La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PIZULO KAJ SIMPLULO

Aŭtoro: Aleksandro Ŝarov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvina: Se vi amas, la rev’ plenumiĝos!

SUB LA KAŜTANARBOJ

Ĉe la maljunaj kaŝtanarboj ni ekvidis la Princinon kaj Junulon. Aĥumdus sinkis sur folion de arbo, ĝuste super ili.

Ne, ili ne parolis pri amo kaj ĉio tia, sed disputis, preskaŭ kverelis.

Sur la kaŝtanarbojn falis nigra ombro; eble tial la Princino kaj Junulo ne estis inklinaj al amkonfesoj. Tre proksime, en distanco de kelkaj paŝoj la teron iluminis la tenera lumo de la luno. Sed la ombro andante surruliĝis la iluminitan spacon.

– Baldaŭ tiu ĉi malbenita ombro de la horloĝo, iranta pasintecen, inundos la tutan mondon, se nur la Magistro . . . – angore zumis Aĥumdus.

– Malvarme kaj tenebre, – triste diris la Princino.

– Jes, malvarme kaj tenebre, ni do ree estas en la mezepoko, – eĥis la Junulo.

– Ĉu morgaŭ oni ree kondukos vin al la Inkvizitoro?

– Jes… Morgaŭ, – respondis la Junulo.

– La kompatinda, malsaĝa… Kaj vi ree estos ripetanta, ke la Tero giras ĉirkaŭ tiu ĉi malgranda Suno?

– Jes!

– Kaj sub torturo?

– Kion do alian mi povas diri? Koperniko ja pruvis, ke tio estas la vero.

– Absurdo… La tuta strato, la tuta kvartalo, la tuta urbo scias, ke tio estas absurda, sed vi gurdas la vian, por ke oni mortigu min kaj vin.

La Junulo silentis, mallevinte la kapon.

– Al ĉiuj estas konate, – adis la Princino, – ke la Suno leviĝas tie, malantaŭ la frukta bazaro. Onjo Petra, kiu plej bone bakas la kukojn kun rabarbo, frue matene iris laŭ la pomaj vicoj kaj vidis, kiel la stulta Suno dormaĉas sub la alero. Onjo Petra ankoraŭ pensis: ”Kia grandega ruĝa pomo,” levis ĝin kaj faligis – ĝi estis tre varmega. Vi ja kredas al onjo Petra?!

La Junulo silentis.

– Kaj onĉjo Piter, Ĉefo de la Nokta Gardantaro, iris kun patrolo laŭ la bordo de la maro kaj ekvidis vian diskomplezan Suneton, kiu estas al vi pli kara ol mi kaj la vivo. Ĝi plendrinkis ebria kaj sternaĉis sin dum nepermesebla tempo en nepermesebla loko. La onĉjo Piter batis ĝin per la piedo, kaj ĝi momente ruliĝis trans la horizonto en la maron – eĉ ne ekblekis. Ĉiuj do devas obei la determinitan ordon. Vi ja kredas al onĉjo Piter?

– Sed ja… – provis komenci la Junulo, sed la Princino ne permesis al li findiri.

– Kaj maljuna onĉjo Inkvizitoro tiel malĝojas, ke vi kontraŭdiras al li, kaj oni estas devigata ree vin pridemandi.

Vi devas diri tion, kion oni al vi ordonas, tion, al kio kredas ĉiuj omaĝindaj homoj, eĉ se vi mem ne kredas al tio. Alie mi foriros de vi. Mi foriros de vi por ĉiam.

La princino, ne turnante sin, foriris.

Kaj la Junulo staris ĉe la benko sub kaŝtanarbo, kvazaŭ denove ŝtoniĝis. Li ne ploris kaj ne petegis, kiel farus mi kaj ĉiu alia, sed nur diris post la Princino kun sia stranga suferplena grimaco:

– Du mil libroj estas skribitaj pri maljuna doktoro Faŭsto, kiu vendis la animon al la diablo por ĉion scii kaj ĉion vidi. Kial do ekzistas tiel malmultaj libroj pri milionoj da homoj, kiuj vendas la animon al la diablo por nenion scii kaj nenion vidi?

La Princino foriris ĉiam malproksimen, Aĥumdus timiĝis.

– Do kio, ĉu oni atendu ankoraŭ okcent jaroj ĝis kiam ili denove renkontiĝos kaj denove kverelos? Do ne! – Ĝi kolere ekrigardis min. – Je kiu diablo vi rigardaĉas ĉiuflanken anstataŭ flugi al la Princino kaj ordoni al ŝi reveni.

Mi jam ĉesis atenti ŝian krudecon kaj eble pli trankvile respondis:

– Unue, mi ne estas tute senpartia persono kaj mi pene pacigus la Princinon kun la Junulo, kvankam, certe, mi deziras al ili feliĉon. Kaj vi mem dum la tuta tempo zumas, ke mi estas simplulo; kiu aŭskultas simplulon?!

– Absurdo! – preskaŭ ĝemkriis Aĥumdus, eĉ ne finaŭskultinte min. – Mi la lastan fojon demandas vin: ĉu vi vere ne diros al la ĉarma pareto, ke ili pli rapide moviu el la ombro de la diabla horloĝo? Do tute proksime estas serena luna lumo! Mi konas vin, fabelistojn! Vi ĉiam trovos kaŭzon por resti flanke de interbatiĝo kun la plej nobla aspekto.

Mi terure ofendiĝis.

– Kiel vi povas, do ĵus…

– Nu, ne koleru, – ridetante, kvazaŭ nenio okazus, zumis Aĥumdus. – Oni do diras al vi, ripozu, mi mem sukcesos.

Kun tiuj vortoj Aĥumdus startis aeren. Oni do ne tre agrable ”ripozas” sur la folio de kaŝtanarbo. Hazarda ventopuŝo deblovos vin. Ĉiu pigra promenantulo-pasero post tempesta nokto povas senintence kolizii kun vi, kiel dirite, – ”venena vermeto.”

Ne, ne pri tiu forpaso li revis”, – pensis mi pri si, kiel oni skribas en libroj. Sed, en vero, mi ne revis pri ia forpaso.

Feliĉe, Aĥumdus baldaŭ revenis. Ĉu vi pensas, ke ĝi petis pardonon pro sia konduto? Nenio simila. Ĝi estis preskaŭ krevanta pro memkontenteco:

– Sur la selon, kaj ni flugu.

Voje ĝi tuttempe babiladis.

– Mi ne komprenas, kion farus homoj sen mi. Strangaj estaĵoj vi estas. Ĉe ni, muŝoj, tio nomiĝas vantozumado.

Ĉu do gravas, kio giras ĉirkaŭ kio – ĉu la Tero ĉirkaŭ la Suno aŭ la Suno ĉirkaŭ la Tero. Muŝo ĉirkaŭ lampeto aŭ lampeto ĉirkaŭ muŝo… La Suno! Se tio estus kupra kuvo kun konfitaĵo. Ne, ili trovis, pri kio disputi, viaj laŭdataj Princino kaj Junulo. Sed mi do finĉagrenis ilin. Mi sidiĝis sur la nazojn, mordis ĝis kiam ili persekutis min. Ĵus la unua radio de luna lumo falis sur ilin, la Princino diris: ”Aĥ, kiel bonas,” kaj li tute nekonvene respondis: ”Je Dio, kiel vi belas.” Poste ŝi diris: ”Mi sonĝis koŝmaron.” Kaj li respondis: ”Mi ankaŭ sonĝis koŝmaron.” Kaj ili proksimiĝis unu al la alia… Kial do mi babilas – ni flugu, vi mem vidos.

LA FINO DE LA RAKONTO PRI LA PRINCINO KAJ JUNULO

Mi sonĝis koŝmaron. Sed nun ĉio pasis. Mi vin tiel amas! – la Junulo etendis la brakojn por brakumi la Princinon.

Nenio simila.

La Princino levis la kapon, rigardis al lian vizaĝon distorditan de suferplena grimaco kaj, retiriĝinte unu paŝon, en teruro ekkriiis:

– Kaj vi ĉiam estos tia! Ne paŝu, ne paŝu al mi!

Larmoj ekfluis el la okuloj de la Junulo. Ne, lia vizaĝo tute ne estis timinda.

Kiel la Princino kruelas,” – mi pensis, forgesinte, ke ŝia koro estas envultita.

– Ĉio vanas, – triste zumis Aĥumdus. – Tie ĉi eĉ mi ne povas helpi.

En tiu sekundo, nekonate de kie, aperis la Korvo. Li flugis al la Princino kaj diris homvoĉe:

– Vi do tiel amis la Junulon ĝis kiam vin envultis Turroputo.

Rememoru, rememoru tion. Amu lin, kaj tiam…

La Korvo ne findiris.

La Princino turnis sin al la Junulo kaj kisis lin.

La suferplena grimaco en la vizaĝo de la Junulo malaperis, kaj per kia mirakla lumo iluminiĝis ĝi. Kaj kiel brilis la vizaĝo de la Princino, nun, kiam la amo denove varmigis ŝian koron. Finiĝis la envulto de la Sorĉisto.

Jen kio estis kaŝita en la vortoj: ”Amu lin, kaj tiam…

Mi povus skribi, ke poste estis geedziĝa festo kaj, kiel estas dirate en fabeloj, ”mi ankaŭ tie estis, medon kaj bieron drinkis, laŭ la lipharoj fluis, sed la buŝon ne trafis.

Sed mi priskribas nur tion, kion mi vidis mem; estu aliaj elpensonta ĉian ĉiaĵon. Mi ne estis en tiu geedziĝa festo, ĝi certe estis mirakla kaj ĝoja, sed ne por mi.

LA LASTA BATALO KONTRAÛ TURROPUTO

Ŝajnas al mi, ke ĉi tie oni bonege sukcesos sen ni, –  zumis Aĥumdus. – Al la horloĝo… Ĝi ial grincas kaj grincas…

Ni sukcesis ĝustatempe. La Magistro kun la ŝlosilo en la mano grimpis laŭ la glacia ŝtuparo. Kaj Turroputo estis tie. Feliĉe, li ne tute rekonsciiĝis de la glacierbato kaj agis ne tro certe. Adaptiĝinte, li kaptis la Magistron je la piedo.

Tĵarĉ-Tĵarĉ-Tĵarĉ” – surdige kaj naŭze grincis la horloĝo.

Inverse al fremda kaj surda jarcent’…
La blinda, la muta.
Al lando de nokto, malvarmo kaj vent’.
Al ver’ krucimita, reganta malver’;
Al leĝoj sangitaj, skribitaj de fer’;
Al kant’, kiun pelas kronita punist’.
. . . La blinda, la muta jarcent’.
Tĵarĉ… Tĵarĉ… Tĵarĉ…

La malvarmo estis ĝuste netolerebla.

– U-u-u-u! Mi frostigos vin! – kriegis Turroputo. – 

Transformos vin en glacipendaĵon!

Mi svinge pikis la patrinjan magian tranĉilon en la ruĝan nazon de la Sorĉisto.

– Mi m-m-mortas! Pereas la granda Turroputo, – kriegis la Sorĉisto.

Li per ambaŭaj manoj kaptis la vizaĝon kaj, certe, lasis la piedon de la Magistro, kiu komencis rapide leviĝi al la horloĝo.

La Sorĉisto tuj rekonsciiĝis, sed la Magistro elpoŝigis grandegan stelon de unua magnitudo kaj tiel lerte ĵetis ĝin kontraŭ la frunton de la Sorĉisto, ke tiu, denove hojlinte pro doloro, ruliĝis de la ŝtuparo.

Nun fine la Magistro sukcesis streĉi la horloĝon.

Donn-donn-donn”, – eksonoris ĝi.

La mallumo svenis, kaj ĉion enverŝis tenera luna lumo.

Donn-donn-donn –
Tiu kanto pri tio, ke
Se vi amas, la rev’ plenumiĝos,
Kaj nigra malĝoj’ forgesiĝos –

kantis la horloĝo, kiel kantas ĉiuj horloĝoj en la mondo.

Al ili, la horloĝoj, ŝajnas, ke en tiu kanteto estas la plej ĉefa vero.

Sed se la kanteto ne plenumiĝas? Okazas do kaj tiel?!

– Se ĝi ne plenumiĝas, la horloĝo ne kulpas, mia knabo, – diris al mi poste la Instruisto. – Tio estas verema kanto, kaj por ke ĝi plenumiĝu, oni bezonas nur tre forte ami. Kaj batali por sia amo kontraŭ ĉiuj sorĉistoj. Kaj suferi, kaj atendi, se tiel estas juĝite. Kaj esti honesta, se vin eĉ minacas pereo.

– Kiel via filo? – demandis mi la Instruiston.

– Jes, kiel Silvero.

Tagiĝis. Varma matena venteto turnadis centojn da ventoflagoj.

– Ni flugu por adiaŭo en la urbodomon, – diris Aĥumdus.

Stranga, blua kaj roza lumo plenigis la volban halon.

Mi rigardis al la pentraĵo kaj ekvidis la Princinon. Varma brilo verŝiĝis el ŝiaj okuloj. La Morto, starinta antaŭe post ŝia dorso, estis depaŝanta profunden de la pentraĵo.

Ĝi estis depaŝanta kune kun la malhelo, kaj kun Buf’ la Naŭa, kaj kun ĉiuj liaj timindaj Alfonsioj. Kaj la brilo, verŝiĝanta el la belegaj okuloj de la Princino, fariĝis ĉiam pli hela. Ĝi estis atinganta la volban plafonon de la urbodomo, kaj la vespertoj, nestantaj tie, kun malplaĉa timigita bleko kaŝis sin de tiu lumo, baraktis kaj ien malaperis.

– Adiaŭ! Mi neniam plu vidos vin, – flustris mi, penante teni la larmojn. – Vi ne scios, kiel mi vin amas. Sed vi por ĉiam restos en mia koro tia – brilanta kaj varmiganta per sia brilo la mondon.

– Tempas, knabo, – mallaŭtete memorigis Aĥumdus.

Ni flugis el la urbodomo. Montriĝis la streta defilejo kaj la konata domo sub la tegola tegmento. Denove tio, kio aspektis de malproksime makuloj de humideco aŭ ombroj, kunverŝiĝis en homan figuron. Mi ekvidis la Magistron, ĉu pentritan, ĉu apogintan kontraŭ la muro.

Li estis zonita de antaŭtuko, surkudrita de diverskoloraj steloj. La dormeme ridetanta Luno kuŝiĝetis sur lia ŝultro.

Sed la Tondilo ne estis.

Mi ekĝojis pri tio kaj ĵus sukcesis ekpensi: ”Kien do ĝi malaperis?”, kiam sub la flugilo de Aĥumdus montriĝis malgranda domo, ĉirkaŭata de ĝardeno. Griza maljunuleto staris inter rozoj kaj per la rusta Tondilo tondis nigran kapron. Subite la Tondilo kun malplaĉa grinco glitis el la manoj kaj atakis la plej proksiman rozan arbedon.

Ĝi fortranĉus ĉiujn florojn ĝis la lasta kaj eĉ la florburonojn, sed la maljunuleto ĝustatempe kaptis ĝin.

– Tenu la Tondilon! – kriis mi al la maljunuleto. – 

Tenu ĝin pli forte, ne lasu el la manoj, ŝlosu per sep seruroj, alie ĝi faros multan malicon!

Ni flugis laŭ la ĉefa strato. De post angulo ekiris Turroputo.

Kian kompatindan aspekton havis la Sorĉisto! La mano estis bandaĝita, sur la okulo estis plastro. La ruĝoblua nazo pufiĝis.

Ni malleviĝis pli malalte kaj mi plenforte kriis:

– Aĉetu batitajn sorĉistojn, rompitajn ostojn, malnovajn ĉifonojn, sorĉistajn artifikojn!

Turroputo eksaltis, turbis, kaj milo de ventoj hojlis, giris, kiel malsataj lupoj.

Sed Aĥumdus bonorde foriris alten.

La tuta urbo estis kovrita de profunda neĝo. Vendisto pendigis en la vitrino de la magazeno plakaton: ”Pro neatendita alveno de vintro malmultekosta disvendo de aŭtunaj kaj someraj artikloj.” Knabinoj modlis neĝulojn kun karotaj nazoj. Knaboj ludis neĝbatalon.

Ni kun Aĥumdus flugis tra la vazistaso en la ĉambron de la gastejo, de kie tiunokte ni komencis la vojaĝon.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.