La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ANEKDOTOJ

Aŭtoroj: diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26

6

JUNAĜAJ KARESOJ

La maljuna avo Krukego legas la gazeton, kaj lia maljuna edzino nostalgie diras: "Komence de nia geedza vivo, vi kutimis karesi mian mentonon."

Ne levante la okulojn, la maljunulo diras:

"Jes, certe. Sed tiuepoke vi havis nur unu!"

* * *

"CANEM EMPTOR!" *

La leterportisto sonoras ĉe la ĝardenpordo de domo ĉar li rimarkis ŝildon kun teksto "Atentu la hundon!"

Kruko malfermas la dompordon, kaj demandas: "Kio estas?"

"Sed kie estas la hundo?" demandas la leterportisto. "Ĉu ĝi estas tiom danĝera?"

Je tiu momento alkuras etega mopseto kiu bojaĉas kvazaŭ ĝi kredus sin dogo.

"Komprenu, sinjoro poŝtisto," diras Kruko, "mi tiom timas ke iu paŝos sur ĝin!"

(* latina esprimo: "Atentu la hundon!")

* * *

SANKTA NIKOLAO

Du prostituitinoj deĵoras stratrande.

"Kion vi petis al Sankta Nikolao?" demandas la unua.

Respondas la dua: "150 eŭrojn, kiel al ĉiuj!"

* * *

APRECANTO DE ARTO

Ĉe arta galerio, paro rigardis pentraĵojn.

Unu el ili montris belegan nudan virinon, vestitan nur per folio metita en taŭga loko.

La edzo longe staris rigardante la pentraĵon kaj volis resti eĉ pli longe.

Finfine la malpacienca edzino demandis, "Kion vi atendas? Aŭtunon?"

* * *

LERTA ARTISTO

Edzo kaj edzino promenis tra arta galerio. Edzo subite haltigis sin kaj ekkriis al sia edzino: "Vidu! Estas vi kiu aperas nude en tiu pentraĵo!

Kiam vi tiel pozis por tiu artisto?"

"Neniam, karulo!" ŝi respondis, "Devas esti ke li faris tiun pentraĵon nur laŭ sia memoro."

* * *

KAŬZO DE MORTO

Arkeologo estis fosanta en la Negebo Dezerto en Izraelo, kiam li malkovris mumion en ĉerko. Post ekzameno de tio, li telefonis al kuratoro de prestiĝa muzeo.

"Mi ĵus malkovris 3.000 jaraĝan mumion de viro kiu mortis pro koratako!" li ekscite ekkriis.

La kuratoro diskrete respondis, "Tio eble estas tiel. Portu la mumion ĉi tien kaj lasi min ĝisfunde ekzameni ĝin por konfirmi tion kion vi supozas."

Post semajno la mirfrapita kuratoro telefonis al la arkeologo, "Vi tute pravas! Sed mi ne povas kompreni kiel vi senhezite deklaris la kaŭzon de morto!"

"Tiu tasko estis simpla," la arkeologo informis lin. "La mumio tenis en la mano etan dokumenton kiu diris: "Mi vetas je 10.000 siklojn ke Goljato venkos Davidon".

* * *

VALORO DE BELECO

Post la geedziĝa ceremonio, la novedzo konsultas la pastron.

"Kiom kostas la ceremonio?" li demandas.

"Laŭe," respondas la digna pastro. "Tio dependas de la grado de beleco de via edzino."

La edzo pripensas dum unu minuto, kaj donas 10 eŭrojn al la pastro, dirante:

"Prenu."

La pastro rerigardas la novedzinon, kaj diras:

"Jen via monresto…"

* * *

EN LA MONTARO

Turisto migras tra la montaro, kaj renkontas ŝafiston kun sia ŝafaro.

Ili ekbabilas pri ĉiaj temoj -– pri la ŝafista vivo, la montara vetero, la danĝero pri lupoj, ktp. Forironte, la turisto proponas vetludon al la ŝafisto:

"Mi vetas," diras la turisto, "ke mi povos diveni la precizan nombron da ŝafoj en via ŝafaro ene de dek sekundoj!"

"Ha, tion mi ŝatus vidi!" ekkrias la ŝafisto. "Kaj se vi sukcesos, mi donos al vi unu el la ŝafoj!"

"Nu," diras la turisto, rapide rigardante la ŝafaron, "estas precize 847 ŝafoj!"

"Nekredeble!" ekkrias la ŝafisto, frapante sian kapon. "Tio estas absolute prava respondo! Do, mi povas nur honori mian veton. Vi povas elekti vian ŝafon!"

La turisto metas sian novegajnitan ŝafon sur siajn ŝultrojn, kaj ekforiras. Sed la ŝafisto revokas lin:

"Atendu!" li diras. "Mi proponas reveton, por duoblo aŭ nenio. Se mi sukcesos diveni vian naciecon, vi redonos al mi la ŝafon. Kontraŭe, mi donos al vi du ŝafojn!"

"He, he!" diras la memfida turisto. "Mi akceptas la defion!"

"Vi estas bervalano!" diras la ŝafisto.

"Diable!" ekkrias la bervala turisto. "Kiel vi divenis tion? Mi havas neniun akĉenton en via lingvo, kaj mi portas vialandajn vestojn. Mia nacieco tamen ne estas stampita sur mia vizaĝo!"

"Vi ja pravas," respondas la ŝafisto. "Sed vi estis forportonta mian hundon anstataŭ ŝafo…"

* * *

BONAN APETITON

"Diru, panjo," diras la ĉarma Jonjo, "kiam ni havos onklinon Manjon por vespermanĝo?"

"Silentu," respondas la panjo. "Ni ankoraŭ ne finis la avinon."

* * *

KIALO POR NE DRINKI

Kruko maltrankvilas pro Baniko:

"Aŭskultu, Banĉjo, vi ne devus tiom drinki," li konsilas al sia amiko.

"Tio estas tre malbona por via sano. Kaj mi vetus ke vi eĉ ne scias kial vi tiom drinkas."

"Vi eraras," respondas Baniko. "Mi glutegas alkoholon por forgesi ke mia bopatrino restas ĉe ni hejme!"

"Ho, al via kapo mankas klapo!" ekkrias Kruko. "Ĉar se vi daŭre drinkos tiel, kiam vi iros hejmen, vi ĉion vidos duoble… inkluzive vian bopanjon!"

* * *

AKCIDENTINTO

Kruko vizitas sian amikon Baniko, kaj teruriĝas konstatante ke tiu estas en rulseĝo.

"Sed kio okazis ĉe vi!?"

"Trafik-akcidento," respondas Baniko. "La kuracistoj diras ke mi restos paralizita dum la tuta vivo!"

"Sed tio estas horora!" elkrias Kruko. "Mia kompatinda amiko!"

Baniko gestas ke Kruko proksimiĝu:

"Diru ja al neniu," Baniko flustras ĉe la orelo de Kruko, "sed reale mi havas nenion! Mi simulas paralizon por ricevi cent kvindek mil eŭrojn pro asekuro. Kaj tio bonege funkcias!"

"Kaj ĉu por cent kvindek mil eŭroj vi restos en tiu rulseĝo por la cetero de via vivo!?" surprizite demandas Kruko.

"Kompreneble ne! La venontan semajnon mi faros pilgrimadon al Lourdes…"

* * *

LUMBILDOJN!

(ege malnova sovetia anekdoto, sed tre bona)

En iu vilaĝo oni pendigis afiŝon: "Ĉi-vespere okazos prelego pri diversaj specoj de amo. La prelego estos akompanata per lumbildoj". Ĉiuj ege interesiĝis pri la prelego, kaj, mallaŭ kutimaj malamasoj, la klubejo estis plejŝtopita de vilaĝanoj. La preleganto komencis:

– Ekzistas kelkaj specoj de amo. La unua estas amo de viro al virino, aŭ inverse.

Ĉiuj krias:

– Lumbildojn!

Preleganto diras:

– Sed tio estas konata por ĉiuj, kaj, sekve, lumbildoj ne necesas. Sekva speco de amo estas amo de viro al viro.

Ĉiuj krias:

– Lumbildojn!

Preleganto diras:

– Sed tio estas tro ekzotika, kaj, sekve, lumbildojn mi ne havas. Sekva speco de amo estas amo de virino al virino.

Ĉiuj krias:

– Lumbildojn!

Preleganto diras:

– Sed tio estas ĝenerale neimagebla, kaj, sekve, lumbildoj entute ne ekzistas. Kaj ankaŭ ekzistas amo de sovetia popolo al Komunisma Partio.

Kaj ĝuste pri tio mi montros lumbildojn.

* * *

VINNI-LA-PU

– Ĉu vi havis kromnomon dum via infanaĝo?

– Jes. Oni kromnomis min Vinni-La-Pu.

– Kial? Ĉu ĉar vi estas tiom dika kaj rondforma?

– NE!!! Ĉar min ĉirkaŭis nur geporkoj.

* * *

Fina manĝo Gardisto diras al krimulo : "Oni vin ekzekutos morgaŭ. Kion vi deziras por via fina manĝo?"

Krimulo diras : "Akvomelonon."

Gardisto diras : "Ho, mi bedaŭras. Sed, ne estas akvomelona sezono. Vi ne povas havi ĝin ĝis oktobro."

Krimulo diras : "Mi atendos."

* * *

Golfo-ŝerco Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la uloj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis la procesio estas foririnta.

La alia ulo diras : "Tio estis tre bone kaj afable."

Remetante la ĉapelon, la unua ulo diras : "Nu, mi ne povis fari malpli. Ŝi estis tre bona edzino."

* * *

Tricent oraj moneroj Ulo gajnas tricent orajn monerojn en loterio. Li decidas, ke li movu sin el la gepatra domo al la granda urbo. Post du semajnoj, li revenas, senmonere kaj postebrie.

"Kiel mi elspezis la tri cent orajn monerojn?" li memdemandas. "Cent oraj pecoj mi elspezis pro drinkaĵoj (kun impostoj). Aliajn cent orajn monerojn mi elspezis por belulinoj (ankaŭ impostaj). Sed, la restintajn cent, la finajn cent, tiujn mi ja fordiboĉis!"

* * *

LA ĜUSTA VORTO

Jozefino parolas kun Adelino:

"Ĉu vi memoras ke pasintjare por mia naskiĝdato, mia baptopatrino sendis al mi bonegan donacon, 100-eŭran bileton!"

"Jes," respondas Adelino. "Vi havis bonŝancegon."

"Efektive," daŭrigas Jozefino. "Kaj mi sendis al ŝi koran dankleteron.

Mi skribis: 'Mi ne trovas la vortojn por danki vin…'."

"Tre ĝentile," diras Adelino.

"Jes. Kaj do, ĉijare mia baptopatrino sendis al mi vortaron!"

* * *

TAKSIISTO

Kruko kaj lia kvinjara filo Joĉjo prenas taksion. Ili trapasas la "ruĝan kvartalon" de Bervalo, kaj Joĉjo demandas:

"Paĉjo, kiun atendas ĉiuj tiuj virinoj kiuj staras sur la trotuaro?"

"He…, nu…, mi ne scias," respondas (aŭ evitas respondi) embarasita Kruko.

"Ne, paĉjo, vi devas scii," insistas la etulo. "Kiun ili atendas?"

"He…, nu…, ili estas virinoj kiuj… atendas siajn edzojn," eltrovas Kruko.

Tiam la taksiisto interrompas, amuzita de la patra embaraso, kaj diras:

"Sed ne, sed ne. Ili estas putinoj!"

"Paĉjo, paĉjo," la scivolemo de Joĉjo ankoraŭ viglas. "Kio estas putinoj?"

"He…, nu…," Kruko denove provas elturniĝi. "Ili estas virinoj… kun multaj edzoj!"

La taksiisto moke ridaĉas.

"Sed paĉjo," insistas Joĉjo, "se ili havas multajn edzojn, ili do devas havi multege da infanoj. Kion faras tiuj infanoj?"

Kaj Kruko fulme respondas: "Ili estas taksiistoj!"

* * *

– Helpu! – en trajno aŭdiĝis terura krio. – Ĉu en la vagono troviĝas kuracisto?

– Mi estas kuracisto, – el najbara kupeo elsaltis duone nuda viro. – Kiu bezonas helpon?

– Mi! – la kriinto ĝoje respondas. – Doktoro, bonvolu helpi: kiel nomiĝas malsano de la gorĝo, kies titolo konsistas el sep literoj, la tria estas 's'?

* * *

– Sinjoro paciento, mi devas vin informi, ke unu via testiko estas ligna, kaj la alia – metala.

– Ne eble!

– Sed mi mem ne kredis, ĝis ne konvinkiĝis. Ĉu vi havas problemojn pri via seksa vivo?

– Ĉio estas bonega, mi seksumas ofte…

– Kaj ĉu vi havas infanojn?

– Jes, du knabojn: Pinokjo kaj Terminatoro…

* * *

Kirurgo esploras la rentgenogramon de sia paciento:

– Hm… la klaviklo estas rompita, du ripoj estas preskaŭ tute for, en la fibulo estas krevego. Nu bone, ne gravas, per "Photoŝop" ni ĉion korektos!

(rimarko: "Photoŝop" estas programo por prilaboro de ajnaj bildoj)


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.