake, ke li sentas same. Ni eniris – silenta duopo – tra la indikita pordo en la koridoron, kiu kondukis al vasta, luksa ĉambro.

Ĝi povus esti reĝa ĉambro aŭ la apartamento de filmstelulo. La tutaj muroj estis kovritaj per belegaj tapiŝoj – aŭ pli ĝuste, por momento ŝajnis al mi, ke ili estas tapiŝoj; poste mi konstatis, ke tamen ne. Ili estis... Mi ne povis decidi...

Mi jam vidis multekostajn meblojn en kelkaj el la apartamentoj de Renfrew, sed ĉi tiuj sofoj, seĝoj kaj tabloj brilis kvazaŭ ili estus faritaj el desegnitaj, multkoloraj artfajraĵoj. Ne, ne estis tiel. Ili tute ne fosforeskis, sed...

Mi ne povis decidi denove.

Mi jam ne havis tempon por detala observado. Viro, vestita idente kiel ni, leviĝis de sia seĝo ekvidinte nin. Mi rekonis Cassellahat-on.

Li paŝis al ni, ridetante. Subite, li malrapidiĝis, eksnufis. Momenton poste, li haste manpremis niajn manojn kaj rapide retiriĝis al la seĝo tri metrojn for de ni, sidiĝante rigide sur ĝin.

Ĝi estis surprize malĝentila konduto, sed mi estis kontenta je tio, ke li retiriĝis, ĉar kvankam li tiel nelonge skuis mian manon, mi ekflaris malfortan parfumon. Ĝi estis neklara, malagrabla odoro. Kaj cetere – viro, kiu uzas tro multe da parfumo!

Mi ektremis. Ĉu la homa specio fariĝis tiel tro polurita nuntempe?

Li gestis al ni sidiĝi. Mi faris tion, scivolante al mi, "Do ĉi tio supozeble estas bonveno?"

– Mi devas averti vin – Cassellahat komencis – pri via amiko. Li estas skizofreniulo, kaj niaj psikologoj povos plibonigi lian staton nur por mallonga tempo. Plena kuracado postulos pli longan tempon kaj vian plenan kunlaboradon. Vi devus konsenti pri ĉiuj liaj projektoj, krom se, kompreneble, ili prenus danĝeran direkton. Kaj nun – li ridetis al ni – permesu al mi bonvenigi vin al la kvar planedoj de Centaŭro. Ĉi tio estas granda momento en mia vivo. De frua infanaĝo, mi estis preparita nur por ĉi tiu sola tasko – esti via mentoro kaj gvidanto. Kaj kompreneble, mi ĝojas, ke fine alvenis la momento, kiam miaj detalaj studoj pri la lingvo kaj kutimoj de la usona Mezepoko povas trovi la praktikan aplikon, kiun ili celis.

Li tute ne aspektis ravita. Li sulkigis sian nazon laŭ tiu ridinda maniero, kiun mi jam rimarkis pli frue ĉe li, kaj lia esprimo estis dolorsimila. Sed estis liaj vortoj, kiuj ŝokis min.

– Kion vi celas – mi demandis – dirante pri "studoj de la usona lingvo"? Ĉu la nacia lingvo jam maluziĝis?

– Nu, ne, kompreneble ne – li ridetis – sed ĝi ŝanĝiĝis tiom multe, ke, sincere, vi malfacile komprenus eĉ simplan vorton kiel ‘uhm’.

– Uhm? – Blake ripetis.

– Ĝi signifas ‘jes’.

– Ha, jes.

Ni sidis silente. Blake mordis sian malsupran lipon. Fine li ekparolis.

– Kiaj estas la ĉi-tieaj planedoj? Vi rakontis al mi ion per la radio pri loĝantarcentroj, kiuj refariĝas urbaj metropoloj.

– Mi estos feliĉa – Cassellahat diris – montri al vi tiom da niaj metropoloj, kiom vi ŝatus vidi. Vi estas niaj gastoj, kelkaj milionoj da kreditoj estis deponitaj en ĉiun el viaj kontoj, je via dispono.

– Ho ve – Blake elbalbutis.

– Tamen, mi devas doni al vi certan konsilon – Cassalehat daŭrigis. Ni ne rajtas permesi, ke niaj civitanoj sentu sin seniluziigitaj. Tial, vi neniam rajtos promeni tra la urbo aŭ intermiksiĝi kun la homamasoj. Ili nur rajtos spekti vin per novaĵfilmetoj aŭ en fermita veturilo kaj aŭskulti vin per la radio. Se vi havas iujn ajn geedziĝajn planojn, vi devas diri adiaŭ al ili por ĉiam.

– Mi ne komprenas – Blake diris, mirigita, esprimante sentojn de ni ambaŭ.

– Temas pri tio, – Cassellahat finis firme – ke neniu eksciu pri via malagrabla odoro. Ĝi povus ruinigi viajn financajn perspektivojn.

– Kaj nun – li stariĝis – mi forlasas vin por nun. Mi esperas, ke vi ne kontraŭos, se mi portos maskon dum via ĉeesto estonte. Ĉion bonan, sinjoroj, kaj…

Li haltis kaj ekrigardis ion malantaŭ ni.

– Ha, via amiko estas ĉi tie – li diris. Mi turnis min subite. La okuloj de Blake larĝiĝis.

– Hej, amikoj! – Renfrew diris gaje de la pordo. – Ĉu ni ne estis aro da fiaskuloj? – li aldonis kun grimaco.

Mia voĉo ŝtopiĝis. Mi kuris al li, kaptante lian manon. Mi brakumis lin. Blake provis sekvi la samon.

Kiam ni fine liberigis Renfrew el nia brakumo kaj rigardis ĉirkaŭen, Cassellahat jam malaperis. Li faris tion ĝustatempe, ĉar mi volis pugnobati lian nazon pro liaj lastaj rimarkoj.

– Do, atenton! – Renfrew komencis. – Ni komencu.

Li rigardis min kaj Blake-on, ridetis, frotis siajn manojn kune ĝoje, kaj aldonis: – Mi rigardis ĉion ĉi tie la tutan semajnon, elpensante demandojn por tiu maljuna kokino, kaj tie...

Li paŝis al Cassellahat.

– Kio faras la lumrapidon konstanta? – li komencis.

Cassellahat eĉ ne palpebrumis. – La rapido egalas al la kubo de la kuba radiko de t x G – li respondis. – G signifas la profundon de la spactempa kontinuo, t – la totalan toleremon, aŭ graviton, kiel vi dirus, de ĉiu materio en ĉi tiu kontinuo.

– Kiel formiĝis ĉi tiuj planedoj?

– Ĉiu suno, por konservi sin en sia spaco, elĵetas materion, kiel ŝipo surmare elĵetas ankron. Ĉi tio estas tre supraĵa priskribo. Mi povus doni al vi la matematikan formulon, sed mi devus skribi ĝin al mi. Fine, mi ne estas sciencisto. Ĉi tiuj faktoj simple estas konataj al mi ekde infanaĝo.

– Atendu momenton – Renfrew interrompis, scivolemigita. – La suno elĵetas ĉi tiun materion sen ia ajn devigo krom… la deziro… konservi sin en ekvilibro?

Cassallahat rigardis lin. – Kompreneble ne. La kialo, la devigo, kiu gravas ĉi tie, estas potenca, mi certigas vin. Sen tia ekvilibro, la suno falus el sia spaco. Nur kelkaj sunoj-soluloj lernis konservi ekvilibron sen planedoj.

– Kelkaj kio? – Renfrew demandis. Mi povis vidi, ke li estas tiel absorbita, ke li forgesis starigi la demandojn, per kiuj li supozeble ŝtopus Cassellahat-on.

La voĉo de Cassellahat interrompis mian pensadon: – La suno-solulo – mi aŭdis – estas tre malnova, malvarma stelo de M-klaso. La plej varmaj el ili, kiel ni scias, havas surfacan temperaturon de ĉirkaŭ 90 °C, la plej malvarmaj -10 °C. Ĝi estas solulo en la laŭvorta senco, strangiĝinta pro la aĝo. La ĉefa karakterizaĵo de ĉi tia stelo estas, ke ĝi ne permesas al materio, planedoj, aŭ eĉ gasoj ekzisti en sia ĉirkaŭaĵo.

Renfrew sidis silente, sulkigante la brovojn, mergita en pensoj.

Mi utiligis la okazon por daŭrigi la diskuton. – Min interesas – mi diris – la vasta scio pri ĉiuj ĉi tiuj detaloj, eĉ se oni ne estas sciencisto. Ekzemple, kiam ni forlasis la Teron, ĉiu infano sciis la principojn de la atommotoro preskaŭ ekde la naskiĝo. Knaboj eĉ ok- kaj dek-jaraj veturis per speciale konstruitaj ludilveturiloj, malmuntis ilin, kaj rekunmetis ilin. Ĉi tiuj principoj estis en ilia sango, kaj ĉiu nova atingo en ĉi tiu kampo estis kiel ilia ĉiutaga pano kaj butero...

Do mi ŝatus ekscii: Kio estas la ekvivalento de tiu principo hodiaŭ?

– Adelediknander – Cassellahat respondis. – Mi jam provis klarigi ĉi tion al sinjoro Renfrew, sed lia menso ŝajnas ne akcepti certajn simplajn aspektojn.

Renfrew, vekita el sia pensado, ekgrimacis. – Li provas diri al mi, ke elektronoj povas pensi, kaj mi ne povas digesti ĝin!

Cassellahat skuis sian kapon.

– Pensi ne, ili ne povas pensi. Tamen ili posedas psikon.

– Elektronikan psikon! – mi ekkriis.

– Simple adelediknandernan – Cassellahat respondis. – Ĉiu infano…

– Mi scias – Renfrew ekĝemis. – Ĉiu sesjarulo povas diri tion al mi. – Li turnis sin al ni. – Ĝuste tial mi envicigis ĉi tiujn demandojn. Mi pensis, ke se ni akirus fundamenntan edukadon je mezprogresa nivelo, ni eble povus kompreni ĉi tiun adelediknandernan kaoson, same kiel la infanoj ĉi tie.

Li turnis sin al Cassellahat. – Sekva demando – li diris. – Kio… – Cassellahat ekrigardis sian horloĝon. – Mi pensas, sinjoro Renfrew – li interrompis, – ke se ni veturu al la planedo Pelham, ni devas jam iri. Vi povas starigi al mi demandojn dumvoje.

– Pri kio temas – mi entrudiĝis.

– Li prenos min al la grandaj inĝenieraj laboratorioj en la Eŭropaj Montoj sur Pelham – Renfrew klarigis. – Ĉu vi volas iri kun mi?

– Mi ne volas – mi respondis. Blake ŝultrolevis.

– Mi ne povas imagi porti tiujn kombineojn, kiujn Cassellahat provizis al ni, kiuj, kvankam ili ja tenas nian odoron for, ne protektas nin de ilia. Bill kaj mi – li finis – restos ĉi tie kaj ludos pokeron por tiuj kvin milionoj da kreditoj, kiujn ni supozeble havas ĉe la Ŝtata Banko.

Cassallahat turnis sin en la pordo. Sub la masko, kiun li nun portis, lia vizaĝo montris klaran malaprobon.

– Vi prenas la donacon de nia registaro tre malserioze – li diris.

– Yhm! – Blake konfirmis.

– Do ni malbonodoras! – Blake diris.

* * *

 

* * *

tradukata


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.