La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XVIII

La eta princo trairis la dezerton kaj renkontis nur unu floron.

Floron kun tri petaloj, tute neniom signifan.

”Bonan matenon!” diris la eta princo.

”Bonan tagon!” diris la floro.

”Kie estas homoj?” ĝentile demandis la eta princo.

La floro iam vidis pasi karavanon.

”Homoj? Ekzistas da ili ses aŭ sep, mi kredas. Mi ekvidis ilin antaŭ jaroj. Sed oni neniam scias, kie trovi ilin. Ventoj promenigas ilin. Mankas al ili radikoj; tio multe ĝenas ilin.”

”Adiaŭ!” diris la eta princo.

”Adiaŭ!” diris la floro.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.