La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FRAŬLINO JULIE

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

Pantomimo

Estas ludata tiel kiel se la aktorino efektive estus sola en la ĉambro; turnas, se bezone, la dorson al la publiko; ne elrigardas en la salonon; ne rapidas, kvazaŭ ŝi timus, ke la publiko estos malpacienca.

Kristin: Sola. Mallaŭta muziko de violono de malproksime laŭ takto de ŝotiŝo.

Kristin: kantetanta laŭ la muziko; malplenigas la tablon post la manĝo de Jean, lavas la teleron ĉe la akvostablo, viŝas kaj enmetas en ŝrankon.

Post tio ŝi demetas de si la kuirejan antaŭtukon, elprenas el tirkeston de tablo malgrandan spegulon, metas ĝin kontraŭ la kruĉon kun siringoj sur la tablo; ekbruligas seban kandelon kaj varmigas harpinglon, per kiu ŝi krispigas la harojn de la frunto.

Poste eksteren en la pordo aŭskultante. Revenas al la tablo. Trovas la forgesitan naztukon de la fraŭlino, flaras ĝin; poste ŝi etendas ĝin, kvazaŭ enpensiĝe, streĉas ĝin, glatigas per la mano kaj faldas ĝin je kvar partoj k. t. p.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.