La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

Je la deka kaj duono komencis sonori la malgranda preĝeja sonorilo, kaj baldaŭ kolektiĝis la enloĝantoj por la matena prediko. La dimanĉaj lernejaj lernantoj dispartigis sin en la preĝejo kaj sidiĝis apud siaj gepatroj en la benkaj vicoj, por ke ili estu sub kontrolo. Onklino Polly venis, kaj Tom, Sid kaj Maria sidiĝis apud ŝi – Tom estis lokigita apud la meza trairejo, por ke li estu kiel eble malproksime de la malfermita fenestro kaj la tentaj someraj impresoj ekstere. La homoj ŝoviĝis tra la meza irejo: la maljuna kaj mizere stata poŝtejestro, kiu jam vidis pli bonajn tagojn, la urbestro kun edzino – ĉar ili havis eĉ urbestron krom aliaj superfluaĵoj – la paciga juĝisto, la vidvino Douglas: bela, eleganta kaj kvardek jarojn aĝa, grandanima kaj bonkora kaj krome eĉ tre bonstata, ŝia vilao sur la monto estis la ununura palaco en la urbo kaj aldone eĉ la plej gastafabla kaj plej malavara domo, kie okazis la plej pompaj festetoj, kiujn povis oferti Sankt-Peterburgo. Venis la honorinda kaj korpe klinita majoro Ward kun sia edzino, advokato Riverson, nova honorindulo ĵus transloĝinta el malproksime en la lokon, krome la vilaĝa belulino sekvata de trupo de fajne vestitaj kaj rubande ornamitaj korrompuloj. Aldone ĉiuj junaj oficistoj de la loko kune, ĉar ili staris antaŭe en la antaŭĉambro kaj suĉis siajn promenbastonajn pomelojn, jen mura duoncirklo el pomade priŝmiritaj kaj sopiregaj admirantoj, ĝis kiam la lasta knabino trapasis la vergojn, kaj kiel la lasta el ĉiuj venis la modela knabo Willie Mufferson, kiu tiel atente cirklis ĉirkaŭ sia patrino, kvazaŭ ŝi estus el vitro. Li ĉiam kondukis sian patrinon al la preĝejo kaj estis la fiero de ĉiuj pli aĝaj damoj. La knaboj ĉiuj malamis lin, ĉar li estis tiel bonkonduta. Kaj krome li estis jam ofte uzita kiel bona ekzemplo kontraŭ ili. Lia blanka naztuko pendis el lia malantaŭa pantalonpoŝo, kiel ofte dimanĉe – tute hazarde. Tom ne havis naztukon kaj malestimis knabojn, kiuj havas iun, kiel snobojn.

Post kiam la paroĥaro nun estis kolektiĝinta, la sonorilo ankoraŭfoje sonoris por averti malfruiĝantojn kaj trotvagantojn. Kaj poste malleviĝis sankta kvieto sur la preĝejon, kiun ĝenis nur la subridado kaj flustrado de la ĥoro sur la galerio. La ĥoro ĉiam subridis kaj flustris dum la tuta diservo. Laŭdire iam ekzistis ie preĝeja ĥoro, kiu ne miskondutis, sed mi forgesis, kie tio estis. Estis certe antaŭ tre tre multaj jaroj, kaj mi preskaŭ tute ne plu memoras pri la afero. Sed mi supozas, ke ĝi estis ie eksterlande.

La pastoro anoncis la preĝejan himnon kaj antaŭlegis la tekston kun pasio kaj stranga stilo, kiu estis tre admirata en tiu parto de la lando. Lia voĉo komenciĝis en meza alto kaj leviĝis poste seninterrompe, ĝis kiam ĝi atingis certan kulminpunkton, kie ĝi emfazis la plej altan vorton kaj poste saltis malsupren kiel de plonĝotabulo.

Ĉu mi do flugu al ĉiel’ sur flora LIT’ sen far’?
Dum la aliaj por batal’ velas tra SANGA mar’?

Oni rigardis lin kiel mirindan deklamiston. Ĉe societaj kunvenoj de la paroĥaro oni ĉiam urĝis lin antaŭlegi poeziaĵojn. Kaj se li finis recitadon, la damoj levis la manojn kaj lasis ilin poste senhelpe fali sur la sinon, kovris siajn okulojn kaj skuis la kapojn, kvazaŭ ili volus diri: „Vortoj ne povas esprimi tion, estas tiom bele, tro bele por tiu ĉi mortema mondo.“

Post kiam oni kantis la preĝejan himnon, pastoro Sprague transformiĝis en eventkalendaron kaj prelegis noticojn de renkontiĝoj kaj societoj kaj diversaj aferoj, ĝis kiam ekestis la impreso, ke la listo sufiĉos ĝis la Lasta Juĝo – stranga moro, kiu ĝis nun konserviĝis en Usono, eĉ en grandaj urboj kaj en la erao de abundaj gazetoj. Ju malpli tradicio rajtigeblas, des pli komplike estas liberigi sin de ĝi.

Kaj poste la pastoro preĝis. Estis bona kaj grandanima propeta prediko, kiu apenaŭ ellasis detalojn: li popetis por la preĝejo kaj malgrandaj infanoj de la preĝejo, por la aliaj preĝejoj en la urbeto, por la vilaĝo mem, por la distrikto, por la ŝtato, por la ŝtatservistoj, por la Unuiĝintaj Ŝtatoj, por la preĝejoj de Usono, por la kongreso, por la prezidento, por la registaranoj; por la povraj maristoj skuataj en la ŝtormoj sur alta maro, por la subigitaj milionoj da homoj ĝemantaj sub la knuto de eŭropaj monarkioj kaj orientaj despotoj, por tiuj, kiuj ricevis la lumon kaj la Ĝojigan Mesaĝon kaj tamen ne havis okulojn kaj orelojn por ĉio tio, por la paganoj sur la foraj insuloj meze de la maroj. La preĝo finiĝis kun la insista petego, ke la vortoj parolataj ĉi tie trovu gracon kaj favoron kaj kiel semoj estu semitaj sur fekunda grundo kaj estigu kun la paso de la tempo riĉan rikolton de l’ bono. Amen!

La vestoj susuris. Kaj la paroĥaro residiĝis. La knabo, kies historio en tiu ĉi libro estas rakontata, ne ĝojis pri la preĝo, li nur eltenis ĝin – aŭ eĉ ne tion. Li estis dum la tuta tempo maltrankvila kaj senkonscie markis per hoketo la detalojn de la preĝo – ĉar li ne aŭskultis ĝin, sed li konis sufiĉe la terenon, tra kiu la pastoro iradas ĉiam la samajn vojojn – kaj se io nova estis enmetita, liaj oreloj tuj rimarkis tion kaj lia tuta animo kontraŭis al tio, li rigardis aldonojn kiel nejustaj kaj friponaj. Meze de la preĝado sidiĝis muŝo sur la apogilon de la benkvico antaŭ Tom kaj torturis lian spiriton per tio, ke ĝi fride sange frotadis reciproke siajn kruretojn kaj ĉirkaŭbrakis sian kapon per la antaŭkruroj, kaj tiom forte poluris la kapon, ke ĝi preskaŭ perdis la ligon kun la restaĵo de la korpo kaj ekvideblis la maldika fadeneto de la kolo. Ĝi gratis per la malantaŭaj kruretoj siajn flugilojn kaj glatigis ilin laŭ la korpo, kvazaŭ ili estus baskoj de frako. Ŝi faris sian kosmetikon tiel stoike, kvazaŭ ĝi scius, ke tute neniu danĝero minacas ĝin, kio efektive tiel estis, ĉar, kiom ajn jukis la fingroj de Tom, li ne kuraĝis etendi ilin, li pensis, ke lia animo per unu fojo estus detruita, se li farus ion tian meze de prediko. Sed dum la lasta frazo volbiĝis liaj manoj kaj palpis sin ŝteleme antaŭen, kaj en tiu momento, kiam la „amen“ estis parolita, la muŝo estis jam kvazaŭ militkaptito. Lia onklino malkovris la agon kaj devigis lin enliberigi la muŝon.

La pastoro sciigis la biblian tekston kaj poste monotone kaj tede predikis senfine, tiel, ke iom post iom kliniĝis multaj kapoj – kvankam tio estis prediko, kiu temis pri senlima fajro kaj sulfuro, kiu malpliigis la aron de elektitoj tiom draste, ke apenaŭ valoris la penon savi la postrestintojn. Tom nombris la paĝojn de la prediko. Post la diservo li ĉiam sciis, kiom da paĝoj estis. Sed li sciis preskaŭ neniam ion pri la enhavo. Sed ĉifoje li efektive aŭskultis dum certa tempo kun intereso. La pastoro pentris grandan kaj animskuigan bildon, kiel kolektiĝas la gastoj de l’ tero ĉe la komenco de la Jarmila Regno, kiam la leono kaj la ŝafido pace kunkuŝas kaj infaneto kondukas ilin per ŝnuro. Sed la patoso, la instruo, la moralo de la granda spektaklo estis disipita pri la knabo. Li pensis nur pri tio kiel la ĉeffiguro okulfrape prezentas sin antaŭ la spektantaj nacioj. Lia vizaĝo heliĝis kun la penso, ke li dezirus volonte esti mem la infano, sub la antaŭkondiĉo, ke la leono estas bridita.

Poste li falis denove en obtuzan suferadon, dum la seka interpretado estis daŭrigata. Baldaŭ li memoris pri trezoro, kiun li havas ĉe si kaj li elprenis ĝin. Estis granda nigra skarabo en prajma skatoleto kun monstraj mordiloj, li nomis ĝin „pinĉskarabo“. Unue la skarabo pinĉis fingron de Tom. Sekvis impulsa klakmovo de la fingro kaj la skarabo ŝvebis en la mezan irejon kaj tie falis sur la dorson. Kaj la doloranta fingro moviĝis en la buŝon de la knabo. La skarabo kuŝis surdorse kaj baraktis senhelpe per la kruretoj, senkapable turniĝi la korpon. Tom observis ĝin kaj etendis la manojn al ĝi, sed ĝi estis ekstere de lia agada radiuso. Aliaj, kiuj same ne interesiĝis pri la prediko, rigardis la skarabon bonvena interrompo, kaj tial same observis ĝin. Poste altrotis pigre promenanta hundo, malgaja anime, laca pro la premsufoka somera varmo kaj kvieto, sata pri la kaptiteco kaj sopiranta distron. Ĝi ekvidis la skarabon, ĝia vosto malsupren pendata starigis sin kaj svingiĝadis. Ĝi taksis la predon, ĉirkaŭiris ĝin, ĝin priflaris el sekura distanco, ĉirkaŭcirklis la skarabon denove, fariĝis pli aŭdaca kaj priflaris ĝin tute proksime. Poste ĝi montris la dentojn kaj ekmordis atenteme, sed iomete mistrafis la skarabon, ĝi ankoraŭfoje ekmordis ĝin, kaj ankoraŭfoje, ĝi trovis iom post iom plezuron je la distro, sternis sin sur la ventro, kun la skarabo inter la piedetoj kaj daŭrigis siajn eksperimentojn. Laste ĝi ekenuis, ĝi fariĝis indiferenta kaj mense malĉeestis. Ĝia kapo fariĝis peza, iom post iom descendis ĝia mentono, ĝis kiam ĝi tuŝis la malamikon, kiu pinĉis ĝin. Jen ekis kriĉa ekhurlado, skuado de la kapo, kaj la skarabo flugis kelkajn metrojn for kaj denove falis sur la dorson. La najbaraj spektantoj tremis pro mallaŭta gajo, kelkaj vizaĝoj malaperis malantaŭ ventumiloj kaj naztukoj kaj Tom estis tute beata. La hundo aspektis ŝtipkapula kaj supozeble ankaŭ tiel sentiĝis. Sed en ĝia koro estis sento de amareco kaj ĝi avidis venĝon. Tial ĝi kuris al la skarabo kaj komencis denove heziteman atakon. Ĝi saltis de diversaj punktoj de cirklo al ĝi kaj ĉiufoje surplankiĝis per la piedoj nur malmultajn centimetrojn for de la besto, per sia mordanta dentaro ĝi pli kaj pli proksimiĝis kaj skuis la kapon, ĝis kiam ĝiaj oreloj flugis tien kaj tien. Sed post certa tempo ĝi denove enuis kaj provis pasigi la tempon per muŝo, sed tio ne kontentigis ĝin. Ĝi persekutis pernaze surplanke formikon kaj rapide lasis tion. Ĝi oscedis, ĝemadis, forgesis la skarabon tute kaj – sidiĝis sur ĝi! Eksonis sovaĝa dolorhurlado kaj la pudelo sagis tra la navo antaŭen. La hurlado kaj la hundo ne bremseblis; ĝi rapidegis tra la preĝejo preter la altaron kaj sur la alia irejo rekuregis preter la pordoj kaj brue rapidegis tra la cellinio. Ĝia dolorego kreskis kun la trairita distanco, ĝis kiam ĝi cirklis kiel lanobula kometo sur sia orbito kun glima lumrapideco. Laste la dolorturmentata besto deflankiĝis de sia orbito kaj saltis sur la sinon de sia mastro. Tiu ĵetis ĝin tra la fenestro, kaj la plorsingulta voĉo rapide fariĝis pli kaj pli mallaŭta kaj silentiĝis en la foro.

Intertempe ĉiuj preĝejaj vizitantoj havis ruĝajn vizaĝojn kaj preskaŭ sufokiĝis pro retenita ridado. La prediko tute haltis. Kvankam la parolo baldaŭ rekomenciĝis, sed nur helike lante kaj heziteme. Ĉiu eblo ankoraŭ impresi iun estis perdita. Eĉ la plej solenajn pensojn oni akceptis kun sufokiga eksplodo de malsankta gajeco el la protekto de pli malproksimaj benkvicoj, kvazaŭ la kompatinda pastoro dirus komikajn ŝercojn. Estis plifaciligo por la tuta ĉeestantaro, kiam la tuta martireco estis finita kaj la beno parolata.

Tom iris hejmen tute gaja. Li trovis, ke diservoj povas esti tute kontentigaj, se estas iom da distro en ili. Li havus nur unu ĝenan penson. Li havis nenion kontraŭ tio, ke la hundo ludis kun la pinĉskarabo, sed ĝi kontraŭis al lia jura kompreno, ke ĝi simple forportis ĝin.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.