|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FUNDAMENTA KRESTOMATIOAŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Tradukita de L. Zamenhof.)
Teraso antaŭ la palaco.
Francisko staras sur la posteno;
Bernardo venas.
BERNARDO
He! Kiu?FRANCISKO
Halt'! Respondu : kiu iras?
BERNARDO
La reĝo vivu!FRANCISKO
Ĉu Bernardo?
BERNARDO
Jes!FRANCISKO
Vi akurate venis al la servo!
BERNARDO
Dekdua horo sonis. Iru dormi.FRANCISKO
Mi dankas. La
malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
BERNARDO
Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?FRANCISKO
Eĉ mus' ne preterkuris.
BERNARDO
Bonan nokton!FRANCISKO
Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
(Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO
Amikoj de la lando.MARCELLO
Kaj de l' reĝo.
FRANCISKO
Nu, bonan nokton!MARCELLO
Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?
FRANCISKO
Bernardo.MARCELLO
He! Bernardo!
BERNARDO
Ĉu Horacio?HORACIO
Peco de li mem.
BERNARDO
Salut' al vi, Marcello, Horacio!HORACIO
Ĉu la apero nun denove venis?
BERNARDO
Nenion vidis mi.MARCELLO
Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom' terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom' parolu.
HORACIO
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.BERNARDO
Sidiĝu do, kaj
provos mi denove
Ataki per rakont' orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
HORACIO
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,BERNARDO
En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Sin trovis, tiam ni – mi kaj Marcello –
Ekvidis. . . .
MARCELLO
Haltu! Jen ĝi mem aperas!(Montras sin spirito en armaĵo.)
BERNARDO
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
MARCELLO (al Horacio).
Vi estas instruita, Horacio,BERNARDO
Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!
HORACIO
Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!BERNARDO
Li volas, ke kun li oni parolu.
MARCELLO
Parolu, Horacio!HORACIO (al la spirito).
Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin priĵuras per ĉielo : diru!
MARCELLO
Li estas ofendita.BERNARDO
Li foriras.
HORACIO
En nomo de ĉielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.)MARCELLO
Li iris for, respondi li ne volis.
BERNARDO
Ha, Horacio, kio al vi estas?HORACIO
Per Dio! Mi ne
povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.
MARCELLO
Ne simila al la reĝo?HORACIO
Ne malpli multe, ol
vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En la batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange!
MARCELLO
TielHORACIO
Ne povas mi precize
ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land' malbonon antaŭdiras.
MARCELLO
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kialHORACIO
Jes, mi povas, –
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita – vi ĝin scias – al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la rajt' kaj moro
Post morto de l' venkita Fortinbras
La tuta lando de l' venkita reĝo
Transiris en posedon de l' venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil' de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun nia regno
Komprenas bone; lia celo estas :
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man' la landon,
Perditan per batal' de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando.
BERNARDO
Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estasHORACIO
Ne! Mi alion timas
de l' fantomo!
En la plej glora temp' de l' granda Romo,
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno, – ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon. . . .
(La spirito denove aperas.)
HORACIO
Sed ha! denove li aperas! NepreMARCELLO
Ĉu piki lin per mia halebardo?
HORACIO
Jes, piku lin, se li ne volas stari!BERNARDO
Jen ĝi!
HORACIO
Jen ĝi! Ho, halt'!MARCELLO
Ha, ĝi foriris!
(La spirito foriras.)
Ni lin ofendas! Kontraŭ majestecoBERNARDO
Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis.
HORACIO
Kaj subite li ektremis,MARCELLO
Li malaperis ĉe la
koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto :
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas :
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.
HORACIO
Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.MARCELLO
Mi petas vin, ni
faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj
foriras.)
Salono en la palaco.
La reĝo, la reĝino, Hamleto,
Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.
REĜO
Ankoraŭ freŝa estas la memoroVi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon,
Pensante eble nun, ke per la morto
De nia kara frato renversiĝis
La ordo kaj la fort' en nia lando, –
Ekpensis, ke li estas pli potenca,
Kaj ekturmentis nin per la postulo
Redoni nun al li la tutan landon,
Perditan de mortinta lia patro
Laŭ plena rajt' al glora nia frato.
Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
Decidon nian : Jen ni skribis skribon
Al l' onklo de la juna Fortinbras –
Malforta kaj malsana en la lito,
L'intencon de la nevo li ne scias –
Ni skribis, ke retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj,
Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
En lia propra lando kaj popolo.
Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
Ni sendas kun la skribo kaj saluto
Al la maljuna estro de l' norvegoj.
Sed ne ricevas vi la rajton trakti
Kun la norvego pli, ol en mezuro
De tio, kion ĵus ni al vi diris.
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!
KORNELIO kaj VOLTIMAND
Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon.
REĜO
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Kaj nun, Laerto, al l'afero via!LAERTO
Mi petas vin,
permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l' kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.
REĜO
Ĉu via patro ĝin permesas? KionPOLONIO
Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia peto donis
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.
REĜO
Mi liberigas vin. Nun via tempoHAMLETO (flanken)
Sed certe tute fremda per la koro.
REĜO
Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?HAMLETO
Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!
REĜINO
Forĵetu la doloron, kara filo,HAMLETO
Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.
REĜINO
Nu kial do la morto de la patroHAMLETO
Ekŝajnis? Ne, ĝi
estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l' vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
Funebron estas tre facile ludi.
L' efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
REĜO
Tre bela kaj laŭdinda estas viaREĜINO
Vi ne rifuzu al
patrino via :
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
HAMLETO
Al vi obei estas mia ŝuldo.REĜO
Jen tio estas bele
respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron per plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l' pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la reĝo levos la pokalon,
De l' tero tondro iru al ĉielo,
Tra l' mondo ĝojon disportante. – Venu!
(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)
HAMLETO
Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)
HORACIO
Salut' al la reĝido!
HAMLETO
Ha, mi ĝojasHORACIO
Jes, reĝido,
Kaj ĉiam tute preta al vi servi.
HAMLETO
Ne nomu min « reĝido », sed « amiko ».MARCELLO
Jes, reĝido.
HAMLETO
Mi tre ĝojasHORACIO
De maldiligenteco, ho, reĝido
HAMLETO
Al malamiko via ne permesusHORACIO
Mi alveturis al la
enterigo
De via patro.
HAMLETO
Ha, ne moku min,HORACIO
Jes, vero, princ',
la dua baldaŭ sekvis
Post la unua.
HAMLETO
Vidu, mia kara, –HORACIO
Ha, kie?
HAMLETO
En l' okuloj de l' animo.HORACIO
Mi konis lin, li estis brava reĝo.
HAMLETO
Li estis homo en plej pura senco.HORACIO
Reĝido, al mi
ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto.
HAMLETO
Vidis? Kiun?HORACIO
La reĝon, vian patron, mia princo.
HAMLETO
La reĝon? Mian patron?HORACIO
Trankviligu,
Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.
HAMLETO
Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!HORACIO
Du noktojn al
Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi : postene ili staris, –
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas;
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper' mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, la fantom' al li similis,
Kiel de l' sama akvo gut' al guto.
HAMLETO
Sed kie ĝi okazis?MARCELLO
Ĝi okazis
Sur la teras', kie ni staris garde.
HAMLETO (al Horacio)
Al li parolis vi?HORACIO
Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli : sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.
HAMLETO
Efektive strange!HORACIO
Mi ĵuras, ke ĝi
estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l' afero.
HAMLETO
Vere,ĈIUJ
Jes.
HAMLETO
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?ĈIUJ
Jes, princo.
HAMLETO
De la kapo ĝis piedoj?ĈIUJ
De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.
HAMLETO
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?HORACIO
Levita estis lia
viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
HAMLETO
Ĉu la rigardo estis malafabla?HORACIO
Mieno lia montris
pli suferon,
Sed ne koleron.
HAMLETO
Ĉu li estis pala,HORACIO
Terure pala.
HAMLETO
Ĉu li vin rigardis?HORACIO
Tre forte.
HAMLETO
Kial mi kun vi ne estis!HORACIO
Por vi l' apero estus tro terura!
HAMLETO
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?HORACIO
Apenaŭ centon povus
vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad'.
MARCELLO kaj BERNARDO
Pli longe!HORACIO
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
HAMLETO
La barbo estis griza, ĉu ne vere?HORACIO
Ĝi estis tia, kiel
mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo : duonnigre-griza.
HAMLETO
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros :HORACIO
Ĝi certe venos.
HAMLETO
Kaj se ĝi aperosĈIUJ
Al via princa moŝto niaj servoj!
HAMLETO
Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaŭ do!(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
Spirit' de mia
patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras.
(Foriras.)
Ĉambro en la domo de
Polonio.
LAERTO kaj OFELIO eniras.
LAERTO
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.OFELIO
Ĉu vi tion dubas?
LAERTO
Sed pri Hamleto kaj pri lia amoOFELIO
Nenio pli?
LAERTO
Jes, tielOFELIO
La sencon de l'
instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.
LAERTO
Ne timu! Tamen mi tro longe restis. –(Al Polonio) Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon :
Dank' al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.
POLONIO
Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.
(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)
Kaj memoruLAERTO
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!
POLONIO
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.LAERTO
Adiaŭ, Ofelio, kaj
memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!
OFELIO
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.)
Adiaŭ! (Foriras.)
POLONIO
Kia estas la konsilo,OFELIO
Pri Hamleto,
Pri la reĝido.
POLONIO
Ha, jes, ĝustatempe!OFELIO
De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.
POLONIO
Ha, ha! Estimo!OFELIO
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.
POLONIO
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,OFELIO
Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.
POLONIO
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!OFELIO
Li ĵuris al mi,
patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.
POLONIO
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,OFELIO
Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)
La teraso antaŭ la palaco.
Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
HAMLETO
Ho, kiel akra estas la aero!HORACIO
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
HAMLETO
Kioma horo?HORACIO
Baldaŭ la dekdua.
MARCELLO
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.HORACIO
Ĉu efektive? Mi ne
aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
HAMLETO
La reĝo diligente nun pasigasHORACIO
Ekzistas tia moro?
HAMLETO
Jes, sendube.(Aperas la spirito en armaĵo.)
HORACIO
Ho, vidu, princo, ĝi aperas!
HAMLETO
Dio!(Li staras kelkajn minutojn senmove.)
Spirito sankta, aŭ demon' terura,(La spirito faras signojn al Hamleto.)
HORACIO
Li vokas vin, ke
iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.
MARCELLO
Kun afablaj gestojHORACIO
Ne, ne iru!
HAMLETO
Sed tie ĉi ne volas li paroli,HORACIO
Ho, ne, ne, reĝido
HAMLETO
Nu, kion do mi timos? Mia vivoHORACIO
Sed se li vin
allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
HAMLETO
Li ĉiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!MARCELLO (retenante Hamleton).
Ho, princo, vi ne iros!
HAMLETO
For la manojn!HORACIO
Aŭskultu nin, ne iru!
HAMLETO
Mia sortoHORACIO
Ha, li freneziĝis!
MARCELLO
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!HORACIO
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!
MARCELLO
Malbona io estas en Danujo.HORACIO
Nin gardos la ĉielo.
MARCELLO
Ni rapidu!
Izolita loko de la teraso.
La spirito kaj Hamleto venas.
HAMLETO
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!SPIRITO
Aŭskultu!
HAMLETO
Diru!SPIRITO
Jam proksimiĝas mia
horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
HAMLETO
Malfeliĉa patro!SPIRITO
Min ne bedaŭru, sed
atentu bone,
Al tio, kion diros mi.
HAMLETO
Parolu!SPIRITO
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
HAMLETO
Ho, Dio! Venĝi? Kion?SPIRITO
Aŭdu bone.
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron. . . .
HAMLETO
Ho, Dio!SPIRITO
Venĝu por mortigo lia!
HAMLETO
Mortigo?SPIRITO
Jes, mortigo plej
malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.
HAMLETO
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,SPIRITO
Vi ŝajnas preta;
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo :
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo : la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
HAMLETO
Mia onklo!SPIRITO
Jes, tiu plej
malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l' edziĝo, –
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan . . . Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, –
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo,
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l' vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.
HAMLETO
Ho, terure!SPIRITO
Se havas vi animon,
ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks' adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, –
Vi ne makulu vian filan koron :
Nenion faru kontraŭ la patrino, –
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l' lumanta vermo
Anoncas la aperon de l' mateno.
Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)
HAMLETO
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭHORACIO (post la sceno.)
Princo! Princo!
MARCELLO (post la sceno.)
Princ' Hamleto!HORACIO (post la sceno.)
Ho, Dio lin defendu!
HAMLETO (decide, al si mem.)
Tiel estu!MARCELLO (post la sceno.)
He! Princo! He!
HAMLETO
He! kara mia, he!(Horacio kaj Marcello venas.)
MARCELLO
Nu, kio do sinjoro?
HORACIO
Kio nova?HAMLETO
Ho, tre mirinde!
HORACIO
Diru, kara princo.HAMLETO
Vi elbabilos.
HORACIO
Ne, pro la ĉielo!MARCELLO
Mi ankaŭ ne.
HAMLETO
He, kion vi parolas?HORACIO kaj MARCELLO
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
HAMLETO
En tuta la Danujo vi ne trovosHORACIO
Spirito ne bezonis
ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.
HAMLETO
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,HORACIO
Malklare kaj tre strange vi parolas.
HAMLETO
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,HORACIO
Vi ne ĉagrenas nin.
HAMLETO
Ne, Horacio,HORACIO
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.
HAMLETO
Neniu devas scii pri l' aperoHORACIO kaj MARCELLO
Ni promesas, princo.
HAMLETO
Sed ĵuru!HORACIO
Pro honoro, mi silentos!
MARCELLO
Mi ankaŭ, pro honor'!HAMLETO
Sur mia glavo!
MARCELLO
Ni ĵuris jam, sinjoro.HAMLETO
Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!HAMLETO
Ha, mia kara! Vi al
ni alrampis?
Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!
HORACIO
Sed kiel ĵuri?HAMLETO
Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!HAMLETO
Hic et ubique?
Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!HAMLETO
Ha, brave, mia
talp'! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!
HORACIO
Dio!HAMLETO
Plej bona estos, se
vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru : kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, –
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, –
Ekzemple : « nu, ni scias », aŭ « ni povus,
Se ni nur volus », aŭ « se nur paroli
Ni povus », aŭ « ekzistas unu punkto ». . . .
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros. – ĵuru!
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!HAMLETO
Ripozu, ho, spirito
malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
(Ĉiuj foriras.)
(Tradukita de A. Kofman)
La pesto. – La kolero.
Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj – fariĝis la volo de Zeŭso –
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.
Kia do dio ekscitis en ili disputon
malpacan?
Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,
Li malsanigis la militistaron, – mortadis popoloj,
Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.
Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago
Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,
Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis,
Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn :
« Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj!
la dioj,
Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui
Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.
Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto,
Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan. »
Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis
honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;
Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace :
« Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne
vidu ĉe ŝipoj
Larĝaj, nun pro malrapido aŭ poste pro la reveno :
Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.
Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos
Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo,
Laboradante teksaĵon, kaj mia kunkuŝantino.
Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.
Tiel li diris, kaj Ĥrizo ektimis, la vorton
obeis
Kaj al la multebruanta maro silente foriris.
Poste, malproksimiĝante, li ekpetegis fervore
Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono :
« Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj
Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson, vi, glora!
Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj
Aŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj
Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu :
Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn. »
Tiel preĝante li diris, atentis lin Febo
Apolo.
Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altaĵon,
Ĉirkaŭfermitan sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj.
Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto,
Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste
Malproksime de ŝipoj sidiĝis, kaj sagon ellasis,
Kaj el pafarko arĝenta jen sono terura eksonis.
Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn,
Sed jen la sagoj maldolĉaj atingis nun ankaŭ la homojn,
Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis.
Militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn, la dekan
Al kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis.
Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero blankmana.
Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi, ilin perei vidante.
Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis, sin levis
Inter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris :
« Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni
hejmen, irante
Ree ĉi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton,
Ĉar la milito kaj pesto Aĥajojn mortigas samtempe.
Sed demandu ni pastron aŭ antaŭdiriston aŭ ankaŭ
Sonĝklarigiston, ĉar ankaŭ sonĝoj elvenas de Zeŭso,
Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo,
Ĉu, eble, pro nefarita promeso aŭ pro hekatombo,
Ĉu, el ŝafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte
La odoron oferan, li nin liberigos de pesto. »
Tiel dirinte, sidiĝis li. Kaj inter ili sin
levis
La Testorido Kalĥaso plej lerta el birddivenistoj,
Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaŭ pasinton
Kaj alkondukis la ŝipojn Danaajn al Trojo per sia
Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita.
Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis :
« Ho, Zeŭsamato Aĥilo, al mi vi ordonas
klarigi
La koleregon de malproksimegenĵetanta Apolo.
Bone, mi estas dironta, sed vi al mi ĵuru defendi
Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj :
Certe, mi ekkolerigos viron, reĝantan potence
Ĉiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Aĥajoj :
Reĝo ja estas tro forta kontraŭe la vir' subpotenca;
Se li eĉ tiun ĉi tagon sian malicon subpremos,
Tamen en koro konservos li sian malicon, ĝis li ĝin
Forellasos. Nun juĝu vi, ĉu vi min povas defendi. »
Lin respondante eldiris Aĥilo piedorapida :
« Vi kuraĝiĝu, sincere eldiru la dialudaĵon;
Ĵuras mi per Zeŭsamato Apolo, al kiu vi preĝas,
Malfermante la volon de Dio al la Danaoj,
Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta,
Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniu
El Aĥajoj, se vi eĉ nomus mem Agamemnonon,
Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj. »
Kuraĝiĝinte, la antaŭdiristo la nemalaŭdebla
Diris : « Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo,
Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono,
Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon.
Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto,
Kaj mizerigos ankoraŭ, ne forprenante multpezan
Manon de l' pesto, ĝis estos la ĝojookula filino
Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita
En Ĥrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos. »
Tiel dirinte, sidiĝis li, kaj inter ili sin
levis
Agamemnono la vastereĝanta, l' heroo Atrido,
Tute malĝoje; la koron malluman kolero plenigis
Kaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta.
Kontraŭ Kalĥaso antaŭe li nun furioze ekdiris :
« Ho, malbonaĵoportisto, al mi eldirinta
neniam
Favoraĵon! Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn.
Vi antaŭdiris neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis,
Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj,
Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas,
Ĉar mi ne volis pro Ĥrizofilino depagon belegan
Preni. Ho, jes, mi preferas ŝin havi en mia domego,
Mi ŝin preferas eĉ pli ol Klitemnestron, kun kiu
Mi edziĝis dum ŝia virgeco. La Ĥrizofilino
Al ŝi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado.
Sed mi konsentas redoni ŝin, se tio estas pli bona,
Ĉar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras;
Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu
Unu ne rekompencita, ĉar tio ne estas konvena,
Ĉiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun. »
Al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida :
« Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el ĉiuj,
Al vi pro kio Aĥajoj aldonos honoran donacon?
Oni ne scias, ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna,
Ĉar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis,
Estas ne bone ĝin rekolektigi por ree dividi.
Sed vi ellasu ŝin pro la honoro do dioj; Aĥajoj,
Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeŭso detrui
Iam permesos al ni la Trojon murofortegan. »
Al li kontraŭe respondis Agamemnono, la
ĉefo :
« Kia ajn estas kuraĝa vi, diosimila Aĥilo,
Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos.
Ĉu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi
Estu rabita de mia, ke mi ĝin ellasu senpage?
Bone, nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per alia
Rekompenco de kosto egala, laŭ mia deziro.
Sed se ili rifuzos, mi prenos ĝin mem : la donacon
Vian aŭ la donacon Ajaksan aŭ l' Odisean;
Prenos min ĝin, – senigita de ĝi ekkoleros la viro.
Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ.
Nun ni surmetu sur maro sankta la ŝipon nigretan,
Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan,
Metu en ĝi l' hekatombon kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan.
Unu el viroj konataj estos la ĉefo : Ajakso,
Eble Idomeneo, aŭ Odiseo la dia,
Aŭ vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj –
Por oferante pacigi la Malproksimegenĵetantan. »
Al li respondis minace Aĥilo piedorapida :
« Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo,
Kiu Aĥajo de nun viajn vortojn obei ekvolos,
Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante?
Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj Trojanoj
Kontraŭbatali, ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio.
Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenis
Aŭ fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multeloĝita
Fruktojn ruinis, ĉar inter ni estas ja multe da ombraj
Montoj kaj ankaŭ la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan,
Sekvis ni, por ke vi ĝoju, portante ekvenĝon al Trojo
Pro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem, vi hundosimila.
Sed tion ĉi ne atentas, nek zorgas vi tion ĉi tute;
Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritan
Per mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan.
Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan
Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj.
Plej malfacilan laboron en laciganta batalo
Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido,
La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe,
De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj;
Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli bone
Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne deziras
Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun riĉecojn ».
Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de
viroj :
« Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;
Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,
Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton.
El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata.
Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn.
Se pli da forto vi havas, donita ĝi estas de dio.
Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj,
Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas,
Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas :
Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon,
Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj,
Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos
Vian donacon, ruĝvangan la Brizeidon : vi sciu,
Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruru
Al mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli. »
Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,
Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila :
Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn
Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,
Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.
Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan
Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉielo
La diino Ateno, sendita de Hero blankmana,
Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale.
Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj,
Sole al li aperinte : ŝin ĉiu alia ne vidis.
Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis
Palas-Atenon, terure ŝiaj okuloj brilegis.
Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn
flugilajn :
« Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta,
Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono?
Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos,
La fiereco senbrida baldaŭ lin pereigos. »
Al li respondis Ateno, la bluokula diino :
« Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos
Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,
Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas.
Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon,
Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo.
Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita :
Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj
Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu. »
Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda :
« Vere, estas bezone vian ordonon obei,
Malgraŭ la koro kolera : ĉar tio ĉi estas pli bona :
La obeantan al dioj dioj volonte atentas. »
Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis
la manon,
Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante
Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon
De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.
Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera
Al Atrido : li sian koleron ne ekĉesigis :
« Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo!
Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi,
Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj
Plej eminentaj embuski vin : tio laŭ vi estas – morto.
Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja
Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco.
Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta!
Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.
Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan,
Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojn
Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon,
Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetis
Ĝiajn foliojn kaj ŝelon), kaj portadata en manoj
De Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajn
De l' dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega,
Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon . . .
Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi
Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro
La virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis
Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta ».
Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian
sceptron,
Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis.
Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin poste
La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo,
El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo;
Estis li nun travivinta jam du generaciojn,
Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sankta
Urbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian.
Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo :
« Ve, ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan!
Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj,
Ankaŭ l' aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro,
Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas
En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.
Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi.
Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj
Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis.
Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,
Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,
Kiel Kenco aŭ Eksadio aŭ Polifemo
Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea.
Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj,
Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj,
Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante.
Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,
El malproksima lando : alvokis min tiuj ĉi viroj :
Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia
Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali.
Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis.
Nun vi ankaŭ obeu : obei ja estas pli bone.
Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon,
Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj,
Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi
Malpacante : konvenas ja honoro pli alta
Al la sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas;
Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino,
Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn.
Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,
Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron : li estas
Forta apogo Aĥaja en pereigema milito. »
Diris al li respondante Agamemnono potenca :
« Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene,
Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj,
Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj
Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos.
Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon,
Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li – nin insulti? »
Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo;
« Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo,
Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas.
Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi
Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi.
Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro :
Mi la manon armitan ne levos pro la knabino
Kontraŭ vi aŭ aliaj : vi donis kaj vi ŝin deprenas.
Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj
Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo.
Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,
Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos. »
Tiel ili disputis per malamikaj paroloj
Kaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn.
Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidaj
Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,
Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan,
Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon
Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan,
Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro.
Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan.
Kaj al popoloj ordonis purigi sin
Agamemnono.
Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis,
Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio :
Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l' maro,
Kaj l' odoro ofera en fumo suriris ĉielon.
Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono
Tion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis :
Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton,
Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.
« Iru vi tien, en tendon de la Peleido
Aĥilo,
Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku,
Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos,
Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos. »
Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto
minaca.
Ili al bordo de l' maro senfrukta malĝoje foriris
Kaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis.
Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigreta
Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo.
Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo,
Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando,
Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :
« Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso
kaj homoj!
Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido,
Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo.
Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili
Ŝin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj
Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj,
Antaŭ la reĝ' furioza, ke kiam oni ankoraŭ
Mian helpon bezonos por malhonoron formeti
De aliaj! . . . Ho, certe, pro pereema malsaĝo
Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten,
Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj. »
Tiel li diris. Patroklo obeis la karan
amikon :
Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan
Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj;
Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo
Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis,
Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman,
Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :
« Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga
eknaskis,
Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l' Olimpano
Zeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras!
Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono,
Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon. »
Tiel li diris plorante; atentis lin lia
patrino,
La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l' patro
Maljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo,
Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis.
Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris :
« Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro
malĝojas?
Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu. »
Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda :
« Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton?
Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,
Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis;
La Aĥajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni
Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido.
Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo,
Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj,
Por deaĉeti filinon per netaksebla depago,
La florkronon portante de malproksimegenĵetanta
Dio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis,
Sed l' Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn – precipe.
Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono,
Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.
La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo
Lian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron.
Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,
Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l' dio flugadis
Ĉie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiam
Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo;
Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.
Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris
Li la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan.
La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipo
Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo,
Sed ĵus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo
La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj.
Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.
Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam
Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj,
Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l' patro,
Ke l' ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola
El senmortema diaro de malhonora pereo
Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj :
Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno.
Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,
Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan
Breareo de dioj kaj – Egeono de homoj,
Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro;
Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro,
Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni.
Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn
Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn
Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli
Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l'reĝo,
Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj
Sciu l' ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo. »
Larmojn verŝante, respondis al sia filo
Tetido :
« Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!
Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo
Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.
Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas
Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis.
Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi,
Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon.
Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri
La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito.
Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj,
Ĉe l'Okeano, foriris kaj kune kun li – la diaro,
Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon.
Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn
Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas. »
Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis
koleron
En la koro pro sia ruĝovanga knabino,
Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed Odiseo
En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.
En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis
Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo
Maston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevis
Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon,
Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn.
Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis
Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta,
Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta,
Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa,
Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :
« Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de
viroj,
Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi
Al Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio,
Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj. »
Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la
patro
Ĝoje ricevis la karan filinon. L'Aĥajoj al dio
La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l'altaro
Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.
Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis :
« Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj
Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele
Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan
Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Aĥajojn,
Tiel same vi ree mian deziron plenumu
Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn. »
Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo
Apolo.
Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon,
Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis
Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso
Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte;
Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon
Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis.
Forbruliginte femurojn kaj l' internaĵojn provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn,
Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro
Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj
En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion.
Post kvietigo de la malsato kaj de soifo
Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo
Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis.
Daŭre la tago l'Aĥajoj per kantoj pacigis la dion,
Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj,
Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.
Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis,
Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis.
Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,
Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja,
Venton favoran al ili donis Febo Apolo.
Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn,
Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura
Ĉirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortego ekbruis,
Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.
Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj,
Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablan
Kaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj,
Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn.
Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj,
Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida.
Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne
venis,
Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojo
Pro la restiĝo senaga : soifis li bruon, batalon.
Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis,
Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro.
Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la peton
De ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kune
Kun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon;
Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliaj
Sur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo.
Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra
Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis,
Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis :
« Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro
ekplaĉis
Iam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron :
Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj;
Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris,
De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte.
Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca!
Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis Aĥajidoj
Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore. »
Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelanto
Zeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis
Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis :
« Ne ŝanceliĝu : promesu kaj donu al mi la konsenton
Aŭ do – rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj
nun mi sciu,
Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino. »
Al ŝi respondis indigne Zeŭso la
nubkolektulo :
« Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ Hero
Igos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos;
Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj
Kontraŭ mi ĉiam disputas, dirante – mi helpas Trojanojn.
Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.
Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi
Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu :
Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortaj
Garantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla,
Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco. »
Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn,
Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis
De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.
Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi do
Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo.
Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinte
Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu
Kuraĝiĝis atendi lin : ĉiuj renkonte aliris.
La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed Hero
Ne preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filino
De maljunulo Nereo, l'arĝentapieda Tetido,
Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris :
« Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis
konsilon?
Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn,
Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras
Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas. »
Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj
dioj :
« Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi,
Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino.
Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio,
Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi;
Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,
Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori. »
Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso :
« Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!
Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis,
Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas.
Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis
L'ido de griza Nereo, l'arĝentapieda Tetido :
Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn.
Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon
Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l' ŝipoj? »
Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la
nubkolektulo :
« Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi,
Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro
Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ.
Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro,
Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu!
Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,
Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos ».
Tiel li diris, kaj Hero la bovookula
ektimis,
Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,
Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco.
Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore
Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana :
« Estos certege malbone kaj fine ne
elsufereble,
Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj
Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni
Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino
Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan
prudenton)
Al kara patro obee submeti sin, por ke li
ree
Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.
Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos,
Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj.
Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi
Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l'Olimpano ».
Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon
dufundan
Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn :
« Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe
sufero,
Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj
Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos
Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble.
Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi,
Kaptis li min ĉe l' piedo, de sojlo la sankta min ĵetis.
Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro
Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,
Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike. »
Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero
blankmana
Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon.
Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,
Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante,
Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina,
Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.
Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,
Kaj nenio mankis al koroj dum festenado
Bonaranĝita : nek sonoj belegaj de liro Apola.
Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.
Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l' suno
brilega,
Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon,
Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto
Ekkonstruis per sia multescianta prudento.
Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo,
Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa.
Tien veninte, li dormis, kaj apud li – Hero orkrona.
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro :
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro
Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l'preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l'granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l'homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl.
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.