|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DUA LIBROAŭtoro: Lazaro Ludoviko Zamenhof |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Popoldiroj.Ĉiu "tial" havas sian "kial." |
Kanto de studentoj.Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco – Sole tero restas. * * * Vivo estas tre mallonga,Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide ĉiun prenos, Ĉiun senkompate. * * * Kie niaj antaŭulojEn la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serĉu ilin ĉe l' subuloj– Kiu ilin vidas? * * * Vivu la akademioKaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Ĉiu akademiano, Vivu sen doloroj! * * * Vivu, floru nia regnoKaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio. * * * Vivu ĉiuj la knabinojBelaj kaj hontemaj! Vivu ankaŭ la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. * * * Mortu, mortu, malgajeco!Mortu la doloro! Mortu ĉiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! Hemza. |
El Heine'.Al brusto, al mia – ha, ĝi min doloras –Almetu maneton, amata knabino! Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino! * * * Ha, kiel li frapas en mi en la koro!La vivo forkuras, ne estas jam por mi ... Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. K.D. |
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl.
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.