|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EN PROFUNDA KORTOAŭtoro: Chiung Yao |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiu mateno ŝajnis sonĝo. Tre frue pepado de birdoj antaŭ la fenestro sonis eksterordinare klare. Malferminte siajn okulojn, Hanyan vidis la fenestron plenan de aŭtuna sunlumo, kiu brile kaj langvore ĵetiĝis antaŭ ŝian liton. Ŝi ekrigardis la brakhorloĝon. Duono post la oka! Estis tempo por ellitiĝi. Bai diris, ke li prenos ŝin al la kortumo je la deka. Kaj ŝi devis sin ŝminki kaj ŝanĝi veston. Sed ŝi sentis sin mola tra la korpo, kvazaŭ starante sur nuboj. Ŝi ankoraŭ ne havis la senton de realeco pri tio, kion ŝi estis faronta hodiaŭ. Nokte hieraŭ ŝi maldormis ĝis la profundaj horoj.
Ĉu tio estas vera? Ŝi senĉese demandis al si mem. Ĉu ŝi vere fariĝos lia novedzino hodiaŭ? Ĉu ĝi ne estas sonĝo nek revo?
Antaŭ la lito, la kostumo por novedzino, kiu estis dissternita sur la seĝo, montriĝis neĝe blanka. Rigardante ĝin, ŝi tuj ekhavis la senton de realeco. Ŝi eksaltis el la lito je la penso, ke ĝi estos nova kaj okupita tago. Post tualetado, ŝi okule mezuris sin antaŭ la spegulo: la brilantaj okuloj, kiuj ne perfidas la maldormecon, la humidaj kaj glataj vangoj, la ĝojplenaj brovoj, la lipangulo kun iom da hontemo... aĥ! Ĉu tiu estas la eta laboristino, kiu svenis sur la sunum-tereno?
Ŝi eligis profundan suspiron. Jes, kiel Peiwen diris, la mizeraj tagoj devas veni al la fino! Poste tio, kio atendas ŝin, devas esti feliĉa, dolĉa kaj sonĝeca tempdaŭro!
Per harbroso, ŝi malrapide brosis tiujn pendantajn harojn, sed en la spegulo riveliĝis la figuro de Peiwen anstataŭ la ŝia. Peiwen, la nomo dolĉe glitis tra ŝia koro. Ŝi ŝajne viziis liajn ardajn kaj soifajn pupilojn kaj aŭdis lian urĝan voĉon.
“Ni tuj geedziĝu, ju pli frue, des pli bone. Mi ne permesu ion ajn apartigi nin unu disde la alia!”
“Kio povus apartigi nin?” ŝi demandis. Ŝia ridoplena vizaĝo ŝajnis sonĝo kaj ŝia brila okulparo estis poezieca.
Rigardante ŝin, li tuj sentis frostotremon. “Mi volas vin, mi volas vin tuj kaj tute!” kriante, li firme ĉirkaŭprenis ŝin. “Mi timas perdi vin, Hanyan. Ni tuj geedziĝu.”
“Vi ne perdos min, Peiwen, ne, krom se vi forpelos min!” Ŝi ankoraŭ ridetis. “Krom tio, nenia forto povos apartigi nin.”
“Kiu scias?” li diris, kun iom da perplekso kaj ĉagreno en la fundo de siaj okuloj. Poste li tenis ŝian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj diris, “Diru al mi, Hanyan, kian geedziĝan ceremonion vi deziras, ĉu solenan aŭ luksan?”
“Ne,” ŝi diris, “sufiĉas nur malgranda ceremonio, en kiu troviĝos nur vi kaj mi. Mi ne bezonas lukson nek multe da partoprenantoj, alie, pro tio, mi streĉiĝos. Mi bezonas nur malgrandan ceremonion. Ju pli simplan, des pli bonan.”
“Vi estas vere aminda.” Li kisis ŝin. Ŝajnis, ke li jam solvis malfacilan problemon. “Via opinio estas tute sama kiel la mia. Nu, ĉu vi aprobas notarian geedziĝon?”
“Bone, se vi konsideras tion bona.”
“Ĉu vi jam atingis laŭleĝan aĝon?”
“Ankoraŭ ne. Mi ankoraŭ ne atingis la aĝon de dek naŭ jaroj!”
“Aĥ,” li kompateme rigardis ŝin. “Vi vere estas malgranda novedzino!”
Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj ŝia timida hontemo igis ŝin pli kortuŝa. Li nereteneble volis kisi ŝin, kies malgrandaj lipoj montriĝis malseketaj kaj delikataj. Karesante ŝiajn harojn, li demandis, “Ĉu via kuratoro estas via adoptopatro?”
“Jes.”
“Ĉu li konsentos subskribi la geedziĝan atestilon, laŭ via opinio?”
“Li faros tion, mi pensas, ĉar li jam akceptis vian pagon.”
“Do, ni geedziĝu post semajno!” Li decideme diris, “Zorgu pri nenio! Post geedziĝa ceremonio, mi kondukos vin al mia hejmo. Mi volas doni al vi malgrandan surprizon.”
“Sed...” ŝi iom hezitis. “Mi ankoraŭ ne vidis vian patrinon.”
“Vi finfine vidos ŝin. Kial tiel urĝi?’ rapide dirinte, li stariĝis. “Mi tuj iru por prepari ĉion!
Pensu, Hanyan, post semajno, vi fariĝos mia edzino! Ho, mi soife esperas alvenon de tiu tago!”
Nun alvenis tiu tago. Ŝi rigardis sin en la spegulo. Dum tiu semajno, ŝi ĉiam dronis en kapmalklareco kaj konfuziteco. Ŝi fideme lasis lin aranĝi ĉion. Ŝi kune kun li iris provi kostumojn por geedziĝo kaj farigis aliajn novajn vestojn. Ŝi helpis al li elekti ŝtofojn kaj disputis kun tajloro pri la fasonoj de novaj vestoj. Ŝi nur ridetis, sonĝece ridetis. Kiam li elspezis tro multe da mono por ŝi, ŝi ekkaptis lian manon kaj diris, “Ne agu tiel, Peiwen. Vi eldorlotas min!”
“Mi volas eldorloti vin,” li diris, “ĉar vi devas esti dorlotata denaske!”
Kiaj tagoj tio estas, plenaj de tiel dolĉa frenezeco! Ŝi neniel sentis sin plena dum sia vivo nek trempiĝis en miela suko kiel nun. Ŝi sentis konfuzitecon pro ĝojego, eĉ ne sciante kio okazas ĉirkaŭe. Ŝi ne demandis al li pri dekoraciado de la nova loĝejo nek pri aranĝado de la geedziĝa ceremonio, ĉar ŝi jam metis plenan fidon sur lin kaj oferis sian estontecon al li senrezerve.
Nun ŝi estis fariĝonta lia novedzino. Brosante la harojn, ŝi ridetis pretervole kontraŭ la spegulo. Post tre longa tempo, ŝi surprizite konstatis, ke la tempo jam ne estas frua. Se ŝi ne pli rapidus, ŝi maltrafus la tempon por geedziĝa ceremonio. Demetinte la broson, ŝi komencis ŝminki sin. Antaŭe li volis inviti kelkajn kunulinojn por helpi ŝminki ŝin, sed ŝi rifuzis, timante, ke ili alportos al ŝi nur bruadon kaj malordigon. Tio, kion ŝi vere volis, estis sonĝeca malgranda ceremonio. Ŝi nur maldense ŝminkis sin per pudro, kaj anstataŭ hararanĝo farita en beligejo, lasis siajn longajn harojn pendi nature. Poste ŝi surmetis la kostumon por geedziĝo, surkapigis la florkronon kaj drapire surmetis la vualon. Starante antaŭ la spegulo, ŝi eĉ ne povis rekoni sin mem.
Volvata en blanka gazo, ŝi ŝajnis nubo, kaj siaflanke ŝi vere kvazaŭ sin trovis sur nubo, ŝvebeca kaj malklarkapa.
Aŭdiĝis hupado ekstere. Li alvenas! Kun plezuro ŝi atendis starante. Hodiaŭ li ne stiras la aŭton mem, ĉu? Neniu novedzo ŝoforas persone. Ŝi pensis malklare. Ŝi miris, ke ŝi eĉ pensas pri tia bagatelo en tia okazo. Paŝoj impetis al la pordo, kaj preskaŭ tuj malfermiĝis la pordo. Kun bukedo da floroj por novedzino en la levita mano, li enkuris. Ekvidinte ŝin volvatan en geedziĝa gazo, li ŝtoniĝis. Starante ĉeloke, li gapis al ŝi sen palpebrumado, kaj poste li eligis longan elspiron.
“Hanyan,” li diris konfuzite, “vi vere ŝajnas feino en akompano de blankaj nuboj!”
“Mi ne estas feino,” ŝi murmure diris, ridetante. “Mi nur estas via novedzino.”
“Oho! Mia novedzino!” kriante, li sin ĵetis kaj kisis ŝin. “Ĉu vi amas min, Hanyan? Ĉu vi amas min?”
“Jes,” ŝi diris, ankoraŭ sonĝece ridetante. “Mi amas vin. Mi volas doni al vi miajn tutan homon, tutan koron kaj tutan animon!”
Li ektremetis, ekstreme feliĉe ektremetis. Li jam konstatis la fakton en ŝiaj okuloj, ke ŝi jam konfidas al li sian tutan vivon. De nun li superrege mastros ŝiajn feliĉon kaj ĝojon! Kiamaniere li devu protekti kaj domaĝi ŝin! “Dankon al la Ĉielo!” li diris, kun serioza kaj solena mieno, firme premante ŝiajn ambaŭ manojn. “Tio estas la plej trezora donaco, kiun la Ĉielo donis al mi. Mi sentas min dankema dum mia tuta vivo.” Lia solena sentimento infektis ŝin, kies mieno ankaŭ fariĝis solena kaj serioza. Dum ĉi tiu momento, ili ambaŭ absorbiĝis en adoremo al la Kreinto, kiu kunigas ilin, kaj en emociiĝo pro la aranĝo de la sorto.
“Ho,” li subite vekiĝis. “Ni devas rapidi, sed, antaŭ ol ekiri, pririgardu vian geedziĝan ringon.”
Li elpoŝiĝis skatoleton kaj apertis ĝin. Ŝi vidis grandan briliantan ringon, sur kiu la granda radianta diamanto inkrustita inter multaj diamantetoj briletis en sunlumo. Ŝi stuporiĝis kaj la rideto malaperis de ŝia liprando. Ŝi aspektis tre malkviete. “Vi elspezis multe da mono,” ŝi murmuris,
“Ĉu ĝi estas diamanto?”
“Jes, kun pezo de tri karatoj.”
Ŝi levis siajn brovojn kaj rigardis lin. “Vi ne devus elspezi tiom da mono...” ŝi diris,
“Diamanto estas tro valora por mi.”
“Diamanto plej taŭgas por vi,” li direktis sian profundan rigardon al ŝi. “Vi ŝajnas diamanto, same tiel brilanta, kristala kaj firma kiel ĝi.” Li refoje kisis ŝin. “Nu, ni devas foriri! Lide eble atendas en la aŭto malpacience.”
“Lide?” ŝi ŝtoniĝis momenton.
“Gao Lide! Mi jam menciis lin al vi. Li servos kiel atestanto de nia geedziĝo.” Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. “Ĉu vi jam bone pakis viajn aĵojn? Ĉu vi jam kvitigis la pagon al luiganto?”
“Jes,” ŝi montris du ledkofrojn ĉe la pordo. “Jen miaj ĉiuj aĵoj ĉi tie. Mi ne havas multe da havaĵoj.”
“Bone, ni foriru!”
Ĉe la pordo, li subite haltis, kaj rigardante ŝin, serioze diris, “Mi esperas, ke vi ne konsideras la geedzigan ceremonion tro simpla. Mi ne invitis gastojn nek sciigis aliajn pri ĝi. Mi ne volas ĝeni parencojn kaj amikojn. Sed vi ne opinias, ke mi ne donas grandan atenton al la ceremonio, mi pensas. Por mi ĝi estas serioza, solena kaj diskreta.”
“Mi scias,” ŝi diris malaŭte, “Por mi ĝi signifas la samon.”
Kunportante ŝiajn kofrojn, li malsupreniris laŭ la ŝtuparo kune kun ŝi. Pro tio, ke ŝi luis la meblitan domon, ŝi ne bezonis forportis multe da aĵoj krom siaj vestoj en pakaĵoj. Kiam ili estis malsupre, Gao Lide ridete iris renkonte al ili kaj helpis al Bai enmeti la kofrojn en la valizujon de la aŭto. Malferminte la aŭt-pordon, li ridete diris, “Novedzino rapide enaŭtiĝu. Pasantoj estas rigardantaj vin!”
Ŝiaj vangoj ruĝiĝis. Ŝi subkkonscie ĵetis ekrigardon al Gao, kiun ŝi unuafoje vidis: bruna, impona, alta, belaspekta kaj humura junulo. Dum ĉi tiu momento, ŝi eĉ ne imagis, ke tiu junulo iam fariĝos la rifo en ŝia edzina vivo.
Interne de la aŭto, ŝi eksciis, ke Gao stiras la aŭton hodiaŭ. Post kiam la aŭto startiĝis, Bai subite surpriziĝis kaj diris, “Kiel konfuzita mi estas! Mi eĉ forgesis prezenti vin unu al la alia!”
“Nenecese, Peiwen,” Gao turnis sian kapon kaj ekridetis al ŝi. “Mi pensas, ke ni jam konatiĝis delonge, ĉu ne, fraŭlino Zhang? Memoru, ke mi eble estas la lasta persono, kiu nomas vin fraŭlino Zhang!”
Ŝia kapo kliniĝis pli malalte kaj honto naĝis de ŝiaj okulanguloj al la tuta vizaĝo.
Kontisto Zhang jam frue atendis ĉe la kortumo. Vidinte Bai Peiwen kaj Hanyan, li ridete iris renkonte al ili kaj riverencis por esprimi sian gratulon. Ŝi eksciis, ke li estas la alia atestanto de la geedziĝo. Ŝi miris, kial Bai venigis lin anstataŭ direktoron Zhao kiel atestanton. Eble pro tio, ke Zhang estas la veterano de la fabriko! Tio estis vera malgrand-skala geedziĝa ceremonio. Krom nov-geedzoj, la du atestantoj, juĝisto, skribisto kaj aliaj de la kortumo, ĉeestis neniuj spektantoj.
La ceremonio plenumiĝis en trankvila, solena kaj serioza etoso. Kiam la ceremoniestro anoncis, ke la ceremonio plenumiĝis, la nov-geedzoj staris vid-al-vide, ambaŭ ekhavante la sonĝecan senton.
Ŝiaj okuloj malseketiĝis. Kaj la rigardo de Bai, kun senlima amsento kaj korinklinemo, falis sur ŝian vizaĝon. Li mallaŭte diris, “Finfine vi estas mia, Hanyan.”
Findirinte, li tuj premis ŝin en sian brakumon kaj kisis ŝin profunde, malgraŭ tio, ke la juĝisto ankoraŭ ne retiriĝis kaj kontisto Zhang kaj Gao ankoraŭ staris apude. Kriante pro surprizo, ŝi permane forpuŝis lin, dum Gao eksplodis per rido, manklakante. Alirinte, Gao forpuŝetis Bai kaj ridete diris, “Laŭ fremdlanda kutimo, mi rajtas kisi la novedzinon.” Starante tie, li ridete fikse rigardis ŝin. Antaŭ ŝia delikata kaj bela vizaĝo, li ekkomprenis, kial Bai estas tiom sorĉita de ŝi, freŝa kaj delikata kiel akvo, sonĝece milda, bela kiel ekdisfloranta floro en printempo, kaj gracila kiel malforta saliko en vento. Kaj ŝi estas la junulino, kiun oni malfacile renkontas kaj ne povas akiri, eĉ se ili renkontas.
“Lasu do, Lide!” Bai rompis la embarason. Preninte ŝian brakon ĉirkaŭ la sia, li diris, “Ĉi tie estas Ĉinujo. Ni ne konas fremdlandajn kutimojn.”
“Ha!” Gao ĝoje ekridis. “Kiel malavara vi estas! Vi eĉ ne permesas al iu kiseti vian novedzinon!”
“Jes ja, mi ne permesas!” Bai ridete diris, “Ŝi estas mia. Neniu rajtas ŝin tuŝeti!”
“Ĉu vi jam aŭdis tion, sinjorino Bai?” Gao turnis sin al ŝi. “Vi ĵus edziniĝis al despoteca edzo!
Divenu, kio okazis. Antaŭ via geedziĝa ceremonio, li eĉ ne permesis al mi vidi vin. Li timas, ke oni forrabos vin!”
“Kiaj sensencaĵoj!” Ridetante, Bai firme prenis ŝin ĉirkaŭ ŝia brako. “Ne aŭskultu lian babilaĉon. Ni devas reiri hejmen.”
Hejmo! Kurioza sento fulmis tra ŝia koro. Ŝi ne sciis, kia ŝia hejmo estas, ĉar li ĉiam kondutis en mistera maniero pri ĝi. Sed ŝi ne zorgis pri tio. Eĉ ĉambreto povis servi kiel ilia komforta nesto, ŝi certigis sin. Hejmo! Ŝi ĉiam aspiras ĝin! Kiel ŝi soifas kaŝi sin tien por ripozigi siajn lacajn korpon kaj animon dek-naŭ-jarajn!
Ĉe la pordo de la kortumo, Bai turnis sian kapon kaj diris al kontisto Zhang, “Informu ĉiujn en la fabriko, ke mi jam geedziĝis kun fraŭlino Zhang, kaj samtempe por celebrado donu unutagan forpermeson al ĉiuj oficistoj kaj laboristoj.”
“Bone, sinjoro Bai,” ridete dirante, kontisto Zhang turnis sin kaj foriris.
Gao kondukis la aŭton antaŭ ilin, kaj ili enaŭtiĝis. Hanyan ankoraŭ surhavis la novedzinan kostumon kaj tenis la novedzinan bukedon per ambaŭ manoj, kun sonĝeca rideto. Bai firme brakumis ŝin ĉirkaŭ ŝia talio kaj kroĉis sian rigardon al ŝi, kun profunda amsento kaj senlima ĝojo.
La aŭto forlasis la urban centron kaj transpasis la Bambu-Pinan Ponton. La aŭtuna vento renkontis ilin, miksite kun delikata bonodoro de pinoj kaj bambuoj. Plue antaŭen troviĝis te-plantejoj ĉe ambaŭ flankoj de la aŭtovojo. Gao kondukis la aŭton ĉe la vojrandon, bremsis kaj malstartigis ĝin. Li turnis sian kapon, sen humura mieno, kiun anstataŭis seriozeco kaj trankvileco.
“Sinjorino Bai, rigardu ĉirkaŭen. Tiuj ĉiuj estas te-plantejoj de la familio Bai. Li jam duobligis la plantejojn en kvin jaroj. Vi edziniĝis al kapabla edzo.”
“Ĉar li havas kapablan kaj fidelan amikon!” Bai daŭrigis lian parolon, ridetante al Gao. Ŝi ĉirkaŭrigardis, mirante pri la vasteco de la te-plantejoj kaj ankaŭ pri la profunda amikeco inter Gao kaj Bai. Tre emociite, ŝi nereteneble ekridetis al Gao.
“Nu, Peiwen,” Gao rigardis al Bai. “La geedziĝa ceremonio jam plenumiĝis. Ankaŭ mi, kiel via konsilanto, plenumis mian devon. Nun, antaŭ ol atingi la hejmon, ĉu vi ne donos mensan preparadon al maljuna sinjorino?”
Bai sulkigis siajn brovojn. Hanyan dubeme rigardis jen al Gao jen al Bai, ne sciante, kian artifikon ili faras. Poste Bai turnis sin al ŝi kaj prenis ŝiajn ambaŭ manojn seriozmiene.
“Hanyan, mi sentas bedaŭron. Mi devas malkaŝi al vi aferon.”
“Kian aferon?” ŝi paliĝis de surpriziĝo. “Ne timigu min.”
“Ne, ne, nenecese paniku,” Bai konsole frapetis ŝian mandorson. “Mi nur malkaŝe diru al vi, ke mi devis edziĝi al vi sekrete kaj inviti neniajn parencojn kaj amikojn, nur pro tio, ke mi timas la rezistforton ... de mia patrino.”
Kun pli pala vizaĝo, ŝi larĝe malfermis siajn okulojn. “Ĉu vi... eĉ...” ŝi diris heziteme,
“edziĝis al mi malantaŭ ŝia dorso?”
“Jes. Tiuj, kiuj scias pri la ceremonio, estas mi, vi, Lide kaj kontisto Zhang.”
Ŝiaj lipoj tremetis kaj ŝiaj brovoj malleviĝis.
“Vi... vi volas diri, ke, se via patrino ekscios pri nia geedziĝo, ŝi certe oponos, ĉu ne?”
Lin kaptis ektremo. Li trovis, ke tiu malforta kaj sensiva virineto denove vundiĝis. Li kaptis ŝian brakon kaj tuj manlevis ŝian mentonon. Rigardante ŝian vizaĝon, li diris, “Sciu, ke la opinio de la maljunaj ĉiam kontraŭas tiun de la junaj. Kaj cetere, ĉar mi estas solfilo, ŝi ĉiam konsideras mian geedziĝon kiel sian aferon. Mi ne volas diri, ke ŝi certe oponos, sed se ekzistas tia ebleco, mi ne permesas, ke ĝi okazu. Tial mi faris tion, ne informinte ŝin.”
Ŝia koro sinkis en profundan glacian kelon. Gapante al Bai, ŝi maltrankvile kaj ĉagrene diris,
“Vi eraras, Peiwen. Vi faris tion kun granda hastemo. Kiam vi subite alportos novedzinon antaŭ ŝin, kiel ŝi povus akcepti min kaj kiel mi povus renkontiĝi kun ŝi? Vi vere embarasigas min,
Peiwen.”
“Ne maltrankviliĝu, Hanyan. Post kiam ni atingos hejmon, mi supreniros al ŝia ĉambro kaj unue klarigos ĉion al ŝi. Ŝi akceptos vin, Hanyan, neniu ne akceptos vin. Ŝi akceptos vin, kaj ŝi eĉ ŝatos vin! Cetere,” li ridetis, volante, ke ŝi ekĝoju, “estas mi, kiu edziĝis al vi, sed ne ŝi!”
Se tio, kion li diris, pravus! Pensante pri tio, ŝi mallevis la kapon. Nun nur unu horon ili estis geedzoj. Ŝi ne volis montri sian malkontenton pri la afero, kaj krome li faris ĉion ĉi tion malgraŭe, timante, ke li perdos ŝin. Ekmordante siajn lipojn, ŝi malklare sentis, ke la estonteco absolute ne estas tiel lumplena kiel ŝi anticipis.
Vidinte ilian interparoladon finiĝi, Gao denove startigis la aŭton. En kuranta aŭto, ŝi ankaŭ kalkuladis pli rapide ol la rulantaj radoj de la aŭto. Kiam ĝi bremsiĝis antaŭ la du feraj pordklapoj, ŝi levis sian firman kaj kuraĝan okulparon plenan je espero. Rigardante al li, ŝi diris, “Vi estas prava, Peiwen. Estu libera de zorgoj. Ŝi ekŝatos min!”
Gao siaflanke rigardis kun malvarmaj okuloj. Li vidis en ŝi firman decidemon. Li sciis, ke ŝi aplikos diversajn rimedojn por akiri la ŝaton de sia bopatrino, kion konvinke montris ŝia brile flamanta vizaĝeto. Li vere enviis Bai-on. Ektusinte, li diris, “Ĉu vi ne volas pririgardi vian hejmon, sinjorino Bai?”
“Pli bone nomu ŝin Hanyan. Ne superŝutu ŝin per sinjorino Bai! Tio malagrabligas min!” Bai diris.
Hanyan rigardis tra la fenestro de la aŭto. Ŝia rigardo tuŝis la novan lignotabulon starigitan antaŭ la fera pordo, sur kiu fajne gravuriĝis “Hanyan Bieno”. Kun miksitaj sentoj de surprizo kaj ĝojo, ŝi turnis sian kapon al Bai kaj balbutis, “Kiel... kiel...”
“Jen ĝi estas via, Hanyan!” Bai profunde rigardis ŝin. “Via hejmo, via domo, via ĝardeno kaj via mi.”
“Ho!” Ŝi flagrigis siajn palpebrojn, kun okulkavoj plenaj de larmoj. Poste ŝi flaris la aromon de lilakoj, kiu enŝoviĝis en ŝiajn naztruojn. La fera pordo malfermiĝis. Ŝi vidis, ke Bai enmanigis ruĝpaperan paketon al la laboristo, kiu malfermis la pordon, dirante, “Jen gratula mondonaco al vi, maljuna Zhang. Mi ĵus edziĝis.”
Ŝi ne donis atenton al la surprizita rigardo de la laboristo, sed ŝiaj okuloj jam konfuziĝis de la sonĝeca ĝardeno, kie ŝi sin lokis kaj kie troviĝis verdaj arboj, profunda korto, miloj kaj miloj da rozoj en tufoj kaj la ronda bedo plenaj de flavaj rozoj. Elaŭtiĝinte, ŝi stupore staris tie kaj mutiĝis pro mirego. “Jen la rozoflora bedo, pri kiu vi revas,” Bai diris apud ŝi, “Lide kaj mi cerbumadis kaj reformigis la antaŭan bedon tia. Mi promesis al vi, ĉu ne?” Ŝi turnis sin. Ĉifoje, malgraŭ apudstaranta laboristo, Gao Lide kaj la servistino, kiu elŝovis sian kapon el la fenestro de la salono, ŝi prenis Bai-on per ambaŭ manoj ĉirkaŭ lia kolo kaj kisis lin rapide.
“Dankon, dankon al vi, ke vi donas al mi la hejmon!” ŝi diris, kun brilantaj larmoj en siaj okuloj. Ĉu troviĝas sombra ombro en la hejmo? Ne! Ne eblas!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl.
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.